Hitman: Codename 47

Hitman: Codename 47 estas la unua epizodo de fama videoludserio, Hitman. Ties ĉefrolulo estas 47, klono kreita en sekreta subteraĵo de izolita rumana kuracejo de Otto Wolfgang Ort-Meyer, fola sciencisto. La nomon 47 oni donis al li pro tio, ke li estas la nura pretervivinto post eĉ 46 nefunkciantaj klonoj.

Hitman: Codename 47
Disvolvo IO Interactive
Eldoninto Eidos Interactive
Distribuo Steam
Muziko Jesper Kyd
Serio Hitman
Sekvita de Hitman 2: Silent Assassin
Platformo Vindozo
Ĝenro Ŝtelmova pafludo
Ludomaniero Unuope
Necesaj komponaĵoj Vindozo 95/98; Pentium II 266 MHz; 64 MB da RAM; Grafika karto kun 12 MB da RAM; 400 MB da libera spaco sur malmola disko
Regilo komputila klavaro
PEGI-klasifiko PEGI 16
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

Temo redakti

Post kiam li forlasis la laboratorion, kie li estis kreita, 47 por vivi devos labori kiel pagita sikario en la ICA (International Contracts Agency), dume misioj kaj informacioj estos senditaj al li pere de portebla komputilo. Lia unika kono en la agentejo estos Diana Burnwood. Liaj misioj portos lin de Hong Kong ĝis Rotterdam pasante tra kolombia arbaro kaj Budapeŝto ĝis la loko, kie li estis "kreita".

Ludmaniero redakti

Kvankam la ludo estas tute en tria persono, la kontroloj de Hitman plisimilas al unua-persona pafludo: la movoj de Agento 47 estas limitigitaj en turniĝi kaj moviĝi flanken kaj antaŭen. La ludanto povas kaŝrigardi malantaŭ anguloj uzante la klavon "kliniĝi", kiu leĝere faldigas 47-on unuflanken. 47 povas suriri ŝtuparojn, sed estas malkapabla sin defendi kiam faras tion. Cetere, li ne povas salti. 47 faras 'sonojn' dum li marŝas, kiuj povus altiri la atenton de malamikaj roloj en la areo. Por moviĝi ne estante rimarkata, la ludanto povas marŝi kvarpiede.

Kursoro sur ekrano indikas la direkton, kie la atako de 47 frapos. La head-up display entenas stangon, kiu mezuras la sanon de 47, la restantajn municiojn, la staton de la kontraŭkugla jako kaj la elektitan objekton tiumomente. Kelkfoje avertomesaĝoj aperas flanke de la sano. Tio okazas, se kadavro estas eltrovata, aŭ se 47 komencas esti suspektata.

La alivestiĝo ludas tre gravan rolon en Hitman. Ĉiufoje, ke rolo estas mortigita aŭ svenigita, 47 povas lin senvestigi kaj personigi. Tio necesas por aliri areojn, kien nur gvardioj povas eniri. Komence de ĉiu nivelo, 47 surmetas sian laŭnorman vestaĵon. Tiu ĉi estas refaldata kaj teren forlasata en la momento, dum kiu 47 travestiiĝas.

La armilaro de 47 konsistas en pafarmiloj je longa kaj mallonga trafpovo, pianoŝnuro kaj tranĉilo. La pistoloj ĝenerale havas bonegan trafdistancon, dum aŭtomataj armiloj kaj mitraloj perdas precizecon iom post iom, kiam 47 malproksimiĝas el sia celo. 47 povas ankaŭ sin ekipi per precizecfusilo (kaŝita en speciala valizo), kiu estas rekonstruenda antaŭ ol esti uzata. Plenuminte sian laboron, 47 povas ĝin disdividi kaj remeti en la valizon.

La svenitaj kaj mortintaj roloj povas esti trenataj ĉiumomente. Se iu sur la mapo eltrovas korpon surtere kuŝantan, la suspektoj leviĝos kontraŭ 47. Se 47 estas travestita kiel iu, kiun li mortigis, lia kovro estos kompromitita en la kazo, ke la senvestigita kadavro estas eltrovita.

Ĉiu nivelo de Hitman disvolviĝas en aperta loko, kun civiluloj kaj armitaj gvardioj laŭteme. La objektivo estas ĝenerale trovi la ĉefan celon de 47 kaj agi ĉiumaniere por mortigi ĝin, laŭeble altirante kiel eble malplej atenton.

Sonstrio redakti

La sonstrion verkis Jesper Kyd, kaj oni metis en komercon en 2005 en la retejon de la verkisto kune kun tiu de Hitman 2: Silent Assassin.

Kuriozaĵoj redakti

Alklakante la klavon "BLOC SCORR" dum iu ajn ludfazo, oni atingas la funkcion ”bullet time”, kie la rapideco de la ludo malpliiĝas kvaroble.

Eksteraj ligiloj redakti