Ho, tiuj fremduloj!

Esperanta opereto en unu akto
(Alidirektita el Ho, tiuj fremduloj)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ho, tiuj fremduloj! [1] estas la unua[2] Esperanta opereto en unu akto de Feliks Hiller, kiu kaj verkis la tekston, kaj komponis la melodiojn. Ĝi estas eldonita libroforme en 1923 en la eldonejo de Jakobo Ŝapiro en Bjalistoko, Pollando[3]

Ho, tiuj fremduloj!
Ho, tiuj fremduloj!
Ho, tiuj fremduloj!
Aŭtoro Feliks Hiller
Eldonjaro 1923
Urbo Bjalistoko
Eldoninto Jakobo Ŝapiro
Paĝoj 52
vdr
La sceno prezentas la internacian Esperanto-valson. La prezentadon plenumis la teatra studrondo sub la arta gvidado de s-ro R. Koĉerginski kaj sub la Esperanta gvidado de s-ano S. Ŝik, Wilno, dum la Zamenhofa Vespero de Vilna Juda Landkonema Societo (turista organizaĵo) en decembro 1931. En la valso dancis en naciaj kostumoj dek diversaj popoloj

Enhavo redakti

La opereto enhavas ses muzikajn komponaĵojn: Verdstela marŝo, Kun la verda stel’, Amu min!, Balado pri Luno, Esperantista valso kaj Valso pri majo[4].

Personaro redakti

  • Lucio Strangovska, 46-jara virino
ŝiaj nevinoj:
  • Mario, 19-jara
  • Evo, 17-jara
  • Heronimo Sentemski, bankoficisto
  • Andreo Bagoczky, hungaro, amanto de Mario
  • Harry Whaterman, anglo
  • Servisto
  • Diversaj gesamideanoj[5]

Intrigo redakti

Grupo de esperantistoj el la urbo L. (supozeble Lodzo) organizas dutagan ekskurson en la regiono por festi la dekan datrevenon de la fondo de sia Esperanto-societo. La evento okazas dum la nokto inter la unua kaj la dua tago de la ekskurso. La titolo Ho, tiuj fremduloj! estas vekrio de Heronimo, kiu, kredante, ke amata de li Maria amas hungaron Andreon, malbenas ĉiujn eksterlandanojn.

Reeldono redakti

La verko aperis dum la 19-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj en 2018 eldonita de Bjalistoka Esperanto-Societo[6], Dokumenta Esperanto-Centro (Đurđevac), Libro-Mondo (Świdnik), Ars Libri (Lublin). Dum la aranĝo la muzikbando Frey-Lech Trio prezentis du kantojn de la opereto: Verdstela marŝo[7] kaj Esperantista valso[8].

Recenzoj redakti

 
 Teatraĵo facile ludebla en Esperanto-festoj. La libreto ankaŭ enhavas la muziknotojn de ses kantoj : « Verdstela marŝo », « Kun la Verda Stel’», « Amu min », « Balado pri Luno », « Esperantista Valso », «Valso pri majo ». 
— Belga esperantisto n113-114 (jul-aug 1924)

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4896, paĝo 410
  2. Krom ĝin, Hiller verkis ankaŭ la opereton La Vilaĝprincino; vd. Alvoko! ĉe Hispana Esperantisto, aŭgusto-septembo 1919
  3. Reklamo de la libro en Esperanto Triumfonta, 10.02.1924
  4. Muziknotoj
  5. Personaro
  6. esperanteDancu sen fino, samideanino – kiel ni revivigis unikan Esperanto-opereton
  7. Verdstela marŝo ĉe Youtube-kanalo de Bjalistoka Esperanto-Societo]
  8. Esperantista valso ĉe Youtube-kanalo de Bjalistoka Esperanto-Societo]

Eksteraj ligiloj redakti