Horní Heřmanice (Bernartice)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Horní Heřmanice

Horní Heřmanice (germane Ober Hermsdorf, Ober-Hermsdorf, Oberhermsdorf) estas vilaĝo en Ĉeĥio, loka parto de municipo Bernartice. Ĝi situas plejparte ambaŭflanke de rojo Heřmanický potok; norde ĝi ligas al Jasienica Górna en Pollando. Vivas ĉi tie 45 loĝantoj (2021).

Horní Heřmanice
germane Ober Hermsdorf
vilaĝo
Horní Heřmanice el ŝoseo el Vidnava
Oficiala nomo: Horní Heřmanice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Bernartice
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Transporto Fervojlinio 295
Domoj 34 2010
Situo Horní Heřmanice
 - alteco 241 m s. m.
 - koordinatoj 50° 23′ 23″ N 17° 07′ 10″ O / 50.38972 °N, 17.11944 °O / 50.38972; 17.11944 (mapo)
Katastro 3,96 km² (396 ha) Horní Heřmanice u Bernartic
Loĝantaro 45 (2021)
Denseco 11,36 loĝ./km²
Reliefo Vidnava malaltebenaĵo
Fondo 1266
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 57
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Horní Heřmanice (Bernartice)
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

Vilaĝo Horní Heřmanice estas unuafoje menciata en la jaro 1266, en la jaro 1291 ĝi nomiĝis Hermanni villa kaj en la jaro 1305 estas menciata en ĝi voktejo, preĝejo kaj 38 lanoj. Horní Heřmanice apartenis al senjorujo de vroclavaj episkopoj (en la jaro 1305 enkadre de senjorujo Frýdberk (Žulová), en la jaro 1470 al Vidnava kaj fine al senjorujo de Jánský Vrch). Sed en la jaro 1742, post la unua milito je heredaĵo aŭstra pli granda parto de la vilaĝo falis al Prusio (hodiaŭa Jasienica Górna en Pollando) kaj el la resto de la vilaĝo, kiu restis sur teritorio de Aŭstria Silezio, apartenis signifa parto de la parceloj al korto aparenanta al la menciita feŭda voktejo.

Post enkonduko de municipa establo en la jaro 1850 estis Ĉeĥa Silezio la restinta Horní Heřmanice unue domaro de Bílá Voda, sed ekde la jaro 1869 ĝis nun ĝi estas domaro resp. parto de municipo Bernartice.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869324
1880408
1890362
1900308
1910280
1921261
JaroLoĝantoj
1930254
1950148
1961144
197090
198063
199160
JaroLoĝantoj
200155
201143
202145

En Horní Heřmanice estas registritaj 34 adresoj: 32 daŭre loĝigitaj domoj kaj 2 dumtempaj aŭ refreŝigejaj objektoj. Dum popolnombrado el la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 27 domoj, el tio 18 daŭre loĝigitaj.