Vitruvia homo

(Alidirektita el Homo de Vitruvio)

La vitruvia homo estas fama desegnaĵo de Leonardo da Vinci el la jaro 1492, kiu grandas 34,4 x 24,5 centimetrojn. Temas pri skizo el unu el liaj taglibroj, kiu montras viron kun etenditaj brakoj kaj kruroj samtempe en du pozicioj. Kun la fingropintoj kaj piedoplandoj la figuro tuŝas ĉirkaŭan kvadraton (latine „homo ad quadratum“) respektive cirklon (latine „homo ad circulum“).

la vitruvia homo, desegnita per plumo kaj inko (1492)

La originalo videblas en la Akademia Galerio (itale Galleria dell' Accademia) en Venecio.

La skizo montras, kiom forte Leonardo interesiĝis pri proporcioj kaj ĝis la nuntempo ne nur estas simbolo pri la senco de estetiko de la epoko renesanco, sed restas unu el la plej famaj kaj plej kopiitaj bildomotivoj.

Deveno de la nomo redakti

La nekutima nomo ne devenas de Leonardo da Vinci mem, sed el la historio de arto.

Ĝi memorigas pri la romia arkitekto Vitruvio (Marcus Vitruvius Pollio), kiu naskiĝis inter la jaroj 80 kaj 70 kaj mortis pli-malpli dum la jaro 10 antaŭ Kristo.

Li inter la jaroj 33 kaj 22 antaŭ Kristo verkis la solajn el la antikva epoko koserviĝintajn librojn pri arkitekturo, kiuj havis la titolon "dek libroj pri arkitekturo" (latine De architectura libri decem). La libroj ne estis ilustritaj kaj inspiris multajn postajn artistojn verki tiajn ilustraĵojn - inter ili estis ekzemple Albrecht Dürer.

Vitruvio en sia verkego interalie prezentas teorion pri "bone proporciita homo" (latine homo bene figuratus), kun ideala interrilato de la korpopartoj.

Vitruvio skribas:

„Nature la umbiliko estas la centro de la homa korpo. Se homo kun etenditaj brakoj kaj kruroj kuŝas sur sia dorso, kaj kun la centro en la umbiliko desegnas cirklon, ĝi tusas la fingropintojn de ambaŭ manoj kaj la piedfingropintojn same. Same kiel troveblas la figuro de cirklo ĉe la korpo, ankaŭ troveblos la kvadrato. Se oni mezuras la distancon inter la piedplandoj kaj la supro de la kapo, kaj due mezuras la distancon inter la piedfingroj de la etenditaj manoj, troviĝos la sama mezuro, kaj ĉirkaŭ la homo imageblas kvadrato."

Per sia inkopluma desegnaĵo Leonardo da Vinci do ilustras, fakte ne kiel unua, la tezon de Vitruvio, ke la staranta homo kaj limigeblas per kvadrato kaj per cirklo.

Plue en la tekstoj de Vitruvio legeblas:

„La homa korpo estas tiel formita, ke la vizaĝo de la mentono ĝis la supro de la frunto estas dekono, la manplato de la manartiko ĝis la fingropintoj same multe, la kapo de la mentono ĝis la supro de la kranio okono... La distanco de la mentono ĝis la nazotruoj estas triono de la homa vizaĝo, same multe la nazo de la nazotruoj ĝis la mezo de la linio inter la brovoj. De tiu linio ĝis la supro de la frunto, kie komenciĝas la haroj, la tuta frunto same mezuras trionon..."

La ideala bildo de la homa beleco do laŭ li ne estas absoluta, sed ekestas el la interrilato de la unuopaj partoj.

Nuntempa utiligo redakti

 
emblemo de Skylab 2 resp. 3

La vitruvia homo estas tre populara kaj ofte adaptata figuro. Krom reproduktaĵoj, kiuj ornamas loĝejojn kaj kuracistajn praktikejojn, motivo de tatuoj aŭ kiel emblemo de malsanokostaj asekuroj, ĝi interalie videblas

Aktuale la desegnaĵo de Leonardo da Vinci ludis rolon en la filmo La Da-Vinci-kodo aperinta en la mondaj kinejoj dum majo 2006.

Eksteraj ligiloj redakti