Hitman: Blood Money

Hitman: Blood Money estas la kvara epizodo de la videoludserio Hitman. La ludo ekaperis en Eŭropo la 26-an de majo 2006 kaj en Usono la 30-an de majo de la sama jaro.

Hitman: Blood Money
Disvolvo IO Interactive
Eldoninto Eidos Interactive
Distribuo Steam
Direktoro Rasmus Højengaard
Muziko Jesper Kyd
Serio Hitman
Antaŭita de Hitman: Contracts
Sekvita de Hitman: Absolution
Platformo Vindozo
Ĝenro Ŝtelmova pafludo
Ludomaniero Unuope
Necesaj komponaĵoj Vindozo 2000/XP; Pentium 4 1.5 Ghz aŭ samvalora Athlon XP (konsilita Pentium 4 2.4 Ghz aŭ samvalora Athlon XP/64 bit); 512 MB da RAM (konsilita 1 GB da RAM); Grafika karto kongrua kun Direct3D 9 kaj pixel shader 2.0; 5 GB da libera spaco sur malmola disko
Regilo komputila muso
PEGI-klasifiko PEGI 18
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

La historio de Blood Money rotacias ĉirkaŭ la hommortigoj finfaritaj de la ĉefrolulo, la Agento 47, rakontataj en la komencaj scenoj de la ludo fare de la maljuna direktoro de FBI al ĵurnalisto invitita en lia domo, dum ili diskutas pri la agento. La eksdirektoro, devigite vivi sur rulseĝo, rakontas, kiel lia organizaĵo spionsekvis la Agenton 47 dum pli ol du jaroj observante iliajn operacojn, el kiuj ĉiun ni revivos dum la progreso en la videoludo. En 2012 ekaperos la sekvo Hitman: Absolution.

Temo redakti

La ludo komenciĝas per retromemoro en amuzparko de Baltimoro, kie dekduoj da personoj mortis pro akcidento kaŭzita de la mizera bontenado de la panorama rado. La patro de iu el la viktimoj vokas la Agentejon kaj komisias la hommortigon de la posedanto de la parko, kiu estas eksigita de sia tasko. 47, fuĝante de eŭropaj rivaloj, akceptas la taskon; sekve de ĝi, li ricevas serion de kontraktoj fare de usonaj klientoj entuziasmaj pri la engaĝo de la legenda sikario. Escepte de du misioj, kiuj disvolviĝas respektive en Ĉilio kaj Parizo, ĉiuj misioj okazas en laŭtempa ordo en Usono.

La plejparto de la ludo diskoniĝas en sinsekvo de retromemoraj sekvencoj, kiu akordiĝas kun niaj tempoj, en kiuj reportero kaj la eksdirektoro de la FBI, Leland "Jack" Alexander, diskutas pri la pluraj komisioj de 47 dum la lastaj du jaroj (2004-2005) kaj pri lia kuntreniĝo en la kompleta tuto. La reportero planis intervjuon proponendan al Alexander pri la lastatempa atako al la Blanka Domo (grava punkto de la intrigo). Baldaŭ iĝas klare, ke la vera intenco de Alexander estas diskuti pri 47. Dum la progreso de la historio, estas dirate, ke la agentoj de la Agentejo estas sisteme forigataj de albina klono, supermurdisto sendita de okcidenta kontraŭa partio de la Agentejo nomata "La Koalicio". La situacio difektiĝas tiom, ke Diana informas 47-n, ke ili du estas la ununuraj restintaj.

Diana fermas la Agentejon per fina kontrakto por mortigi la murdistojn, kiuj venos post ili. Post la tasko, 47 estas alproksimigata al maljuna konato, agento de la CIA nomata Smith, kiun 47 helpis dum la misio "Flatline". Li engaĝis 47-n por altprofila misio, pagita per pluraj milionoj da dolaroj en diamantoj. Ekzistas kialo, pro kiu la rekompenco estas tiel abunda: la celoj estas la murdista klono de la Koalicio, Mark Parchezzi III, kaj la vicprezidanto de Usono, Daniel Morris.

Ambaŭ estas parto de du organizaĵoj laŭcelaj por la monopolo de la klonadoteknologio, kiu produktis 47-n. Ili intencas murdi la prezidanton de Usono antaŭ ol li povas antaŭenporti sian porklonadan idealon (kaj do detrui ilian monopolon).

