Hontangas estas vilaĝo kaj municipo, en la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.

Hontangas
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09462
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 93  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 35′ N, 3° 48′ U (mapo)41.5825-3.7961111111111Koordinatoj: 41° 35′ N, 3° 48′ U (mapo) [+]
Alto 840 m [+]
Areo 12,22 km² (1 222 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hontangas (Provinco Burgoso)
Hontangas (Provinco Burgoso)
DEC
Hontangas
Hontangas
Situo de Hontangas
Hontangas (Hispanio)
Hontangas (Hispanio)
DEC
Hontangas
Hontangas
Situo de Hontangas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hontangas [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi situas en la sudokcidento de la provinco, je 100 km de la provinca ĉefurbo kaj je 15 km de Aranda de Duero. Ĝi havas areon de 12,22 km² kun 91 enloĝantoj (2021).

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo (kies fasado aperas en la municipa blazono) kaj la ermitejo.

Legendo redakti

La legendo pri la "Virgulino de la Kaverno" estas tre pekuliara. Oni rakontas, ke terlaboristoj de la najbara vilaĝo (Adrada de Haza), malkovris la bildon en kaverno proksime de la vilaĝo. Ili intencis kunporti ĝin al la vilaĝo intence konstrui sanktejon. Sed laŭ la legendo, kiam la terlaboristoj intencis meti ĝin sur la bovĉaron, la bovoj ne volis ekiri kaj post multa kaj vana klopodado la figuro restis en la sama loko kie ili trovis ĝin. Tiamaniere ili decidis konstrui la ermitejon honore al la "Virgulino de la Kaverno". La fervoruloj kiuj tien pilgrimis por admiri ĝin estis la unuaj loĝantoj de la vilaĝo Hontangas. Simila legendo ekzistas en multaj lokoj de Iberio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti