Holosteoj

(Alidirektita el Holosteo)

Holosteoj, Holostei, estas Ostaj fiŝoj. Estas ok specioj dividitaj inter du ordoj, nome Amiaoformaj, Amiiformes, reprezentata per unusola vivanta specio, nome "Amia calva", kaj la Lepizosteoformaj, nome Lepisosteiformes, reprezentata de sep vivantaj specioj en du genroj, nome Atractosteus kaj Lepisosteus. Aliaj specioj estis trovitaj en fosilia registro kaj la grupo estas ofte konsiderata parafiletika. Holosteoj estas pli proksimaj al teleosteoj ol la Ĥondrosteoj, nome la alia grupo intermeza inter Teleosteoj kaj kartilagaj fiŝoj. La spirtruoj estas limigitaj al restaĵoj kaj la ostoj estas iom ostigitaj.

Lepisosteus oculatus
Lepisosteus oculatus
Amia calva

Taksonomio redakti

(sub Neopterigioj por multaj sciencistoj)

Tiu grupo enhavas sume nur 3 genrojn.

Eksteraj ligiloj redakti