Hostens

komunumo en Ĝirondio, Francio


Hostens estas komunumo de Sudo-Okcidento de Francio, situanta en departemento Gironde, en regiono Nova-Akvitanio.

Hostens
komunumo en Francio
Administrado
INSEE kodo 33202 [+]
Poŝtkodo 33125
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 488  (2021) [+]
Loĝdenso 26 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 30′ N, 0° 38′ U (mapo)44.493055555556-0.63916666666668Koordinatoj: 44° 30′ N, 0° 38′ U (mapo) [+]
Alto 49 m [+]
Areo 57,64 km² (5 764 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hostens (Gironde)
Hostens (Gironde)
DEC
Hostens
Hostens
Situo de Hostens
Hostens (Francio)
Hostens (Francio)
DEC
Hostens
Hostens
Situo de Hostens

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hostens [+]
vdr

Geografio redakti

La komunumo situas en Landes de Gaskonio, en Haute-Lande-Girondine (Alta Gironda Erikejo), ĉe la ekstrema okcidento de arondismento Langon, lime de departemento Landes. Tie troviĝas kvin lagoj kun departementa libertempa centro kie pluraj aktivaĵoj estas praktikeblaj.

Limaj komunumoj redakti

La limaj komunumoj de Hostens[1] jenas : Saint-Magne norde, Louchats oriente, Le Tuzan sud-oriente, Mano (Landes) sude, kaj Belin-Béliet okcidente.

Ĉirkaŭ Hostens
Saint-Magne
Belin-Béliet   Louchats
Mano (Landes) Le Tuzan


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Klimato redakti

La karakteriza klimato de la komunumo nomiĝas, en 2010, «ŝanĝita oceana klimato», laŭ la tipologio de klimatoj de Francio, kiu entenas ok ĉefajn tipojn de klimatoj en Ĉeflanda Francio[2]. En 2020, la komunumo apartenas al la sama tipo de klimato en la klasifiko starigita de Veterprognozo-Francio, kiu unuavide entenas nur kvin ĉefajn tipoj de klimatoj en Ĉeflanda Francio. Temas pri transira zono inter oceana, montara kaj duon-kontinenta klimato. Termika amplitudo inter vintro kaj somero pliiĝas laŭ la distanco de la maro. La precipitaĵoj estas malpli intensa ol ĉe la marbordo, krom apud la altaĵoj[3].

La klimataj parametroj kiuj ebligis starigi la tipologion de 2010 entenas ses temperaturaj kaj ok precipitaĵaj variabloj, kies valoroj respondas al la veter-normaloj 1971-2000[4]. La sep ĉefaj karakterizaj variabloj de la komunumo jenas en la kadro ĉi-sube.

Klimataj parametroj de la komunumo dum la periodo 1971-2000

  • Jara averaĝa temperaturo : 12,7 °C
  • Nombro de tagoj kun temperaturo suba al −5 °C : 2,8 t
  • Nombro de tagoj kun temperaturo supera al 30 °C : 5,8 t
  • Jara termika amplitudo[5] : 14,2
  • Jaraj precipitaĵoj[6] : 1 026
  • Nombro de tagoj de precipitaĵoj en januaro : 12,4 t
  • Nombro de tagoj de precipitaĵoj en julio : 7,4 t

________________________________________________________________________________________________

Pro la klimata ŝanĝo, tiuj variabloj evoluis. Studo en 2014 fare de Ĝenerala Ofico pri Energio kaj Klimato[7] kompletigita de regionaj studoj[8] fakte antaŭvidas ke la averaĝa temperaturo devus kreski kaj precipitaĵoj malkreski, kun tamen gravaj regionaj varioj. Tiuj ŝanĝoj konstateblas ĉe la plej proksima veter-stacio de Veterprognozo-Francio, en Belin-Béliet, ekfunkciigita en 1993[9] kaj situanta je 12 km laŭ linia distanco[10], kie la jara mezuma temperaturo estas 14°C  kaj la precipitaĵoj 931,1 mm dum la periodo 1981-2010[11]. Ĉe la plej proksima historia veter-stacio, «Bordozo-Mérignac», ĉe la komunumo Mérignac, ekfunkciigita en 1920 kaj for je 39 km[12], la jara mezuma temperaturo evoluas de 13,3 °C dum la periodo 1971-2000[13], al 13,8 °C dum 1981-2010[14], poste al 14,2 °C dum 1991-2020[15].

Urbanizado redakti

Tipologio redakti

Hostens estas kampara komunumo, ĉar ĝia loĝantaro estas malmulte aŭ tre malmulte densa, laŭ la tabelo de komunuma denseco de la Insee[16][17][18][19].

Aliflanke la komunumo apartenas al la areo de logo de Bordozo, ĉar ĝi apartenas al ties krono[20]. Tiu areo, kiu kolektas 275 komunumojn, estas klasifikita en la areoj de 700 000 loĝantoj aŭ pli (krom Parizo)[21][22].

Historio redakti

La urbeto de Hostens ŝajne estis loĝata antaŭ tre longe. La unuaj skribaj mencioj de la loko datas je la 13a jarcento.

Kastelo ekzistis je la 13a jc, verŝajne ĉe la loko nomata la Castéra.

La loĝantaro estis relative multnombra ĉar 956 loĝantoj vivis tie en 1726, poste 1674 en 1827.

Por pli da informoj pri la stato de la komunumo je la 18a jc, legu la verkon de Jacques Baurein[23].

Dum la Revolucio, la paroĥo Saint-Pierre de Hostens estiĝis la komunumo Hostens. La 4an de marto 1863, la komunumo Hostens estis dispecigita por estigi la komunumon Louchats[24] kreita ĉirkaŭ domareto nord-oriente de la komunumo ; Hostens perdis pro tio inter 800 kaj 900 loĝantoj el la 1 885 nombritaj en 1861[25].

Dum la fino de la 19a jc, la komunumo iele malfermas sin al la ekstero, materie per la novaj transportaj rimedoj kaj intelekte per la lernejo kaj poste la komunikiloj. Hostens daŭrigas tiel la ŝanĝon de vivmaniero ekinta komence de tiu jarcento per la plantejoj de pinoj kaj la disvolviĝo de la ekspluatado de ties rezino.

La ekspluatado de tiu arbo estigas malgrandajn industriojn : segejo, distilejo de rezino. La fervojo aperas ĉe Hostens en 1880 kaj ekde tiam pli kaj pli gravas en la urbeta vivo. La telegrafo datas je 1891. La elektrigo estas decidita en februaro 1927 sed la unua stratlampo atendis ĝis 1935.

Ekspluatado de lignito redakti

Komence de la jaroj 1930, la socio Minela, kiu ekspluatas minajn koncesiojn de lignito en galerioj ĉe Laluque (regiono de Arjuzanx) taksas Hostens kiel pli avantaĝa minejo, pro la profundo de la tavoloj de tiu bruligaĵo, kiu ebligas eksteran ekspluatadon. Elektrocentralo estas instalita ĉe Hostens por profiti de tiu kuŝejo, kiu datas de Plioceno (inter -5,3 kaj -2,6 milionoj da jaroj)[26].

Post la milito de 39-45, la centralo kaj la mino, ŝtatigitaj en 1947, estas regataj de EDF. La aktiveco malpliiĝas iom post iom ekde 1960 kaj tute ĉesas je la komenco de 1966. Sekvas la malkresko de la loĝantaro de la komunumo : ĝi malaltiĝas de 1 269 loĝantoj dum la censo de 1954 al 728 loĝantoj dum tiu de 1968 kaj atingas 755 loĝantoj en 2000. La definitiva eliro de EDF en 1967 konsekvencas en multaj loĝejoj malplenaj ĉirkaŭ la centralo kaj la lagoj respondaj al la eksaj lokoj de eltiro. La ideo rekuperi la lokojn kaj parton de ties instalaĵoj por krei porferian vilaĝon lokita en departementa areo ampleksa je 650 hektaroj estas tiu de la prefekto de regiono.

Laboroj por aranĝi, kun alporto de blanka sablo kaj plantadoj, transformas la lagon Lamothe en plaĝo por bano malfermita komence de la jaroj 1970. La lago Bousquey iĝas rezervo por fiŝado kaj ornitologio. Areoj de pikniko estas kreitaj en pluraj lokoj por faciligi la akcepton de familioj kiuj venas multnombre pasi la dimanĉon ĉe Hostens dum la bela sezono. Aldone al tiu turisma ekipaĵo ekzistas padoj por piedirado, ĉevala rajdado kaj montbiciklado, kaj ankaŭ por-bicikla trako Mios-Bazas konstruita sur la grundo de la eksa fervojo.

