Ho Chi Minh

HO Chi Minh (vjetname Hồ Chí Minh, IFA: [hò cǐ mīŋ̟], esperante laŭ PIV Ho-Ĉi-Min[1]; antaŭe Nguyễn Sinh Cung kaj konata kiel Bác Hồ, aŭ Onklo Ho) estis vjetnama komunista revolucia gvidanto, ĉefministro (1954) kaj prezidento (1954 – 1969) de Nord-Vjetnamio.
Hồ Chí Minh | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() Ho Chi Minh dum sendependa tago de Demokrata Respubliko Vjetnamio, 2-a de septembro 1945
| |||||
Persona informo | |||||
Hồ Chí Minh | |||||
Naskonomo | Nguyễn Sinh Cung | ||||
Naskiĝo | 19-an de majo 1890 en ![]() | ||||
Morto | 2-an de septembro 1969 (79-jara) en ![]() | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj [#] | ||||
Mortis per | kora malsufiĉo [#] | ||||
Tombo | Maŭzoleo de Ho-Ĉi-Min [#] | ||||
Religio | vjetnama popola religio [#] | ||||
Etno | vjetnamoj [#] | ||||
Lingvoj | angla • franca • rusa • vjetnama [#] | ||||
Loĝloko | Hanojo [#] | ||||
Ŝtataneco | Nord-Vjetnamio • Vjetnamio • Annamo • Franca Hindoĉinio [#] | ||||
Alma mater | Komunisma Universitato de Laboristoj Orientaj • Quoc Hoc – Hue High School for the Gifted [#] | ||||
Partio | Komunista Partio | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Nguyễn Sinh Sắc [#] | ||||
Patrino | Hoàng Thị Loan [#] | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Nguyễn Ái Quốc • Hồ Chí Minh [#] | ||||
Okupo | politikisto • verkisto • poeto • ĵurnalisto • militisto [#] | ||||
Aktiva en | Parizo • Hanojo [#] | ||||
| |||||
| |||||
2-a Prezidento de Demokrata Respubliko Vjetmanio | |||||
Dum | 2-a de septembro 1945 – 2-a de septembro 1969 | ||||
Antaŭulo | la oficejo ekestis | ||||
Sekvanto | Tôn Đức Thắng | ||||
Ĉefministro de Demokrata Respubliko Vjetnamio | |||||
Dum | 2-a de septembro 1945 – 20-a de septembro 1955 | ||||
Sekvanto | Phạm Văn Đồng | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||

BiografioRedakti
Ho Chi Minh fariĝis komunisto kiam li loĝis en Britio kaj Francio (1915 – 1927). En Francio en 1918 li kampanjis por sendependiĝo kaj en 1919 li peticiis la pac-konferencon de Versajlo, Francio, postulante egalrajtojn por Hindoĉinio.
Poste Ho Chi Minh iĝis fondanta ano de la Franca Komunista Partio, kaj pasigis tempon en Moskvo. Li translokiĝis al Hongkongo, kie li fondis la Hindoĉinan Komunistan Partion.
Li prenis la nomon Ho Chi Minh (esperante Li, Kiu Lumigas) kaj revenis al Vjetnamio en 1941 kaj deklaris sendependiĝon. Li gvidis la movadon Viet Minh por sendependiĝo kaj sukcese batalis kontraŭ Francio inter 1946 kaj 1954.
Li fariĝis prezidento de Nord-Vjetnamio je la 2-a de marto 1946. Je la 6-a de marto li subskribis interkonsenton laŭ kiu Francio akceptis Vjetnamion kiel sendependan ŝtaton.
Dum la 1960-aj jaroj li batalis por la reuniĝo de Norda kaj Suda Vjetnamo. Li gvidis preskaŭ senĉesan militon kontraŭ Francio kaj poste Usono ĝis sia morto en 1969.
IdeologioRedakti
Jeno estis priskribita kiel la kerno de la ideologia sistemo de la nomita Pensaro Ho Ĉi Minh, kiel estis kodigita de la Vjetnama Komunista Partio: [2][3]
- Nacia liberigo, klasa liberigo, homa liberigo
- Nacia sendependeco
- Nacia unueco
- Popola posedrajto; konstruo de la vera ŝtato de la popolo, fare de la popolo, por la popolo
- Nacia defendo de ĉiu popolo, konstruo de la popolaj armitaj fortoj
- Ekonomia kaj kultura disvolvigo, konstante plibonigante materian kaj spiritan vivon de la popolo
- Revoluciaj etikaj necesoj, ŝparemo, integreco, justeco, kaj nepartieco
- Zorgo de promocio de revoluciaj generacioj por la estonteco
- Konstruo de pura, forta partio, kadroj kaj partimembroj kiuj estas kaj estroj kaj fidelaj servistoj de la popolo
Ho Chi Minh kaj EsperantoRedakti
Laŭ artikolo Arkivigite je 2014-06-29 per la retarkivo Wayback Machine de Ĉina Radio Internacia, Ho Chi Minh interesiĝis pri esperanto kaj eĉ povis paroli ĝin. En la artikolo, oni povas legi :
|
Eksteraj ligilojRedakti
- esperante Artikolo de Tran Quan Ngoc pri Ho Chi Minh kaj Esperanto
- angle Artikolo pri aziaj landoj kaj Esperanto
- angle Faktoj pri Ho Chi Minh
- angle Biografieto Arkivigite je 2009-05-20 per la retarkivo Wayback Machine Arkivigite je 2009-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Nekrologo