Hospitalo Sankta Spirito (Nurenbergo)

La Hospitalo Sankta Spirito (germane Heilig-Geist-Spital) en Nurenbergo estis la plej granda urba institucio por la prizorgado de malsanuloj kaj maljunuloj en la imperie senpera urbo Nurenbergo. Estas fama kiel konservejo de la regnaj insignoj, kiuj inter 1424 ĝis 1796 estis gardataj en Nurenbergo. La siatempe plej riĉa nurenberga burĝo, Konrad Groß, fondis kaj konstruigis ĝin parte super la rivero Pegnitz.

Hospitalo Sankta Spirito
konstruaĵo • ekshospitalo • Heilig-Geist-Spital [+]
Koordinatoj49° 27′ 10″ N, 11° 4′ 45″ O (mapo)49.45277777777811.079166666667Koordinatoj: 49° 27′ 10″ N, 11° 4′ 45″ O (mapo)

Hospitalo Sankta Spirito (Nurenbergo) (Bavario)
Hospitalo Sankta Spirito (Nurenbergo) (Bavario)
DEC
Lokigo de Bavario en Germanio
Map
Hospitalo Sankta Spirito

Vikimedia Komunejo:  Heilig-Geist-Spital (Nürnberg) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Hospitalo Sankta Spirito, fotita de okcidenta direkto en 2007
Elaera foto, 2014
Hospitalo Sankta Spirito dum vespero kun Hospital-Apoteko maldekstre (2012)

Historio redakti

 
Hospitalo Sankta Spirito sur poŝtkarto, proks. 1900

La malsanulejo estis konstruata en la jaroj 1332 kaj 1339 kune kun preĝejo. En la jaro 1420 oni alkonstruis kapelon, kiu estis donaco de patricio Herdegen Valzner, kiu estis prizorganto de la malsanulejo.

Laŭ legendo Hospitalo Sankta Spirito kaj ties loĝantoj proksimume 1340 fariĝis celo de malica ŝerco fare de Til' Strigospegulo.[1] En 1341 imperiestro Ludoviko la Bavaro privilegiis la institucion.

Fundamentaj pligrandigaj kaj ŝanĝaj konstruaĵoj okazis ekde la jaro 1489. La konstruaĵoj, kiuj nun karakterizas la aperaĵon de la Hospitalo, do la superakva konstruaĵoj, ekestis inter 1511 kaj 1527. Post la nazia potencopreno en Germanujo la NSDAP volis plifortigi la „malnovgermanan“ arĥitekturan karakteron de Nurenbergo kaj forigi la postlasaĵojn de historiismo.

Post kiam la aliancanoj estis bombdetruintaj dum la Dua Mondmilito la preĝejon Sankta Spirito, tiu ĉi male al la aliaj domoj de la Hospitalo ne estis rekonstruata. Ankaŭ la aliaj partoj de la konstruaĵo estis treege difektataj, de la surponta alo ekzistis nur la arkokonstruaĵoj super la Pegnitz kaj restaĵoj de la eksteraj muroj. Tiun ĉi rekonstruis de 1951 ĝis 1953 arĥitekto Julius Lincke.

Nun Hospitalo Sankta Spirito estas uzata kiel malsanulejo, kiun tenas fondaĵo de la urbo Nurenbergo.

Literaturo redakti

  • Annamaria Böckel: Heilig-Geist in Nürnberg. Spitalstiftung & Aufbewahrungsort der Reichskleinodien. Böckel, Nurenbergo 1990, ISBN 3-87191-146-1 (Nürnberger Schriften; 4)
  • Ulrich Knefelkamp: Das Heilig-Geist-Spital in Nürnberg vom 14.–17. Jahrhundert. Geschichte, Struktur, Alltag. Selbstverlag des Vereins für Geschichte der Stadt Nürnberg, Nurenbergo 1989, ISBN 3-87191-144-5.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti