Winznau

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Holz (Winznau))

Winznau estas komunumo en la distrikto Gösgen en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 670 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Winznau
Blazono de Winznau
Winznau
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Gösgen
Geografia situo CH1903: 637369 / 246228 (mapo)47.3658333333337.9333333333333Koordinatoj: 47° 22′ N, 7° 56′ O; CH1903: 637369 / 246228 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1670
Areo 4,00 km²
Alteco 403 m super marnivelo
Poŝtkodo 4652
Komunumkodo 2501
Mapo de Winznau
vdr

Geografio redakti

Winznau situas ĉe la norda bordo de la rivero Aro ĉe la suda flanko de la Soloturna Ĵuraso. La sudan komunumlimon formas la malnova fluvojo de Aro. La ĉefparto de la rivera akvo tamen fluas tra Gösgen-Kanalo norde de la efektiva rivero, tiel ke la suda parto de la komunuma teritorio situas sur riverinsulo. Kun la najbara komunumoj Obergösgen, Dulliken kaj Olten Winznau komplete kunkreskis. Krom la vilaĝo al la komumumo apartenas la setlejoj Holz en nordo kaj sur la riverinsulo Giessen kaj Schachen.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Winznau limas en nordo al Lostorf, en oriento al Obergösgen, en sudo al Dulliken, en sudokcidento al Olten, kaj en nordokicento al Trimbach.

Trafiko redakti

Tra Winznau pasas la kantona vojo n-ro 265, kiu kondukas sude de la rivero Aro paralele al la kantona ĉefvojo n-ro 5, kiu kondukas norde de la rivero, de Araŭo al Olten. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per buslinio de Araŭo al Olten.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Winznau datiĝas el la jaro 1266 kiel Winzenowe en dokumento per kiu Amphalisa de Ifenthal heredigis teritoriojn en Stüsslingen, Lostorf kaj Winznau al la Abatejo Schönenwerd. Dum mezepoko Winznau apartenis al la Senjorujo Gösgen. Per la aĉeto de la senjorujo fare de la urbo Soloturno, Winznau fariĝis en la jaro 1758 ties posedaĵo. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti