Hohentannen
Hohentannen estas komunumo de la distrikto Weinfelden (ĝis la 31-a de decembro 2010 de la distrikto Bischofszell) en Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 607 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Hohentannen | |
---|---|
Blazono de Hohentannen | |
Bernhausen, komunumo Hohentannen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Turgovio |
Distrikto | Weinfelden |
Koordinatoj | 47° 30′ 0″ N 9° 13′ 0″ O / 47.50000 °N, 9.21667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 30′ 0″ N 9° 13′ 0″ O / 47.50000 °N, 9.21667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 607 |
Areo | 8 km² |
Alteco | 570 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9216 |
Komunumkodo | 4495 |
Mapo de Hohentannen | |
Geografio
redaktiHohentannen situas sur monteto super la Turvalo ĉe la norda bordo de la rivero Turo, je kies alia flanko troviĝas la komunumo Bischofszell. La komunumo konsistas el la municipoj Hohentannen kaj Heldswil kaj la vilaĝeto Bernhausen.
Najbaraj komunumoj
redaktiHohentannen limas en nordo al Sulgen kaj Erlen, en oriento al Zihlschlacht-Sitterdorf, en sudo al Bischofszell, kaj en okcidento al Kradolf-Schönenberg.
Trafiko
redaktiHohentannen mem ne disponas pri publika trafikilo, sed la stacidomoj Kradolf kaj Bischofszell-Nord de la fervojlinio de Sankt-Galo situas tre proksime de la komunumlimo de Hohentannen, tiel ke la komunumo estas tamen bone atingebla.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Heldswil datiĝas el la jaro 759 kiel Heidolviswilare, tiu de Hohentannen el la jaro 1256 kiel Hontannon.
La hodiaŭa politika komunumo Hohentannen estiĝis en la jaro 1999 per la kunigo de la antaŭaj municipkomunumoj Heldswil kaj Hohentannen.