La Fête de l'Humanité (Homara Festo) estas popola festo ĉiujare organizita de la gazeto L'Humanité. Pro la fortaj ligoj inter tiu ĉi gazeto kaj la Franca Komunista Partio, tiu ĉi partio kaj la asocioj ligitaj al ĝi estas multnombraj tie. Aldone al la politikaj programeroj, la Festo ebligas multajn kulturajn kaj distrajn aranĝojn, kiuj altiras centmilojn da vizitantoj ĉiujare.

La ĉefa scenejo de la festo en 2005 dum la koncerto de Bernard Lavilliers


Historio redakti

La unua Homara festo okazis en 1930 en la parko Sako kaj Vanzeti, en Bezons, hodiaŭ en departemento Val-d'Oise. Dum la nazia regado la festo ne plu okazis, kaj reekis post la fino de la Dua Mondmilito. Ĝi plu okazis de tiam ĉiujare en la Pariza regiono, kun pluraj lokoŝanĝiĝoj. La aktuala festejo troviĝas en La Kurnovo (La Courneuve), norde de Parizo.

Organizado redakti

La Feston enkondukas la antaŭan semajnon bicikla vetkuro.

Ĉiujare, kultura ekspozicio estas tie organizita. En 2006 tiu ekspozicio memorigis pri la 70 jaroj de la venko de la Popola Fronto. Dimanĉe posttagmee, politika amaskunveno enkondukas la socian bataljaron.

Ekzistas pluraj spacoj, dediĉitaj al diversaj temoj. Kantistoj (inkluzive de la plej famaj) muzikas sur pluraj scenejoj.

Ankaŭ estas organizitaj multaj debatoj pri politiko, sed ankaŭ pri kulturo, sporto, amasmedioj.

Alilandaj samtendencaj partioj havas la eblon prezenti sian agadon, interalie per starigo de propraj budoj.

Ankaŭ deĵoras esperantistoj, kadre de budo starigita de FET.

Multaj budoj vendas manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn. La lokaj sekcioj de la FKP ofte proponas lokajn specialaĵojn.

Kulturaj ekspozicioj redakti

  • 1967: Pikaso: pli ol 100 pentraĵoj, gravuraĵoj, litografiaĵoj, desegnoj ktp...
  • 1973: Pikaso: postmorta ekspozicioj de pli ol 136 verkoj el Leningrado, Moskvo, Prago, aŭ pruntitaj de francaj muzeoj kaj privataj kolektistoj
  • 1982: Pikaso: « Aragon kaj la pentristoj de lia jarcento »
  • 1991: «La Homo centre de ĉio», histoiro de la rilatoj inter komunistoj kaj katolikoj
  • 1992: « Aragon en sia jarcento »
  • 1993: « Nia planedo vidita el la ĉielo »
  • 1994: « La plej gravaj faktoj el la periodo 1939-1944, de la insurekto ĝis la liberiĝo », prezentitaj de la Nacia Komitato por la rememoro de la 50-jariĝo de la Liberiĝo
  • 1995: centjariĝo de la naskiĝo de Paul Éluard
  • 1996: Fotoj de Willy Ronis « La vivo estas nia, 1936-1958 »
  • 2003: « L'Humanité dum la jarcento» prezento de la verkaro de 40 junaj pentristoj
  • 2004: « Cent pentristoj por la centjariĝo de L'Humanité »; Ekspozicio pri la kantisto Jean Ferrat
  • 2005: Abstraktaj pentraĵoj en la 20-a jarcento
  • 2006: 70 jaroj post la Popola Fronto
  • 2011: fotoj kaj bildoj memore al la 140 jaroj de la Pariza Komunumo

Dum la lastaj jaroj disvolviĝis la kultura parto de la Festo, kun budoj pri teatro, kino, ktp...

Eksteraj ligiloj redakti