Hagen

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio
(Alidirektita el Hohenlimburg)
Tiu ĉi artikolo temas pri la urbo Hagen en okcidenta Germanio. Krome ekzistas pliaj samnomaj loĝlokoj en Germanlingvio - pri ili vidu apartigan paĝon.

Hagen estas eksterdistrikta urbo en la sudorienta parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Arnsbergo. Hagen proksimas al la arbara kaj malurba regiono Sauerland [prononco Sáŭalant], kaj estas la plej grava urba centro por la homoj el tiu regiono. Fine de decembro 2022 la urbo havis 189 783 loĝantojn. La areo de la urbo, kiu amplekas 160,4 km², kompareblas al tiu de la princlando Liĥtenŝtejno, kiu havas areon de 160 km². Parto de la urbo interalie estas la mezepoka burgo Hohenlimburg kaj ĉirkaŭa samnoma urboparto, el kiu devenis la patro de William E. Boeing, 1881-1956, kiu fondis la usonan aviadilproduktan konzernon Boeing, kiu dum la 20-a jarcento ekonomie tre prosperis.

Hagen
Blazono
Hagen (Germanio)
Hagen (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbego • urba komunumo de Germanio • Hansa urbo • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Arnsberg
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 02331, 02334, 02337, 02304
Poŝtkodo 58089–58135
Aŭtomobila kodo HA
Oficiala Municipokodo 05914000
NUTS DEA53
Politiko
Komunumestro Erik O. Schulz
Partio de komunumestro senpartia
Adreso de la administrejo Rathausstr. 11
58095 Hagen
Demografio
Loĝantaro 189783 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 51° 22′ N, 7° 29′ O (mapo)51.3594444444447.475Koordinatoj: 51° 22′ N, 7° 29′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 106 m
Areo 160,35 km²
Oficiala retejo https://www.hagen.de/
vdr
la urbodoma placo
la mezepoka burgo Hohenlimburg

Urbopartoj redakti

Vidindaĵoj redakti

LWL-Freilichtmuseum Hagen – Westfälisches Landesmuseum für Handwerk und Technik [LWL-liberaera muzeo je Hagen – Vestfala Landa Muzeo por Metio kaj Teĥniko] (WFH) estas subĉiela muzeo en Hagen, en la valo de la rivereto Mäckingerbach en la sudorienta Ruhr-Regiono. Ĝin tenas la Regiona Ligo Vestfalujo-Lipo (LWL). Malsame ol la plej multaj eŭropaj liberaeraj muzeoj WFH ne sindediĉas al la prezentado de biena kaj kampara ĉiutago, sed al la historio de metio kaj teĥniko.

Servoj redakti

La Harkort'sche Fabrik, eo: Harkort-a Fabriko estis fabriko de la feraĵofabrika familio Harkort en Hagen.

La Distanca Universitato Hagen (germane FernUniversität) estas la unua kaj nura ŝtata distanca universitato en Germanio. Ĝia ĉefsidejo estas en Hagen.

Partneraj urboj redakti

Trafiko redakti

Hagen per individua motora trafiko konektiĝas al la autovojoj  ,   kaj  , ankaŭ per la malpli vasta federaciaj vojoj   kaj  , kaj kompreneble ankaŭ havas fervojan stacidomon.

Eksteraj ligiloj redakti