Horst Wessel Lied

nazia kanto

Horst Wessel Lied (esperantlingve: 'Kanto de Horst Wessel'), ankaŭ konata sub la nomo laŭ ĝia unua frazo Die Fahne Hoch! ('La flago supren!'), estis la himno de la Nazia Partio inter la jaroj 1930 kaj 1945. Post la enpoviĝo de Hitler en 1933, nazioj hisis la himnon al la kategorio de oficiala himno de Germanio, kune kun la unua linio el Deutschlandlied.[1]

Horst Wessel kondukante la brunĉemizulojn el la Sturmabteilung.

La teksto estis origine verkita en 1929 fare de la Sturmführer Horst Wessel, komandanto el la Sturmabteilung (SA) en la Berlina kvartalo Friedrichshain. Unu jaron poste, Wessel estis mortigita fare de ano de la Komunista Partio de Germanio, okazintaĵo post kiu Joseph Goebbels konvertis Wessel en martiron por la nazia idearo. La kanto estis unuafoje ludita ĉe la entombigo de Wessel, kaj estis ekde tiam amplekse uzita je la agoj kaj paroladoj de la partio, kaj emocie kantita de la Sturmabteilung-anoj dum surstrataj marŝadoj.

Kiam Hitler kancelieriĝis tri jarojn poste, Horst Wessel Lied estis agnoskita kiel nacia simbolo sub la leĝo de la 19a de Majo 1933. Unu jaron poste, estis reguligo, ke oni nepre devis fari la faŝisman saluton dum la kanto estas ludata.

Je la finiĝo de la nazia reĝimo dum majo 1945, Horst Wessel Lied estis malpermesita. La teksto kaj melodio estas nun kontraŭleĝaj en nuna Germanio.

Teksto de la himno

redakti

Jene la germanlingva teksto kune kun ties traduko al la esperanta lingvo:

Origina versio Esperantlingva traduko

Die Fahne hoch!
Die Reihen fest geschlossen!
SA marschiert
Mit ruhig und festem Schritt
Kam’raden, die Rotfront
und Reaktion erschossen,
Marschier’n im Geist
In unser’n Reihen mit
Die Straße frei
Den braunen Bataillonen
Die Straße frei
Dem Sturmabteilungsmann!
Es schau’n aufs Hakenkreuz
voll Hoffnung schon Millionen
Der Tag für Freiheit
Und für Brot bricht an
Zum letzten Mal
Wird zum appell geblasen!
Zum Kampfe steh’n
Wir alle schon bereit!
Schon (Bald) flattern
Hitlerfahnen über allen Straßen
Die Knechtschaft dauert
Nur noch kurze Zeit!
Die Fahne hoch!
Die Reihen fest geschlossen!
SA marschiert
Mit ruhig und festem Schritt
Kam’raden, die Rotfront
und Reaktion erschossen,
Marschier’n im Geist
In unser’n Reihen mit
La flago supren!
L' truplinioj fermiĝitaj!
Marŝas la asaltotrupoj jen
Kun silenta paŝ' kaj deciditaj

Pafitaj kamaradoj,
ĉe la ruĝa batalejo
kaj reakciuloj pune,
en spirita marŝado
ĉe niaj trupoj kune
Strato libera
Por la brunĉemizaj taĉmentoj
Strato libera
Por la marŝantaj soldatoj!

Milionoj plenaj je esperec'
svastikon alrigardas
La tago altrudiĝas
Por pan' kaj liberec'

Lastfoje disvastigita
la alvoko estas
por la batalo
ni ĉiuj pretas.
Baldaŭ mansvingitos
flagoj de Hitler'
sur ĉiu strato
daŭros sklaveco
nur iomete pli!
La flago supren!
L' truplinioj fermiĝitaj! 
Marŝas la asaltotrupoj jen 
Kun silenta paŝ' 
kaj deciditaj

Pafitaj kamaradoj, 
ĉe la ruĝa batalejo
kaj reakciuloj pune,
en spirita marŝado
ĉe niaj trupoj kune

Referencoj

redakti
  1. Michael E. Geisler (2005). National Symbols, Fractured Identities: Contesting the National Narrative, Middlebury College Press, pág. 71