Honterus-gimnazio
Honterus-gimnazio (latine: Studium Coronense, rumane: Liceul Teoretic Johannes Honterus, germane: Honterus-Gymnasium) estas tradiciriĉa lernejo en Braŝovo, Rumanujo (Curtea Honterus nr. 3). Hodiaŭ lernas tie pli ol mil gelernnantoj; la instruado faratas ĉefe en la germana lingvo. Gvidas la lernejon Radu Chivărean.
Honterus-gimnazio | ||
---|---|---|
lernejo | ||
Informoj | ||
fondodato | 1541 | |
Geografia situo | 45° 38′ 26″ N, 25° 35′ 17″ O (mapo)45.6405725.58796Koordinatoj: 45° 38′ 26″ N, 25° 35′ 17″ O (mapo) | |
lando | Rumanio | |
adreso | Curtea Honterus nr. 3, loc. Brașov, RO–500025 | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
| ||
Historio
redaktiEl la urba lernejo estiĝis en la kuro de Reformacio en 1541 danke al la humanisto Johannes Honterus la humanisma institucio Studium Coronense. Temis pri la unua humanisma gimnazio en tuta Sudeosta Eŭropo. Gastigis ĝi lernantojn el tuta Transilvanio, Hungario kaj Rumanujo. Monumento starigita por Honterus (verko de la berlinano Harro Magnussen) antaŭ Nigra preĝejo montras la edukiston montranta fingre en la direkto de la lernejo. En 1612 defendis sian patrujon 39 lernantoj apud Feldioara kontraŭ la hungaroj; por ili kaj ilia gvidanto Michael Weiß starigitis tri jarcentojn pli malfrue t.n. Studenta monumento.
Dudeka jarcento
redaktiMalgraŭ intenco eviti politikajn temojn en la 1930-aj jaroj tamen traktitis kolegare ankaŭ tiaĵoj. Adolf Meschendörfer estis la 93-a lernejestro kaj samtempe la lasta dum la tenado fare de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio. Simile al li estis gravinta rektorece en la 19-a jarcento Ludwig Korodi. Ŝanĝoj antaŭanoncis sin jam en 1940 kiam pensiuliĝis Mesĉendörfer. Somere de 1941 kelkaj ĉambroj prenitis fare de Wehrmacht por instali lazareton kaj en novembro 1941 ĉiuj germanlingvaj lernejoj de Rumanujo venis sub la komandon de la naziismema partio Deutsche Volkspartei Rumäniens kio kaŭzis radikan sekularigon kaj orientiĝon je politike ekstremismaj doktrinoj. Okaze de la ŝtatrenverso en Rumanio de 1944 la rumania armeo sturmprenis la lernejon en kiu troviĝis anoj de Deutsche Volkspartei kaj komunikadcentralo de Wehrmacht. Fino de 1945 ekleziaj aŭtoritatoj ricevis provizoran permeson restartigi instruadon. Fine de 1948 la lernejo anoncitis translokigon en la konstruaĵon de la iama porknabina gimnazio ĉe Karterina pordego kiu antaŭe estis milithospitalo por la Ruĝa Armeo. Tio ne okazis ĉar la tuto bezonitis por Forstista akademio.
En oktobro 1948 nova leĝaro la ŝtato prenis lernejojn el ekleziaj manoj. Malgraŭ kelkaj avantaĝoj (pli altaj salajroj, kuna edukado de knaboj kaj knabinoj) multaj instruistoj kaj lernantoj malŝatis la ideologian novorientiĝon je stalinismo kaj kontrolon fare de la kaŝpolico. Tia rezistado igis akuzadon de urba paroĥestro Konrad Möckel kiu publikigis vande la dokumenton pri ŝtatigo de la gimnazio. Inter 1948 kaj 1956 ankaŭ forprenitis la historia nomo kaj ĝi nomiĝis simple Lyzeum Nr. 2 mit deutscher Unterrichtssprache. Longe temis pri la ununura gimnazio de germana lingvo en tuta Rumanujo kaj frekventis ĝin nur elitaj lernantoj. En 1956 eblis reveno en la historiajn ejojn apud Nigra preĝejo.
-
ejo A (klasŝtupoj 1-4)
-
ejo B
-
ejo C
Elstaruloj (elekto)
redaktilernejestroj
redakti- Valentin von Greißing (1653-1701), teologo kaj filologo
- Valentin Wagner (1510-1557), teologo kaj reformanto, rektoris inter 1544 kaj 1549
instruistoj
redakti- Christoph Gusbeth (1842-1913), instruisto kaj politikisto
- Johann Gorgias (1640-1684), verkisto, rektoro
- Julius Paul Römer (1848-1926), botanikisto
- Ludwig Korodi (1834-1901), filologo
- Lutz Korodi (1867-1954), instruisto kaj botanikisto
- Marcus Fronius (1659-1713), teologo
- Petrus Mederus (1602-1678), poeto, rektoro
lernintoj
redakti- Adolf Josef Storfer (1888-1944), psikoanalizisto
- Arnold Huttmann (1912-1997), kardiologo
- Christian Schesaeus (1535-1585), verkisto kaj teologo
- Daniel Croner (1656-1740), teologo kaj orgenisto
- Eduard Gusbeth (1839-1921), kuracisto kaj regionhistoriisto
- Friedrich Schreiber (* 1934), politikisto
- Fritz Kimm (1890-1979), pentristo
- Georg Scherg (1914-2002), verkisto
- Harald Meschendörfer (1909-1984), grafikisto
- Heinrich von Wlislocki (1856-1907), lingvisto kaj regionhistoriisto
- Heinrich Zillich (1898-1988), verkisto
- Helfried Weiß (1911-2007), artisto
- Hermann Gross (1903-2002), ekonomikisto
- Johann Gorgias (1640-1684), verkisto
- Joseph Trausch (1795-1871), literaturhistoriisto kaj juristo
- Julius Paul Römer (1848-1926), botanikisto
- Klaus Hensel (* 1954), verkisto kaj ĵurnalisto
- Ludwig Korodi (1834-1901), filologo
- Lutz Korodi (1867-1954), politikisto
- Matthias Miles (1639-1686), historiisto
- Oswald Thomas (1882-1963), astronomo
- Paul Philippi (1923-2018), teologo kaj politikisto
- Petrus Mederus (1602-1678), poeto
- Roderich Gooß (1879-1951), historiisto
- Valentin von Greißing (1653-1701), filologo
- Valeriu Lucian Bologa (1892-1971), kuracisto kaj regionhistoriisto
- Viktor Roth (1874-1936), teologo kaj honora akademiano
- Wasil Aprilow (1789-1847), kuracisto
Literaturo
redakti- Joseph Dück: Geschichte des Kronstädter Gymnasiums, Johann Gött, Kronstadt, 1845. (GGoogleBooks
Eksteraj ligiloj
redakti- hejmpaĝo
- jarlibro de 2015/16 Arkivigite je 2018-01-22 per la retarkivo Wayback Machine
- pri plialtrangigo de la lernejo en 2019