Lokaj kulturo kaj heredaĵo redakti

Lokoj kaj monumentoj redakti

  • En ĝia nuna stato, la vilaĝo datas plejparte de la dua duono de la 19a jc, kaj posedas kelkajn domegojn kaj pli simplajn loĝejojn.
  • La preĝejo Saint-Pierre (Sankta-Petro), el nov-gotika aspekto, estis preskaŭ tute rekonstruita inter 1850 kaj 1863, kun kelkaj re-uzoj de antaŭa konstruaĵo ; en 1903, la sonorilturo estis rekonstruita kaj du flankaj koridoroj aldonitaj[27].
  • Ses km sud-okcidente de la vilaĝo, la malgranda kapelo Sainte-Catherine (Sankta-Katarino) de la domareto Rêtis posedas simplan arkitekturon sed videble pli allogan[28].
  • Burĝa domo konstruita en parko centre de la vilaĝo por D-ro Pirinski, kuracisto bulgar-devena, estas ekzakta kopio de bulgara kastelo kun sentinelbudo, loĝejturo kaj ŝajnvolbo[29].
  • Cirklo de la Demokratia Unio.

Bildaro redakti

Referencoj kaj notoj redakti

  1. Hostens [arkivo] ĉe Geoportail, konsultita la 8-an de aŭgusto 2015.
  2. Daniel Joly, Thierry Brossard, Hervé Cardot, Jean Cavailhes, Mohamed Hilal kaj Pierre Wavresky, "La specoj de klimatoj en Francio, spaca konstruo", Cybergéo, European Journal of Geography - Eŭropa Ĵurnalo pri Geografio, numero 501, la 18-an de junio. 2010 (DOI https://doi.org/10.4000/cybergeo.23155, legita interrete [arkivo], konsultita la 14-an de julio 2021)
  3. "La klimato en ĉeflanda Francio" [arkivo], ĉe http://www.meteofrance.fr/ [arkivo], la 4-an de februaro 2020 (alirita la 14-an de julio 2021)
  4. Normaloj estas uzataj por reprezenti klimaton. Ili estas kalkulitaj dum 30 jaroj kaj ĝisdatigitaj ĉiun jardekon. Post la normaloj 1971-2000, la normaloj por la periodo 1981-2010 estis difinitaj kaj, ekde 2021, la normaloj 1991-2020 estas la referenco en Eŭropo kaj tutmonde.
  5. La jara termika amplitudo mezuras la diferencon inter la averaĝa temperaturo de julio kaj tiu de januaro. Tiu variablo estas ĝenerale rekonita kiel kriterio por diskriminacio inter oceanaj kaj kontinentaj klimatoj
  6. Precipitaĵo, en meteologio, estas kolekto de likvaj aŭ solidaj akvaj partikloj falantaj libere tra la atmosfero. La kvanto de precipitaĵo atinganta antaŭfiksitan parton de la tera surfaco en antaŭfiksita tempintervalo estas taksita per la profundo de precipitaĵo, kiu estas mezurita per pluvo-mezurilo
  7. "La klimato de Francio dum la 21a jarcento - Volumo 4 - Regionigitaj scenaroj : 2014 eldono por ĉeflanda Francio kaj transmaraj regionoj" [arkivo], ĉe https://www.ecologie.gouv.fr/ [arkivo] (alirita la 12-an de junio, 2021).
  8. [PDF]“Regiona observatorio pri agrikulturo kaj klimata ŝanĝo Nov-Akvitanio” [arkivo], ĉe nouvelle-aquitaine.chambres-agriculture.fr, 2018 (konsultita la 14-an de julio 2021)
  9. "Stacio Météo-France (Veter-Prognozo-Francio) Belin-Béliet - metadatumoj" [arkivo], ĉe donneespubliques.meteofrance.fr (konsultita la 14-an de julio 2021)
  10. Linia distanco (laŭ granda rondo) inter Hostens kaj Belin-Béliet [arkivo], ĉe fr.distance.to (konsultita la 14-an de julio 2021).
  11. "Stacio Météo-France (Veter-Prognozo-Francio) Belin-Béliet - klimatologia folio - statistiko kaj rekordoj 1981-2010" [arkivo], ĉe donneespubliques.meteofrance.fr (konsultita la 14-an de julio 2021).
