Mărtiniș
vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Homoródszentmárton)
Mărtiniș [mərtiniŝ], hungare Homoródszentmárton [homorodsentmarton], germane Sankt Marten estas komunumo en Rumanio sudoriente de Odorheiu Secuiesc. Ĝi estas la centro de Valea Homorodului Mare. Apartenas administre al Mărtiniş la vilaĝoj Aldea, Bădeni (Mărtiniș), Călugăreni (Mărtiniș), Chinuşu, Comănești, Ghipeș, Locodeni, Orășeni, Petreni, Rareș, Sânpaul.
Mărtiniș | ||
---|---|---|
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | Rumanio | |
Distrikto | distrikto Harghita | |
Alinome | Homoródszentmárton (hungare), Sankmarten (germane) | |
Iama hungara departemento | Udvarhely | |
Situo | 46° 14′ N, 25° 23′ O (mapo)46.23277777777825.390833333333Koordinatoj: 46° 14′ N, 25° 23′ O (mapo) | |
| ||
Alto super maro | 498 m | |
Poŝtkodo | 537175 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 2.838 (en 2011) | |
– vilaĝo | 570 (en 2011; 622 en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 84932 | |
Historio
redaktiLa unua skriba mencio de Mărtiniș estis en 1333. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al departemento Udvarhely. Sur ĝia teritorio troviĝas mineralakvaj fontoj. Oni organizas ĉiujare artisttendaron en la komunumo.
Loĝantaro
redaktiEn 1910 Homoródszentmárton havis 899 kaj en 1992 599 loĝantojn (97 % da hungaroj).
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
Vidu ankaŭ
redaktiĜemelkomunumo
redaktiBibliografio
redakti- A homoródszentmártoni művésztelep képekben. Hargita Megyei Kulturális Központ, 2004.
Renomaj personoj
redakti- Molnár Jakab (1926–1991): verkisto
- Elemér Mezei (n. 7-a de decembro 1954): matematikisto, universitata adjunkto.
- Viktor Román, (1937–1995): skulptisto.
- Julianna Széky, edziniĝnomo Molnár (1901–1989): popolpoetino.
- Berta Kelemenné Zathureczky, (Homoródszentmárton, 1-a de februaro 1855 – Sfântu Gheorghe, 20-a de januaro 1924): verkistino, komponistino.
- Aladár Zoltán (1929–1978): komponisto.
Vilaĝoj pri Sankta Marteno en Transilvanio
redaktiLa ceterajn en Hungara reĝlando vidu ĉe: Alsószentmárton
Csíkszentmárton | Dicsőszentmárton | Homoródszentmárton | Kakszentmárton |
Mezőszentmárton | Nyárádszentmárton | Szentmárton | Szentmártonmacskás |
Szépkenyerűszentmárton | Váradszentmárton |
Eksteraj ligiloj
redakti- Retejo de la vilaĝo Arkivigite je 2005-02-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Artistkolonio Arkivigite je 2013-04-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
-
Situo en la distrikto