La Homela regiono (beloruse Гомельская вобласць, latinliterigite homel'skaja voblasć) kovras la sudorientan parton de Belarusio. Temas pri unu el ses administraj regionoj de la lando, nomataj voblasći (komparu la artikolon oblasto), kiuj aldone al la sendependa areo de la ĉefurbo Minsko dividas Belarusion. La regiono en sia nuna formo estis fondita la 15-an de januaro 1938. Ĝia areo kovras 40 400 kvadratajn kilometrojn. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas Homel.

Homela regiono
Administra regiono
FlagoBlazono
regionoj de Belorusio [+]

LandoBelorusio

Supermara alteco130 m [+]
ĈefurboGomel
- koordinatoj52° N, 30° O (mapo)52.33333333333329.666666666667Koordinatoj: 52° N, 30° O (mapo)
Plej alta punktohighest point of the Homiel Region [+]
Areo40 400 km² (4 040 000 ha) [+]

Loĝantaro1 347 469 [+] (1-a de januaro 2023)
Denseco33,35 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroGenadz' Salavej

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2BY-HO

Homela regiono (Tero)
Homela regiono (Tero)

Homela regiono (Belorusio)
Homela regiono (Belorusio)
DEC

Map
Homela regiono

Vikimedia Komunejo:  Gomel Region [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Administra divido redakti

La regiono konsistas el 21 distriktoj:

La regiono havas 17 urbojn, 17 urbetojn kaj ĉirkaŭ 2440 vilaĝojn. La plej grandaj urboj estas Homel, Mazir, Reĉica, Svetlahorsk, Ĵlobin, Kalinkaviĉi kaj Rahaĉoŭ.

Naturo redakti

Marĉoj kovras 13 procentaĵojn de la regiona teritorio, kaj arbaroj 44 procentaĵojn. Parto de la teritorio malpuriĝis per radioaktivaj elementoj post la Nuklea akcidento de Ĉernobilo en 1986.

La reliefo estas precipe malalta. Dominaj altaĵoj altas 135 ĝis 150 metrojn super la marnivelo. Precipaj mineraloj estas nafto, saloj, sabloj kvarcaj, silikataj, bruna karbo, bruleblaj skistoj, argilo, kreto, okro, torfo.

Klimato redakti

Modernkontinenta.

Ĉefaj riveroj redakti

Dnepro, kaj ĝiaj flankriveroj: Pripjac, Berezina kaj Soĵ.

Ĉefaj naturparkoj redakti

Pripjaca pejzaĝ-hidrologia parko, Polesa radiada-ekologia rezervejo.

Ekonomiko redakti

Ligna, celulit-papera, nafta, nutraĵa industrio, produktado de agrikulturaj, drenadaj maŝinoj, fenestra vitro.

Agrikulturo redakti

Bestobredado, birdobredado, plantado de terpomoj, cerealoj, furaĝo kaj lino.