Kiel oni povas antaŭvidi, 47 sukcesas en la misio. Serĉate de ambaŭ organizaĵoj kaj de la polico, li fuĝas en sian kaŝejon. Post iomete, sen iu ajn averto, Diana iras renkonti lin, kio tuje kaŭzas la suspekton de 47 (la personaj renkontiĝoj kun Diana estis kutime tre maloftaj). Diana deklaras scii kiel forigi la Koalicion. Tuj kiam 47 distriĝas pripensante la mision, esprimante sian malbonan antaŭvidon pri la sukceseblo, Diana injektas en lian korpon per injektilo substancon, kiu portas 47-n en komatan staton (la verŝajna perfido de Diana agas tiel, ke 47 kriu "Fek!", sian unikan voĉan agreson de la serio). La korpo de 47 estas do ĉirkaŭata de la anoj de la SWAT kaj Diana, anoncante, ke mortigi 47-n estis "surprize plaĉe", estas oficiale enkondukata en la Koalicion fare de Leland Alexander, ĝia fondinto.

La historio ĉi-punkte glitas en la nunajn tempojn; la korpo de 47 estas preta por la kremacio tiel, ke lia mjelo ne povu esti uzata de rivaloj, detruante por ĉiam la eblon produkti nemisfunkciantajn klonojn. Diana apogas sur la bruston de 47 liajn pistolojn Silverballers dum la rapidema funebra ceremonio kaj lin kisas, post kiam ŝi almetis ruĵon sur la proprajn lipojn. Iĝas klare, ke la "veneno", kiun ŝi injektis en la korpon de 47, male estis serumo por ŝajnigi la morton, uzita de 47 en antaŭa misio (Flatline), kiu kondukas la korpon en frostostaton. La ruĵo de Diana fakte entenas la kontraŭvenenon (la saman uzitan por savi la Agenton Smith en la misio "Flatline").

Ekde tiu ĉi punkto la historio povas konkludiĝi per du alternativaj finaloj:

  • Finalo 1: la drama elekto, en kiu oni supozas, ke la kontraŭveneno por la serumo de la morto malsukcesas kaj 47 subiras en la kremacifornon. Por obteni ĝin, sufiĉas, ke la ludanto faru nenion kaj lasu la finajn titolojn fluantaj.

Finalo 2: la vera kanona fino, en kiu la kontraŭveneno funkcias kaj 47 revekiĝas, murdante ĉiun ajn en la preĝejo (escepte de Diana, kiu jam foriris, ŝajne malfermonte la kradpordojn malantaŭ si por eviti, ke la atestanto forfuĝu). Absolute necesas, ke neniu pretervivu, inkluzive de la senkulpaj reportero kaj pastro. Post la masakro, 47 lasas la funeralon serĉante la farinton de ĉio. Por obteni tiun ĉi lastan finalon, la ludanto devas alklaki la movbutonojn tuj kiam la sanostreko de 47 atingas la maksimumon kunla finaj titoloj fluantaj.

Post la sangobano en la funeralo, Diana uzas la kapitalon de la Koalicio kun la celo remalfermi la ICA (International Contract Agency), kiu elstaras super la haveno de Kopenhago. Diana ricevas telefonvokon de kliento kaŝnomata "Reĝa Moŝto", rimarkante la fakton, ke la agentejo estas kunligata al multaj mondpovaj registaroj kaj agentejoj. La voĉo de la "Reĝa Moŝto" ne povas esti aŭdata, sed Diana replikas, ke la agentejo perdis la spurojn de 47. Intertempe estas vidigata 47 en orienteca konstruaĵo kun sia valizo, dum li konversacias kun ĉino vestita en tradiciaj vestaĵoj. Je la fino 47 lasas la ekranon dirante, ke li interesiĝas pri io en la "malantaŭa flanko". Kiam 47 eniras en la ĉambron, la kurtenoj malfermiĝas kaj la finaj titoloj startas.

