Hitman: Contracts

videoludo de 2004

Hitman: Contracts estas la tria ĉapitro de la videoludserio Hitman; la lanĉodato estis la 20-a de aprilo 2004 en Usono kaj la 30-a de aprilo 2004 en Eŭropo. La videoludo vendis pli ol 3 milionojn da ekzempleroj antaŭ la fino de la jaro 2004. La muzikojn, kiel en la aliaj ĉapitroj de la sagao, verkis Jesper Kyd.

Hitman: Contracts
Disvolvo IO Interactive
Eldoninto Eidos Interactive
Distribuo Steam
Muziko Jesper Kyd
Serio Hitman
Antaŭita de Hitman 2: Silent Assassin
Sekvita de Hitman: Blood Money
Platformo Vindozo
Ĝenro Ŝtelmova pafludo
Ludomaniero Unuope
PEGI-klasifiko PEGI 16
ESRB-klasifiko Mature (Adoltoj) 17+
vdr

Temo redakti

La ludo sin prezentas kiel retromemorserio de 47, kiu, vundite de pistolfrapo de policisto dum li plenumis laboron (la hommortigon de Richard Delahunt kaj Philippe Berceuse, poste renomata Alvaro D’Alvade en Hitman: Blood Money – la ludo en kiu oni plenumos ekzakte tiun ĉi mision), atendas esti kuracata de kuracisto kaj dume pripensas siajn antaŭajn aventurojn.

La misioj kovras kvarjaran tempoperiodon, ekde 2000 ĝis 2004. Kelkaj el ili estas rearanĝo de la misioj de la unua ĉapitro, aliaj estas novaj.

Misionomo Loko Notoj
Fina kalkulo en la frenezulejo Frenezulejo de Ort-Meyer en Rumanio Ĝi disvolviĝas post la lasta misio de Hitman: Codename 47
La festo de la viandoreĝo Rumanio Nova misio. Oni supozas, ke ĝi disvolviĝis post la okazintaĵoj de Hitman 2: Silent Assassin.
La bombo de Bjarkhov Kamĉatko en Rusio Nova misio. Ĉi tie oni devas murdi unu el la tri tetoristaj fratoj Fuchs.
La familio Beldingford Anglio Nova misio.
Rendevuo en Rotterdam Rotterdam, Nederlando. Nova misio
Mortiga ŝarĝo Rotterdam, Nederlando. Rearanĝo de la du misioj de la unua ĉapitro "La paradizo de l’armilŝakristo" kaj "Disperdiĝinta plutonio".
La tradicio de l’komerco Budapeŝto Rearanĝo de la samnoma misio de la unua ludo. La celoj estas la du pretervivintaj fratoj Fuchs.
La morto de l’drako Hong Kong Rearanĝo de la misio "La triadoj de Kowloon en milito" de la unua ĉapitro.
Akcidento en Wang Fou Hong Kong Rearanĝo de la samnoma misio (modifita nomo) de Codename 47.
Krimo en la ĉina restoracio Hong Kong Ankaŭ tiu ĉi misio estas rearanĝo de la misio en la unua ludo, modifita nomo.
La hommortigo de Lee Hong Hong Kong Rearanĝo de la lasta misio en Hong Kong.
Ĉasisto kaj kaptaĵo Parizo Nova misio. Ĝi estas la daŭrigo de la misio "Suben la kurteno!" de Hitman: Blood Money.

Ludmaniero redakti

Kvankam la ludstrukturo estas la sama de la du antaŭaj ĉapitroj, estis aldonitaj multenombraj modifoj al specifaj sektoroj, decidaj por igi la ludon ne tro malfacila por ludantoj ne multe spertaj.

Antaŭ ĉio estas fine libere kuri en preskaŭ ĉiuj niveloj ne naskante suspektojn, eĉ kiam oni travestiiĝis (krome en kelkaj specifaj situacioj, kiam kuri estas malkonsilite).

La malamikoj ne eksuspektos subite tiel, kiel en la antaŭaj ĉapitroj, kiam vi alproksimiĝis al ili travestiiĝinte kaj ilia suspektonivelo atingis la kulminon, kvazaŭ ili jam scius, ke estas enŝteliĝinto.

La unuapersonan vidaĵon oni plibonigis, permesante al ni sondi la situacion ĉu dekstre ĉu live ankaŭ per tiu ĉi vidaĵo. Anstataŭ kloroformo oni implementis la injektilon, pli rapidan por endormigi la necelulojn.

Oni aldonis ankaŭ multenombrajn sangajn ekzekutojn. Nune per la fibrokavo eblas strangoli plimaniere malamikon alklakante unu el la direkciaj sagoj antaŭ ol sturmi la atakon.

Sonstrio redakti

La sonstrion ankaŭ ĉi-foje verkis Jesper Kyd. Jen ĉi tie la titoloj de la muzikoj aŭskulteblaj dum la ludado.

  • Budapest Bath Hotel
  • Double Ballers
  • Hong Kong Underground
  • Invaders
  • Slaughter house
  • Slaughter club
  • Swat Team
  • The White Room
  • Winter Night