Hokan Lundberg
Hokan LUNDBERG, svede Håkan Lundberg (naskiĝis la 14-an de marto 1972 en Hofors, Svedio), estas sveda esperantisto, gimnazia instruisto pri komputilscienco kaj matematiko. En sia junaĝo li estis prezidanto de la Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo kaj estrarano de TEJO kaj poste membris ankaŭ en la estraro de ILEI.
Hokan Lundberg | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de marto 1972 (52-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Svedio |
Familio | |
Edz(in)o | Sonja Petrović |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
En 1999 li kune kun du aliaj aktivuloj lanĉis la ideon de E@I, kadre de kiu li kunfondis ia. la retejon lernu!, kaj gvidis la organizon ĝis 2007. En 2007 li lanĉis la "Deklaron pri internacia komunikado", kiun ĝis 2011 subskribis pli ol ducent homoj[1]. Ekde 2009 li estas estrarano de UNU MONDO.
Privata vivo
redaktiLa 18-an de junio 2005 li edziĝis kun Sonja Petrović Lundberg kun kiu li nun loĝas en Stokholmo kaj estas patro de du infanoj denaske parolantaj esperanton.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Prezento de Hokan en la Vikio de E@I Arkivigite je 2010-12-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Malnova sinprezento de la TEJO-estrarano Hokan Lundberg (2001) Arkivigite je 2009-01-16 per la retarkivo Wayback Machine