Hojsova Stráž estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Železná Ruda en distrikto Klatovy. La vilaĝo situas en supermara alteco 890 metroj sur okcidenta deklivo de monto Můstek super valo de supra fluo de rivero Úhlava kaj ĝi estas malproksima de Železná Ruda proksimume 9 km tra norda direkto. Parto de Hojsova Stráž estas ankaŭ montara domaro Prenet kun kapelo de sankta Kunhuta, kiu situas sur vojo de historia pado nomata Světelská stezka. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 137 loĝantoj.

Hojsova Stráž
germane Eisenstrass
vilaĝo
Vido al Hojsova Stráž
Blazono
Oficiala nomo: Hojsova Stráž
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Železná Ruda
Historia regiono Bohemio
Parto de PPR Šumava
Montaro Šumava
Domoj 35 2009
Situo Hojsova Stráž
 - alteco 890 m s. m.
 - koordinatoj 49° 12′ 49″ N 13° 11′ 51″ O / 49.21361 °N, 13.19750 °O / 49.21361; 13.19750 (mapo)
Katastro 31,96 km² (3 196 ha) Hojsova Stráž
Loĝantaro 137 (2021)
Denseco 4,29 loĝ./km²
Unua skribmencio 1614
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 340 22
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hojsova Stráž
Retpaĝo: www.hojsovka.sumava.net/hojsovka
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1614. La devene adomaro estis fondita apud minejoj por fererco. En la jaro 1850 ĉi tie estis fondita bierfarejo, sed kiu estis en la jaro 1946 nuligita.

La vilaĝo fariĝis pli konata nur en la 20-a jarcento dank' al evoluo de turismo en Šumava. Hodiaŭ Hojsova Stráž estas signifa centro de vintra kaj somera refreŝigadoj, troviĝas ĉi tie ankaŭ skitreniloj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869862
1880864
1890854
1900784
1910782
1921903
JaroLoĝantoj
1930928
1950360
1961224
1970144
1980115
1991165
JaroLoĝantoj
2001162
2011131
2021137

Protekto de la naturo redakti

Hojsova Stráž troviĝas en Protektata pejzaĝa regiono Šumava kaj ties katastro estas tre riĉa je malgrand-areaj teritorioj kaj memorindaj arboj.

Fotoj redakti