Hotelo Kings Head (Monmouth)

La Hotelo Kings Head (angle King's Head Hotel, kimre Gwesty’r (King’s Head Hotel) estas hotelo staranta vid-al-vide al Shire Hall sur Glyndŵr Steet, Agincourt Square, Monmouth, Kimrio. Ĝi datiĝas el la meza 17-a jarcento, kaj kiel unu el la ĉefaj gastejoj en Monmouth estis reputacie vizitita de Karlo la 1-a (Anglio) en 1645. Ĝi havas fajne nigre-blanke farbitan ŝtonan fasadon kaj fariĝis grava poŝta gastejo en la malfrua 17-a jarcento, kun korto tra arkopasejo kie ĉevaloj de vizitantoj povis enstaliĝi kaj kie regula servo de diliĝencoj haltis. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj, diliĝencoj por Londono eliris el la gastejo. La tipo de konstruaĵoj laŭlonge de Agincourt Street nun inkluzivas la antaŭan Bankon de Monmouth kaj la County Club, dum la gastejo mem estas nun parto de la trinkeja ĉeno de J D Wetherspoon. Ĝi estas unu el la 24 vidindaĵoj de la Monmouth Heritage Trail, kaj estas listigita konstruaĵo de Grado II.[1]

Hotelo Kings Head
Kings Head Hotel

Prezento
Tipo Hotelo
Dato de konstruo 17-a jarcento
Protekto Grado II
Geografio
Lando Britio
Regiono Kimrio
Loko Monmouth
Geografia situo 51° 48′ 42″ N, 2° 42′ 56″ U (mapo)51.8117-2.71567Koordinatoj: 51° 48′ 42″ N, 2° 42′ 56″ U (mapo)
Hotelo Kings Head (Britio)
Hotelo Kings Head (Britio)
DEC
Hotelo Kings Head
Hotelo Kings Head
Hotelo Kings Head
Situo de Hotelo Kings Head

Map

vdr


Referencoj redakti

  1. The King's Head Hotel, Monmouth, British Listed Buildings.co.ukm

Eksteraj ligiloj redakti