Malfermi la ĉefan menuon

Historio por malfermi estontecon

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

"Historio por Malfermi Estontecon" estas lernolibro pri Historio de orienta Azio dum la unua duono de la 20a jarcento. La libro estas verkita de historiistoj de Japanio, Koreio kaj Ĉinio kaj 3 samaj libroj aperis en 2005 en tiuj 3 lingvoj. Tiam Lee Chong-Yeong, korea esperantisto kaj eks-prezidanto de UEA, organizis la tradukadon al Esperanto disdonante la ĉapitrojn al diversaj personoj, "44 pacamaj esperantistoj" (citaĵo el la antaŭparolo de la esperanta versio) cele al tradukado. La libro en sia esperanta traduko estis aĉetebla dum Yokohama Universala Kongreso en la jaro 2007.

La libro entenas multajn bildojn, personajn rakontojn, raportojn pri travivaĵoj, kun precizaj fontindikoj. Ĝi ampleksas 248 paĝojn.

Eksteraj ligilojRedakti