Horizontaal (ISSN 0772-540X) estas la membrogazeto de Flandra Esperanto-Ligo. Ĝia nomo konsistas el 2 nederlandlingvaj vortoj: horizon = horizonto kaj taal = lingvo. Alivorte: lingvo, kiu plivastigas vian horizonton. Samtempe horizontaal signifas 'horizontala'.)

Horizontaal
periodaĵo
Periodeco dumonate

Lando Belgujo
Urbo Antverpeno
Publikigisto Flandra Esperanto-Ligo
Establodato 1990
ISSN 0772-540X

vdr

Horizontaal estas plejparte en la nederlanda lingvo ĉar ĝi samtempe estas varba gazeto. Ĝia celo estas informi pri la internacia lingvorealeco kaj alvoki atenton pri lingvaj rajtoj kaj egaleco. Krome ĝi volas pligrandigi komprenon pri lingvoproblemoj kaj lingvaj minoritatoj.

La revuo aperas ĉiun duan monaton. Ĝi ankaŭ estas konsultebla en interreto en la paĝoj de FEL.

Horizontaal estas la posteulo de Esperanto-Panorama. La 10-an de novembro 1990 la estraro de FEL decidis ŝanĝi la nomon al Horizon-taal (kun streketo).[1] Tamen, ekde la unua numero kun la nova titolo (127, januaro-februaro 1991) kaj dum la postaj jaroj, interne la titolo estis Horizontaal. (Sur la titolpaĝo la literumo estis neklara pro la grafika aspekto.) Ankaŭ foje aperis Horizon.taal.

Ties OCLC-numero estas: 901000826.

Referenco redakti

  1. Informilo, novembro 1990, p. 5.

Eksteraj ligiloj redakti