La Hoboken-registro estas la plej ĝenerale uzata verkregistro de la komponaĵoj de Joseph Haydn. La ekzakta titolo tekstas jene: „J. Haydn, tema-bibliografia verkregistro“. Ĝin starigis la nederlanda muziksciencisto Anthony van Hoboken, kaj ĝi aperis inter 1957 ĝis 1977 en tri volumoj. Numero laŭ la Hoboken-registro estas ĝenerale indikataj per la skriba mallongaĵo Hob..

Joseph Haydn ja publikis grandparton de siaj komponaĵoj kun verknumeroj, sed la abundo de liaj verkoj necesigis sisteman katalogadon kiel bazo por la scienca esploro. Pro tio la Hoboken-registro male al Köchel-registro de la verkoj de Wolfgang Amadeus Mozart aŭ la Deutsch-registro de la verkoj de Franz Schubert ne estas kronologie ordigita, sed specigita laŭ verkgrupoj. Tio ĉi havas la avantaĝon, ke la verknumeroj plejparte kunfalas kun la Hoboken-numeroj.

Ekzemplo: „Hob. I:94“ = simfonio no 94

Ankaŭ se la Hoboken-registro nuntempe pro novaj ekkonoj de la esploro parte estas malnoviĝinta, ĝi tamen konservis grandan praktikan gravecon, precipe ĉar preskaŭ ĉiuj lumdiskaj registraĵoj kaj koncertprogramoj uzas ĉi tiun numeradon.

Hob. Bezeichnung
I Simfonioj (1–108)
Ia Uverturoj (1–16)
II Divertimentoj je 4 aŭ pli voĉoj (1–47)
III arĉkvartetoj (1–83b)
IV Divertimentoj je 3 voĉoj (1–11)
V Arĉtrioj (1–21)
VI Diversaj Duoj (1–6)
VII Konĉertoj por diversaj instrumentoj
VIII Marŝoj (1–7)
IX Dancoj (1–29)
X Diversaj verkoj por baritono (1–12)
XI Trioj por baritono, violono/vjolo kaj violonĉelo (1–126)
XII Duoj kun baritono (1–25)
XIII Konĉertoj por baritono (1–3)
XIV Divertimentoj por piano kun akompano (1–13)
XV Trioj por piano, violono/fluto kaj vilolonĉelo (1–40)
XVa Pianoduoj
XVI Pianosonatoj (1–52)
XVII Pianopecoj (1–12)
XVIIa Verkoj por piano je kvar manoj (1–2)
XVIII Pianokonĉertoj (1–11)
XIX Pecoj por fluthorloĝo (1–32)
XX Instrumentaj verkoj pri Die sieben letzten Worte unseres Erlösers am Kreuz
XX-2 Ĥorversio pri Die sieben letzten Worte unseres Erlösers am Kreuz
XXI Oratorioj (1–3)
XXII Mesoj (1–14) (en)
XXIII Diversaj sakralaj verkoj
XXIV Kantatoj kaj arioj kun orkestro
XXV Lidoj je dui, tri kaj kvar voĉoj
XXVI Lidoj kaj kantatoj kun pianoakompanado
XXVII Kanonoj (sakralaj 1–10; profanaj 1–47)
XXVIII Operoj (1–13)
XXIX Kantoteatraĵoj
XXX Teatromuzikaĵoj
XXXI Prilaboraĵoj de skotaj (273) kaj kimraj (60) popolkantoj

Eksteraj ligiloj redakti