Hooghalen estas vilaĝo en la nederlanda provinco Drenthe. Ĝi estas parto de la municipo Midden-Drenthe, kaj situas 9 km sude de Assen.

Situo de Midden-Drenthe
Hooghalen
La arbaro de Hooghalen en la aŭtuno
Monumento en la antaŭa interŝanĝejo Westerbork

Ĝi situas apud la dua-mondmilita koncentrejo Westerbork. Tie estas muzeo kaj pluraj memoraĵoj pri la 102 000 murditaj deportitoj.

En 2004, la vilaĝo Hooghalen havis 940 loĝantojn. La konstruita areo de la vilaĝo estis 0,25 km², kaj enhavis 271 rezidejojn. La statistika areo "Hooghalen", kiu inkluzivas ankaŭ la ĉirkaŭan kamparon, havis loĝantaron de ĉ. 1340.