Ludmaniero redakti

Kelkaj novaj karakterizoj estas aldonitaj al Hitman: Blood Money. Tiuj ĉi inkluzivas la kapablon grandigi pli da objektoj (ekzemple la kradaĵojn), novajn animadojn de la rolulo, novan ludmotoron kaj la eblon potencigi kelkajn armilojn. Ĉiukaze, nur kvin armiloj de la videoludo kaj kelkaj partoj de la ekipaĵo kiel la kontraŭkugla jako kaj la bomboj povas esti potencigitaj. Ĉiu nivelo havas manieron por forigi la celon tiel, ke ŝajnu akcidento; ekzemple ĵeti alkoholon sur la rostokradon de la celo tiel, ke ĝi eksplodu, kiam la celo ĝin ekflamigas, aŭ la celo "hazarde" falanta el la balkono. Estas ankaŭ kelkaj improvizitaj armiloj, kiel la najlpafilo aŭ la ĉizojo por la heĝoj kaj estas aldonita la eblo doni pugnojn al la malamiko ĝis la sveno.

Estas aldonita ankaŭ nova karakterizo al la ludo: la faktoro Diskonateco. Se la ludanto en la misio mortigas civitanojn aŭ senkulpulojn kaj estas filmata de la fermitcirkvita televido (CCTV) aŭ estas vidata de atestantoj, dum li realigas la hommortigon, tio plialtigos la diskonatecon de la Agento 47. Male, se la ludanto plenumas la misiojn perfektmaniere sen tio, ke iu el la ĵus cititaj eventoj okazu, la diskonateco de 47 estos minimuma aŭ nula. Ju pli la diskonateco de 47 estos alta, des pli facile estos eltrovi lin por civitanoj kaj policistoj. La ludanto povas uzi la subaĉetosistemon por nuligi la efikon de la diskonateco. Praktike en la fino de la misio oni povas elekti ĉu aĉeti la silenton de la civitanoj, de la policistoj aŭ eĉ aĉeti novan identecon. La diskonatecsistemo ne disponeblas en la nivelo "Rookie", kiu samtempe permesas senlimajn savojn kaj havas nivelon ĝenerale pli malalta. La sanpligrandiĝoj disponeblas en la ludo kaj nomiĝas Kontraŭdoloriloj kaj Adrenalino.

Kiam ĉiu misio finiĝas, estas videbligata ĵurnalartikolo koncernanta la okazintaĵon, kies enhavo ŝanĝiĝos laŭ la diskonateco de la ludanto kaj la evoluigo de la enketadoj. Estos ankaŭ videbligataj la trajtospuraroj, kiuj pliboniĝos en precizeco baze de la nombro de atestantoj. La titolo de la artikolo rilatos la taksadon de la ludanto. "Silent Assassin" estas la plej bona taksado de la tuta ludo, ĝi estas aljuĝata kiam la ludanto mortigas la celon en la plej pura kaj kvieta maniero kaj ne lasas detalajn zorgemojn al si (fiaskintajn ŝirmojn, retrovitajn korpojn, ktp).

Savadsistemo redakti

Aparte frustracianta estas tio, ke la misiojn oni devas ĉiam plenumi antaŭ ol forlasi la ludon, ĉar la savadsistemo funkcias nur por la kuranta sesio. Se, ekzemple, dum certa misio ni kreas savon kaj poste ni forlasas la ludon, kiam ni restartigos HBM, la savita partio rekomenciĝos de la komenco de la nivelo.

Cetere, la nombro de eblaj savoj ŝanĝiĝas laŭ la malfacilecnivelo: fakte en la plej facila nivelo la nombro de eblaj savoj estas senlima (kun la sama problemo ĵus citita), dume en la plej malfacila nivelo, tute ne estos eble savi.

Misioj redakti

Jen la listo kaj la titoloj de ĉiu misio de Hitman: Blood Money; inter krampoj la loko, en kiu disvolviĝas la pluraj niveloj.

Muzikoj redakti

Kiel en la antaŭaj ĉapitroj de la sagao, la muzikojn komponis Jesper Kyd.

La kanto "Ave Maria", kiun oni povas aŭskulti en la ludmenuo, en la startosekvencoj, en la fina misio kaj en aliaj punktoj de la vidoeludo estas la versio de Jesper Kyd de la "Ave Maria" de Franz Schubert. La kanton cetere oni povas aŭdi ankaŭ en la komenco de la filmo. La kanton "Tomorrow never dies" kantis Swan Lee. En la misio "La bona jarperiodo" Don Fernando Delgado, unu el la celoj, ludas violonĉele parton de la preludo de la unua suito de Bach.

Eksteraj ligiloj redakti