  12. “Linia distanco inter Hostens kaj Mérignac” [arkivo], ĉe fr.distance.to (konsultita la 14-an de julio 2021).
  13. "Bordeaux-Mérignac Meteologia Stacio - Normaloj por la periodo 1971-2000" [arkivo], ĉe https://www.infoclimat.fr/ [arkivo] (alirita la 14-an de julio 2021)
  14. "Bordeaux-Mérignac Meteologia Stacio - Normaloj por la periodo 1981-2010" [arkivo], ĉe https://www.infoclimat.fr/ [arkivo] (alirita la 14-an de julio 2021)
  15. "Bordeaux-Mérignac Meteologia Stacio - Normaloj por la periodo 1991-2020" [arkivo], ĉe https://www.infoclimat.fr/ [arkivo] (alirita la 14-an de julio 2021)
  16. Laŭ la zonigo de kamparaj kaj urbaj municipoj publikigita en novembro 2020, en apliko de la nova difino de kamparo validigita la 14-an de novembro 2020 de la inter-ministeria komitato por kamparo
  17. "Urba/kampara tipologio" [arkivo], ĉe www.observatoire-des-territoires.gouv.fr (konsultita la 27-an de marto 2021).
  18. “Kampara municipo - difino” [arkivo], en la retejo de INSEE (konsultita la 27-an de marto 2021).
  19. "Kompreni la densecan tabelon" [arkivo], ĉe www.observatoire-des-territoires.gouv.fr (konsultita la 27-an de marto 2021)
  20. Ekde oktobro 2020, la koncepto de "urba areo de logo" anstataŭigis la malnovan koncepton de "urba areo", por ebligi konsekvencajn komparojn kun aliaj landoj de la Eŭropa Unio.
  21. "Datumo-bazo de urbaj altiraj areoj 2020." [arkivo], sur insee.fr, la 21-an de oktobro 2020 (alirita la 27-an de marto 2021).
  22. Marie-Pierre de Bellefon, Pascal Eusebio, Jocelyn Forest, Olivier Pégaz-Blanc kaj Raymond Warnod (Insee), "En Francio, naŭ el dek homoj loĝas en la areo de altiro de urbo" [arkivo], sur insee .fr, la 21-an de oktobro 2020 (alirita la 27-an de marto 2021).
  23. Jacques (Ĵakvo)Baurein, Variétés Bordeloises (Bordozaj variaĵoj), t. 3, Bordeaux (Bordozo), 1876, 2-a eld. (1-a eld. 1786) (rete legebla), artikolo 5.XX, paĝoj 139-146
  24. Historio de la komunumoj [arkivo], p. 25, ĉe GAEL (Gironde Archives En Ligne, Girondaj Arkivoj rete) de la Departementa Arkivo de Gironde (Girondo), konsultita la 26-an de marto 2013.
  25. De la vilaĝoj de Cassini ĝis la hodiaŭaj urboj [arkivo] en la retejo de la Lernejo de Altnivelaj Studoj en Sociaj Sciencoj.
  26. Serge Lerat, Lignitaj kuŝejoj kaj termikaj centraloj en Landoj, Geografia revizio de Pireneoj kaj Sudokcidento. Sudokcidenta Eŭropo, 1961 (legu rete [arkivo])
  27. Preĝejo Saint-Pierre (Sankta-Petro) [arkivo] sur la retejo «Visites en Aquitaine - Région Aquitaine (Vizitoj en Akvitanio - Regiono Akvitanio») (CC-BY-SA), konsultita la 8-an de aŭgusto 2015.
  28. Kapelo Sainte-Catherine (Sankta-Katarino) [arkivo] en la retejo «Visites en Aquitaine - Région Aquitaine (Vizitoj en Akvitanio - Regiono Akvitanio)» (CC-BY-SA), konsultita la 8-an de aŭgusto 2015.
  29. Burĝa domo de Hostens [arkivo] ĉe la retejo «Visites en Aquitaine - Région Aquitaine (Vizitoj en Akvitanio - Regiono Akvitanio)» (CC-BY-SA), konsultita la 8-an de aŭgusto 2015.

Vidu ankaŭ redakti