Ho-Ĉi-Min-urbo

milionurbo el Vjetnamo, antaŭa ĉefurbo de Suda Vjetnamo
(Alidirektita el Ho-Chi-Minh-Urbo)

Ho-Ĉi-Min-urbo[1]Hoĉimino[2][3] (vjetname Thành phố Hồ Chí Minh), antaŭe Sajgono (Sài Gòn) ĝis 1975, estas urbo en Vjetnamio, ankaŭ la ĉef-urbo de Sud-Vjetnamio. Ho-Ĉi-Min-urbo troviĝas sur la bordoj de rivero Dong Nai.

Panoramo de Ho-Ĉi-Min-urbo
Panoramo de Ho-Ĉi-Min-urbo
Ho-Ĉi-Min-urbo
(angle Saigon, vjetname Sài Gòn, esperante Sajgono)
vjetname Thành phố Hồ Chí Minh
urbo
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Thành phố Hồ Chí Minh
Kromnomoj: Parizo en Oriento, Perlo de Oriento, Perlo de Fora Oriento
Lando Vjetnamio Vjetnamio
Historiaj regionoj Kmera reĝlando, Franca Hindoĉinio Koĉinĉino, Sud-Vjetnamio
Memorindaĵo Baziliko Notre Dame
Riveroj Mekongo, Dong Nai
Situo Ho-Ĉi-Min-urbo
 - alteco 19 m s. m.
 - koordinatoj 10° 46′ 10″ N 106° 40′ 55″ O / 10.76944 °N, 106.68194 °O / 10.76944; 106.68194 (mapo)
Areo 2 095,0 km² (209 500 ha)
Loĝantaro 7 396 446 (01.04.2010)
Denseco 3 530,52 loĝ./km²
Fondita 1698
 - alinomita 1976 laŭ Ho Chi Minh
Horzono HĈT (UTC+7)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +84-8
Situo enkadre de Vjetnamio
Situo enkadre de Vjetnamio
Situo enkadre de Vjetnamio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Ho Chi Minh City
Retpaĝo: www.hochiminhcity.gov.vn
Map
la urba pejzaĝo de Ho-Ĉi-Min-urbo

Ĝi havas ĉirkaŭ 7.400.100 loĝantojn (2005). La nomo de la urbo estas dediĉo al Ho Chi Minh.

Historio redakti

Supozeble post Kristo fondiĝis tie fiŝista vilaĝo. Baldaŭe ĝi estis ankaŭ grava komercejo. Longe ĝi apartenis al Kamboĝo, tiam nomata Prey Nokor. Ekde la 16-a jarcento, kiel Saigon ĝi estis grava vjetnama haveno. En 1859 franca erao komenciĝis. La urbo iĝis ĉefurbo de Franca Hindoĉinio en 1862. En la regiono oni kulturis rizon. Inter 1941-1945 la japanoj okupis la tutan landon. En 1975 Norda Vjetnamio okupis ankaŭ tiun urbon kaj Sajgono ne plu estis ĉefurbo. Post 1 jaro Sajgono prenis la loknomon Ho-Ĉi-Min-urbo.

Klimato redakti

Ho-Ĉi-Min-urbo troviĝas en la tropika zono. La averaĝa temperaturo estas 27 C, jare pluvas (precipe inter majo-oktobro) po 1931 mm. La seka vetero daŭras inter decembro-aprilo.

Trafiko redakti

Apud la urbo situas la flughaveno Phu Quoc, kiu interalie estas la aviada nabo de la flugkompanio Air Mekong.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Esperanto-movado redakti

En la urbo loĝas dekoj da esperantistoj, funkcias esperanto-klubo, nome Esperanto-Asocio de Ho-Chi-Minh-Urbo.

Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti