Hohe Acht

monto en Germanio

La monto Hohe Acht estas kun sia alteco de 746.9 m la plej alta monto de la mezmontaro Ejfelo. Ĝi markas la limon inter la distrikto Ahrweiler kaj la distrikto Mayen-Koblenz en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

La montpinto vidata de la Rassberg
Rigardo de Hohe Acht sudokcidenten al Nürburg

Geografio kaj Geologio redakti

La monto situas en la Hocheifel (alta Ejfelo) ĉirkaŭ 5,5 km oriente de la urbeto Adenau kaj ĉirkaŭ 3,3 km norde de la vilaĝo Herresbach; en najbareco estas orient-nord-oriente la vilaĝo Jammelshofen kaj orient-sud-oriente la vilaĝo Siebenbach. La monto estas terciara vulkano, kies keglo konsistas el rokaĵo de la subdevonio kaj ties kupolo el bazalto.

Imperiestro-Wilhelm-Turo redakti

 
Imperiestro-Vilhelmo-Turo

Sur la monto oni konstruis 1908/09 turon. Motivo por la konstruo de la ŝtona panorama turo estis la arĝenta nupto de imperiestro Vilhelmo II kaj imperiestrino Auguste Viktoria, krome oni intencas honori al imperiestro Wilhelm I . La planoj faris la Berlina arĥitekto Freiherr von Tettau.

La turo havas alton de 16,30 m, la murdikeco estas je la teretaĝo unu metron. Konstruis ĝin la masonistmajstroj Karl und Johannes Leidinger el Adenau, uzante lokajn ŝtonojn. La kostoj de la konstruo estis 18.000 markoj. Ekde 1987 la turo estas protektita monumento.

La Kaiser-Wilhelm-Turo donas bonegan rigardon en la Ejfelon, ekzemple al Scharteberg, Döhmberg, Michelsberg, Hochthürmerberg, Schöneberg, la proksima Nürburg kaj Hochkelberg, ĝis Siebengebirge kaj la Großer Ölberg . Dum nenebula vetero oni ankaŭ povas rigardi ĝis Westerwald,Taunus, Hunsrück kaj la regiono Malsupra Rejno.

Migrado kaj vintra sporto redakti

Ĉirkaŭ Hohe Acht estas reto da migropadoj. Panoramejoj ekzistas ofte.

En vintro eblas sportumi ĉe Hohen Acht. Preparitaj skivegoj kaj skiliftoj ekzistas. .[1]

Motorsporto redakti

Proksime de Hohen Acht situas sur 678 m alta vulkankeglo la ruino de la burgo Nürburg. Parto de la norda buklo de la motorkurejo Nürburgring nomiĝas Hohe Acht.

Referencoj redakti

  1. Bsp.: Kompass Wanderkarte 1:50.000, 820 Bonn - Ahrtal, ISBN 3-87051-135-4

Literaturo redakti

  • Werner d´Hein: Nationaler Geopark Vulkanland Eifel. Ein Natur- und Kulturführer. Gaasterland-Verlag, Düsseldorf 2006, ISBN 3-935873-15-8

Eksteraj ligiloj redakti

 
Panorama rigardo de Hohe Acht en sudokcidenta direkto al Nürburg