Hengist kaj Horsa

(Alidirektita el Horsa)

Hengist kaj Horsa estis (eble legendaj) ĝermanaj fratoj kiuj estris la anglosaksojn kiuj unue konkeris parton de Anglio dum la 5-a jarcento.

Hengist kaj Horsa
twins in mythology
Informoj
vdr

Laŭ Bede kaj la anglosaksa kroniko ili eniris Kent kiel dungsoldatoj de Vortigern, kelta reĝo, kaj poste venigis aliajn samlandanojn. Vortigern edzigis al filino de Hengist, aŭ estis delogata de ŝi. Tamen sekvis militado inter la keltoj kaj la anglosaksoj. Dum militpaŭzo batalistoj de Hengist masakris keltajn soldatojn. Hengist mem mortis dum batalo kontraŭ Vortigern ĉe Aylesford.

En 1620 la dramisto Thomas Middleton verkis tragedion Hengist, King of Kent (Hengist, reĝo de Kent) pri Hengist kaj Horsa.