Horná Lehota (distrikto Dolný Kubín)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Horná Lehota |
Horná Lehota, hungare Felsőlehota [felŝOlehota]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Horná Lehota | |
hungare: Felsőlehota | |
municipo | |
Kastelo en Horná Lehota
| |
Oficiala nomo: Horná Lehota | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Žilina |
Distrikto | Distrikto Dolný Kubín |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Oravio |
Montaro | Oravia montetaro |
Ŝoseo | Eŭropa vojo 77 E77 |
Najbaras kun | Sedliacka Dubová, Oravský Podzámok |
Rivero | Oravo |
Situo | Horná Lehota |
- alteco | 534 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 15′ 19″ N 19° 23′ 53″ O / 49.25528 °N, 19.39806 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 1 050 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 520 m s. m. |
Areo | 15,337261 km² (1 533,73 ha) |
Loĝantaro | 552 (31.12.2010) |
Denseco | 35,99 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1420 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 027 41 |
Telefona antaŭkodo | +421-43 |
Aŭtokodoj | DK |
NUTS | 509671 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Žilina
| |
Vikimedia Komunejo: Horná Lehota | |
Retpaĝo: www.hornalehota.net | |
Portalo pri Slovakio |
Situo
redaktiHorná Lehota situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Vrútky-Trstená. Dolný Kubín troviĝas je 11 km.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1420 en formo "Lehota". En 1906 la oficiala hungara loknomo iĝis Felsővágás pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis tie 484 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Árva (reĝa departemento), al distrikto de Turdossin, poste (jam kiel Horná Lehota) al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Horná Lehota 538 homoj, (escepte unun ĉiuj slovakoj).
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika baroka preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo el la 17-a jarcento
- renesanca kastelo de familio Abaffy [abafi] el la 16-a jarcento, post 2 jarcentoj ĝi klasikismiĝis
- ruino de alia kastelo el la 18-a jarcento
- kapelo de 1691
Famuloj
redaktiEn la iama Felsőlehota naskiĝis kaj mortis hungaria jakobeno Ferenc Abaffy.