Hohnstein (Saksio)

komunumo de Saksio en Germanio

Hohnstein estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro de la federacia lando Saksio, en la Elba Grejsmontaro. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 3201 loĝantojn.

Hohnstein
urba komunumo de Germanio • urbo • Einheitsgemeinde of Germany

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 01848
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 201  (2022) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 59′ N, 14° 7′ O (mapo)50.98333333333314.116666666667Koordinatoj: 50° 59′ N, 14° 7′ O (mapo) [+]
Alto 330 m [+]
Areo 64,64 km² (6 464 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hohnstein (Saksio)
Hohnstein (Saksio)
DEC
Hohnstein
Hohnstein
Situo de Hohnstein
Hohnstein (Germanio)
Hohnstein (Germanio)
DEC
Hohnstein
Hohnstein
Situo de Hohnstein

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hohnstein [+]
vdr

Historio redakti

Hohnstein ŝuldas la nomon kaj ekeston al la multe pli frue konstruita kastelo. Konstruita kiel limfortreso ĉe la orienta rando de la mezepoka germana imperio ĝi situas sur roko tute eksponita je tri flankoj, ĉirkaŭita de profundaj ravinecaj valoj. La setlejo kiu estiĝis apud la kastelo unue menciiĝis en la jaro 1333 kaj verŝajne en 1444 ĝi ricevis urbajn rajtojn. La unua dokumentita mencio de la urbo Hohnstein okazis en 1445. La setlejo estis evoluinta je metiista urbeto. Speciale forta estis la gildo de linteksistoj. En la 20-a jarcento Hohnstein famiĝis ankaŭ pro sia pupteatro kie aktivis la fama skulptisto Theo Eggink.

Turismo redakti

Vidindaĵoj de la urbo redakti

  • La urbodomo
  • La pupluda domo
  • La urba preĝejo
  • La kastelo
  • La naturscienca muzeo
  • La historia muzeo
  • Foirplaco kaj urbokerno

La ĉirkaŭaĵo redakti

  • Napoleonschanze
  • Brand
  • Polenztal