Hosni Mubarak
Hosni MUBARAK (plena nomo: Muhamad Hosni Said Mubarak) estis prezidento de Egiptio de 1981 ĝis la 11-a de februaro 2011.
Muhamad Hosni Said Mubarak | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
حُسني مُبارك | |||||
Naskiĝo | 4-an de majo 1928 en Kafr el-Muṣīlḥa, Provinco Minufija, ![]() | ||||
Morto | 25-an de februaro 2020 en Kairo | ||||
Mortis per | surgical complications [#] | ||||
Tombo | Heliopolis [#] | ||||
Religio | sunaismo [#] | ||||
Lingvoj | araba • angla [#] | ||||
Loĝloko | Kairo [#] | ||||
Ŝtataneco | Egipta Reĝlando • Respubliko Egiptio (1953–1958) • Unuiĝinta Araba Respubliko • Egiptio [#] | ||||
Alma mater | Egipta Milita Akademio • Milita Lernejo de la Ĝenerala Stabo de la Armeo de Rusio • Supreme Military Institute of the Armed Forces of the Kyrgyz Republic • Milita Lernejo M. V. Frunze [#] | ||||
Partio | Naci-demokratia partio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Suzanne Mubarak [#] | ||||
Infanoj | Alaa Mubarak • Gamal Mubarak [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • piloto • militisto [#] | ||||
| |||||
| |||||
4-a prezidento de Egiptujo | |||||
Dum | 14-a de oktobro 1981 – 11-a de februaro 2011 | ||||
Vicprezidento | Omar Sulejman | ||||
Antaŭulo | Anvar Sadat | ||||
Sekvanto | Moĥamed Ĥusejn Tantaŭi
Mohamed Mursi | ||||
41-a Ĉefministro de Egiptujo | |||||
Dum | 7-a de oktobro 1981 – 2-a de januaro 1982 | ||||
Prezidento | Sufi Abu Taleb | ||||
Antaŭulo | Anvar Sadat | ||||
Sekvanto | Aĥmad Fuad Moĥiedin | ||||
18-a Vicprezidento de Egiptujo | |||||
Dum | 16-a de aprilo 1975 – 14-a de oktobro 1981 | ||||
Prezidento | Anvar Sadat | ||||
Antaŭulo | Ĥusejn el-Ŝafej | ||||
Sekvanto | Omar Sulejman | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis la 4-an de majo de 1928. Lia kariero komenciĝis en la aviadilaj fortoj de la egipta armeo, kie li atingis la supran postenon en 1972. En 1975 li fariĝis la vic-prezidanto de Egiptio. En 1981, kiam Anwar al-Sadat estis murdita, Mubarak prenis lian lokon kiel prezidanto.
Li estas konsiderata forta gvidanto, kiu regas sian landon jam de 28 jaroj. Tamen li estas ofte kritikata eksterlande pro la manko de demokratio en Egiptio. Mubarak estis "konfirmita" de la popolo en kvar malsamaj balotoj, en 1987, 1993, 1999 kaj 2005. Tamen, la unuaj tri balotoj fakte estis referendumoj, ĉar mankis aliaj kandidatoj, kaj la rezultoj estas tre dubindaj. En 2005 estis elekto kun aliaj kandidatoj, sed tamen necesas diri, ke laŭ multaj observantoj la balotoj estis trompaj en pli ol unu maniero, kaj ĉiukaze en la amaskomunikiloj mankis vera debato antaŭ la balotoj.
En januaro de 2011, amasaj manifestacioj kontraŭ lia registaro ekardis en Kairo kaj aliaj egiptaj urboj. La 1-an de februaro, la maljuniĝinta Hosni Mubarak anoncis ke li ne petos reelekton en balodado okazonta en septembro. Krome li promesis konstituciajn reformojn, sed liaj samlandanoj postulis pli profundajn ŝanĝojn sekve de la Araba printempo — movado ekdisvastiĝinta tra tiu regiono. La 11-an de februaro 2011, la vicprezidanto Omar Suleiman anoncis ke Mubarak rezignis la estradon kaj ke la supera konsilio de la armeo regos la landon. Mubarak akompane de sia familio fuĝis al sia feridomo apud la Ruĝa Maro.
Poste Mubarak estis arestita kaj juĝita pro la mortigo de kontraŭ-registaraj manifestaciantoj. La 2-an de junio 2012, la kortumo juĝis lin kulpa pri neglekto de sia devo malhelpi la mortigon de centoj da homoj ribelintaj kontraŭ li. Oni kondamnis lin al tutviva malliberiĝo kune kun lia antaŭa ministro pri internaj aferoj Habib Al-Adly.
En 2015, Mubarak kaj liaj du filoj estis kondamnitaj al tri jaroj pro akuzoj pri koruptado. Post ses jaroj de malliberiĝo, la supera kortumo senkulpigis lin pri la mortigo de manifestaciantoj kaj oni liberigis lin en 2017. Li mortis la 25-an de februaro 2020.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Oficiala retejo de la ŝtatestraro
- Oficiala retejo pri voĉdonado por Mubarak Arkivigite je 2007-10-11 per la retarkivo Wayback Machine