Historioj de Sankta Francisko

La Historioj de Sankta Francisko estas la serio da freskoj en la malalta parto de la ununura navo de la Supra Baziliko de Sankta Francisko en Asizo. Laŭ iuj historiistoj pri arto, ĝi estis entreprenita tuj post la jaro 1296, t.e. post la realigo de la Historioj de la Malnova kaj Nova Testamentoj, lokitaj en la plej alta parto. Laŭ aliaj historiistoj, tio okazis inter 1292 kaj 1296.

Navo de la Supra baziliko de Sankta Francisko el Asizo

La atribuo

redakti

Laŭ la historia tradicio, bazita sur la atestoj de Riccobaldo Ferrarese, Ghiberti kaj Vasari, la freskoj de la franciskana ciklo estas verko de Giotto. Komence de la 20-a jarcento ĉi tiu atribuado estis pridiskutita, kun nasko de fortaj duboj; ĵusdataj studoj de diversaj esploristoj konfirmus la tradician atribuon al Giotto, pro la karakteriza aranĝo de la scenoj, la lerta majstrado de la perspektivoj en la fonaj scenoj, la realismo de la tuto, la esprimforto - sen balastaj ornamaĵoj - de la gestoj kaj de la fizionomioj.

La debato restas tiom intensa, ke oni parolas pri "Giotta problemo", difino, cetere uzata de fakuloj en pli larĝkomprena senco, por indiki ĉiun problemon de la studoj pri arto.

 
La disdivido de la freskoj.

Sendepende de tio, ĉu la aŭtoro estis Giotto aŭ alia pentristo, la freskoj ĉiuokaze ne havas la saman kvaliton, kio supozigas, ke ili estis realigitaj de pluraj aŭtoroj samtempe, kun la superrigardo de protomagister (ĉefmajstro). Tio, kio reliefiĝas el la franciskana ciklo estas la aranĝo de la formoj, laŭ stilo revolucia por la epoko, malsama ol tiuj ellaboritaj de Cimabue kaj aliaj pentristoj de la antaŭa jarcento: por ĉi-lastaj la surfaco estis esence dudimensia kaj sekve oni ĝin prilaboris kiel miniaturan paĝon, kun aldonaj elementoj pure dekoraciaj. Laŭ Giotto, male, la pentro-spaco devis rekrei tridimensian medion kaj li motivigis la disdividon de la scenoj per serio da kolonoj, kiuj imitas loĝion, pluevoluigante ideon jam uzatan, ekzemple en la mozaikoj de la kupolo de Baptejo Sankta Johano (Florenco).

Per saĝa dozado de chiaroscuro (klarobskuro) estas realigita la plastikeco de la figuroj, kaj la uzo de kunstreĉitaj arkitekturaĵoj – kiuj rolas kiel perspektivaj spacolimoj – kreas alireblajn mediojn en kiuj la personoj moviĝas nature kaj senĝene, ekzemple, ili povas turni la ŝultrojn al la spektanto, kio estis nekonceptebla antaŭe. La verkoj ne proponas la skemojn kaj simetriojn de la pli fruaj pentraĵoj, kvankam restas kelkaj bildigoj el prastila aranĝo.

Epizodoj

redakti

La franciskana ciklo de Asizo konsistas el la jenaj 28 epizodoj (ĉi tie listigitaj kun la tituli (titoloj) de la subtekstoj).

Literaturo

redakti
  • Maurizia Tazartes, Giotto, Rizzoli, Milano 2004.
  • Luciano Bellosi, Giotto, in Dal Gotico al Rinascimento, Scala, Firenze 2003. ISBN 88-8117-092-2
  • Edi Baccheschi, L'opera completa di Giotto, Rizzoli, Milano 1977.

Vidu ankaŭ

redakti