Pohlern

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Hof (Pohlern))


Pohlern estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 267 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Pohlern
Blazono de Pohlern
Blazono de Pohlern
Blazono de Pohlern
Kampara domo Rohrmoos en Pohlern
Kampara domo Rohrmoos en Pohlern
Kampara domo Rohrmoos en Pohlern
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 43′ 30″ N 7° 32′ 10″ O / 46.72500 °N, 7.53611 °O / 46.72500; 7.53611 (mapo)Koordinatoj: 46° 43′ 30″ N 7° 32′ 10″ O / 46.72500 °N, 7.53611 °O / 46.72500; 7.53611 (mapo)
Areo 9,89 km²
Alteco 710 m super marnivelo
Poŝtkodo 3638
Komunumkodo 0936
Mapo de Pohlern
Mapo de Pohlern
Mapo de Pohlern
vdr

Geografio redakti

Pohlern situas en la Svisaj Antaŭalpoj en Berna Oberlando ĉe la norda deklivo de la monta ĉeno de Stockhorn, proksimume 10 kilometrojn okcidentsudokcidente de la centro de la urbo Thun. La komunumo konsistas el la tri setlejoj Obermatt (sur alteco de 680 m s.m. en la centro ĉe la kantona vojo), Bachtelen (sur alteco de 698 m s.m. okcidente de Obermatt), kaj Hof (sur alteco de 697 m s.m. en nordoriento de la komunumo ankaŭ ĉe la kantona vojo), kaj krome diversaj biengrupoj kaj izolitaj bienoj. La setlejoj ĉiuj troviĝas en la norda parto de la komunumo. La tuta resto de la teritorio estas montara arbaro. Tra la komunuma teritorio fluas la rojoj Engibach kaj Rufigraben, kiuj apartenas al la akvokoleta areo de la rivero Gürbe. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,89 km², de kiuj 45,1% estas kovritaj de arbaro, 37,1% servas por agrikulturo kaj 2,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Pohlern limas en nordo al Uebeschi, en nordoriento al Höfen ĉe Thun, en oriento al Oberstocken, en sudo al Därstetten, kaj en okcidento al Blumenstein.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 230 de Riggisberg al Wimmis. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 15 kilometrojn oriente de la komunumo sude de Thun. Per la buslinio n-ro 3 de la transportentrepreno Thun-Interlaken de Thun tra Oberstocken al Blumenstein la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Pohlern datiĝas el la jaro 1389 kiel Polleren. Dum mezepoko Pohlern estis arbara teritorio kaj apartenis al la Senjorujo Strättligen. Ek de la 14-a jarcento ĝi estis sub la regado de la Senjoroj de Burgistein kaj ek de 1499 respektive 1516 ĝi estis havaĵo de la berncivitaj familio May. En la jaro 1447 ankaŭ la Nudpiedula Monhaĥejo Berno akiris rajtojn pri Pholern. Ĝi formis el Pohlen kaj Uebeschi en al jaro 1459 la Senjorujon Pohlern. Post la reformacio en la jaro 1528 Berno malfondis la tribunalon de Pohlern kaj ĝin submetis al la malalta tribunaldo de Amsoldingen en la Voktejo Thun.[3] En la jaro 1533 la kamparanoj de Pohlern sin liberaĉetis de la malnovaj feŭdoj kaj fondis propran komunumon.[4] Ĝis la Helveta Revolucio Pohlern apartenis al la Voktejo Thun. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1978 ĝis 1803 ĝi estis parto de la tiama distrikto Oberseftigen. Post la fino de la Helveta Respubliko ĝi estis atribuita al la distrikto Thun, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la nova administra distrikto samnoma.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti