HOU Yifan (ĉine 侯逸凡 naskiĝis la  27-an de februaro 1994(nun 1994-02-27) en Xinghua, Ĝjangsuo) estas ŝaka grandmajstro kaj iama mirinfano el Ĉinio.[1] Ŝi estis kvar foje monda ŝaka ĉampiono, la plej juna ŝakistino, kiu iam gajnis la titolon same kiel la plej juna ina ludanto iam por kvalifiki por la senseksa sendistinga titolo de grandmajstro.

Hou Yifan
Hou Yifan ĉe la 2016 Ŝakolimpiko en Bakuo
Hou Yifan ĉe la 2016 Ŝakolimpiko en Bakuo
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1994 (1994-02-27) (30-jaraĝa)
en Xinghua
Lingvoj ĉina
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Alma mater Pekina Universitato • Liceo Filiiĝinta al Ĉina Popola Universitato
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

Kiam ŝi estis 12 jaraĝa Hou fariĝis la plej juna ludanto, kiu iam partoprenis en FIDE Monda Virina Ŝaka Ĉampionumo (Jekaterinburgo 2006) kaj la Ŝakolimpiko (Torino 2006). En junio 2007 ŝi fariĝis la plej juna Ĉampiono de Ĉinio. Ŝi atingis la titolojn de Virina FIDE Majstro en januaro 2004, Virina Grandmajstro en januaro 2007 kaj Grandmajstro en aŭgusto 2008. En 2010 ŝi gajnis la Mondan Virinan Ĉampionumon en Hatay, Turkio en la aĝo de 16. Ŝi gajnis la venontajn 3 ĉampionumojn: en 2011, 2013 kaj 2016, ŝi venkis en ĉiuj ĉampionumoj sen perdo de ludo per totalo de (+10-0=14) kontraŭ tri malsamaj kontraŭuloj, sed estis aŭ frue eliminita aŭ decidis ne partopreni en la postaj ĉampionumoj en kiuj la titolo estis decidita per simpla elimina turniro (en 2012, 2015 kaj 2017).

Hou estas la tria virino, kiu iam ajn estis inter la supraj 100 ludistoj de la FIDE rangolisto, post Maia Chiburdanidze kaj Judit Polgár ĉe la aŭgusta 2014 FIDE liston. Ŝi estas vaste rigardita kiel la plej bona aktiva virina ŝakludanto. Ŝi estas la aktuala plej bone rangigita ludantino, 72 poentoj antaŭ #2 Humpy Koneru.

Kariero redakti

Hou komencis ludi ŝakon regule kiam ŝi estis kvinjara sed jam estis fascinita per la ludo kiam ŝi estis tri jara. La patro de Hou, Hou Xuejian profesie magistrato, ofte prenis sian junan filinon al librovendejo post manĝo. Li rimarkis ke la knabineto ŝatis rigardi vitrajn ŝakpecojn malantaŭ la fenestro. Li poste aĉetis al lia filino ŝian unuan ŝakludon. La 3 jaraĝa infano povis venki sian patron kaj avinon post kelkaj semajnoj. En 1999 ŝia patro dungis ŝakmentoron IM Tong Yuanming, por sia 5 jaraĝa filino. Tong poste diris ke Hou havis nekutiman talenton, montrante "fortan fidon, eminentan memoron, kalkuligan kapablon kaj rapidan reagon".

En 2003 Hou ludis kontraŭ la ĉefa trejnisto de la ŝakteamoj de la ĉinaj naciaj viroj kaj virinoj, Ye Jiangchuan. La ŝakmajstro estis surprizita ke la 9 jaraĝa infanino povis identigi preskaŭ ĉiujn liajn malfortajn movojn. "Tiam mi sciis ke ŝi estis escepta geniulo" Ii diris. Tiun jaron Hou fariĝis la plej juna membro de la nacia teamo kaj gajnis la unuan lokon ĉe la Monda Junulara Ĉampionumo por knabinoj en kategorio Sub-10. En junio 2007 ŝi iĝis la ĉina plej juna iam ajn nacia ĉampiono.

Ŝi estis akceptita en la Nacia Ŝakan Centron, akademio por junaj talentaj ludantoj el la lando, en Pekino kiam ŝi estis dek kun gvidaj ĉinaj grandmajstroj Ye Jiangchuan kaj Yu Shaoteng kiel ŝiaj trejnistoj. Por subteni ŝian ŝakkarieron ŝia familio transloĝiĝis al Pekino en 2003. La patrino de Hou iama flegistino akompanis sian filinon al serio de internaciaj turniroj. Hou estas hejme edukita, ŝia preferata ŝakludanto estas Bobby Fischer. Ŝia patrino Wang Qian akompanis ŝin al multaj internaciaj turniroj kiam ŝi estis juna.

Hou provis balanci ŝakon kun vivo ekstere de ĝi. Ŝi enskribiĝis en la Pekina Universitato dum 2012, por studi Internaciajn rilatojn, kontraŭ la deziroj de sia trejnisto. Ŝi prenis plenan kurson kaj partoprenis multajn ekster planajn agadojn, post diplomiĝo ŝi estis akceptita de la Universitato de Oksfordo por magistriĝi pri Publika Politiko.

Rezultoj redakti

2003 redakti

La unua grava turniro de Hou Yifan okazis en aŭgusto 2003 ĉe la Ĉina Teama Ŝaka Ĉampionumo en Tjanĝino. Ŝi atingis 3/7 kaj efektivecon de 2246.

Ŝi venkis en sia unua internacia turniro per 9½/11 (+8=3-0) en la knabina sekcio Sub-10 de la Monda Junulara Ĉampionumo en Halkidiki, Grekio en oktobro-novembro 2003. En novembro ŝi faris sian debuton en la Nacia Virina Ŝaka Ĉampionumo, okazigita en Shanwei, Gŭangdongo. Ŝi finis en 14a loko per 3½/9 kaj efikeco de 2202.

2004 redakti

La 1an de januaro 2004 ŝi ricevis sian unuan Internacian FIDE rangon de 2168, kiu aŭtomate kvalifikis ŝin por la titolo de Virina FIDE Majstro. En aprilo ŝi konkuris ĉe la Ĉina Teama Ĉampionumo (virina) en Ĝinano, Ŝandongo. Ŝi atingis 1½/7 kie ŝi alfrontis mezan opoziciorangon de 2316.

En novembro, ŝi finis unua (kun Yu Yangyi, Jules Moussard kaj Raymond Song) en la sub-10 sekcio de la Monda Junulara Ĉampionumo okazigita en Heraklio, Kreto, Grekio per 9/11 (+8=2-1).

Ĉe la 11a Azia Virina Ĉampionumo en Bejruto, Libano dum decembro 2004, ŝi atingis la 11an pozicion per poentaro de 4½/9 (+4=1-4). En La okazaĵo ŝi perdis kontraŭ Wang Yu per 6½/9.

2005 redakti

En februaro ŝi konkuris ĉe la 4a Aeroflot Malferma Turniro (grupo C) en Moskvo, kie ŝi atingis 2/5.

En aprilo ŝi finis kvina per poentaro de 7/11 (+6=2-3) ĉe la 3a Arrows pokalo 2005 virina ŝakturniro en Ĝinano, Ĉinio. En tiu turniro, ŝi venkis la internacian majstron Almira Skripchenko kaj atingis efikecon de 2393.

Dum junio-julio ĉe la 2a Ĉinio-Francio Junulara Matĉo ĉe Ŝenĵeno, Gŭangdongo, Hou Yifan atingis 3/8 (+2=2-4). La ĉina teamo (Zhou Jianchao, Zhao Jun, Zhao Xue kaj Hou) venkis en la matĉo 19-13.

En julio ĉe la Festival Open International des Jeunes en Saint-Lô, Francio, ŝi atingis la duan pozicion el 75 ludantoj per 6/8 malantaŭ Wen Yang. En julio ĉe la Monda Junulara Ŝaka Ĉampionumo en Belfort, Francio Hou Yifan estis 5a en la sekcio Sub-12 per 8/11 (+5=6).

En oktobro ŝi sukcesis kvalifiki por la Monda Virina Ŝaka Ĉampionumo, kiu okazis en marto 2006. Malgraŭ ŝia Elo nur 2220 kaj rangigita #28 en sia propra lando, ŝi kvalifikiĝis venkante en la Ĉiana Virina Zona Turniro (3.5) per 6/9 poentoj kaj efikeco de 2526, antaŭ pluraj superaj konataj ĉinaj ludantoj.

La 6a Monda Teama Ŝaka Ĉampionumo okazis en Be'er Ŝeba, Israelo de la 31-an de oktobro ĝis la 11-an de novembro. Ĉinio partoprenis per du teamoj la vira kaj virina, kio estis la dua fojo en la historio kie la teamo de virinoj konkuris en kio tradicie estis miksita teamaranĝo. Tio estis la unua grava teama turniro de Hou Yifan kaj ŝi estis la plej juna partoprenanto tie kun 11 jaroj. Ŝi ludis kiel dua rezervo kaj finis kun 0/3. La ĉina virina teamo egalis unu matĉon kaj perdis ĉiujn aliajn (+0=1-7) por fini en la lasta pozicio. La turniro estis gajnita de Rusio, Ĉinio (viroj) kaj Armenio trie.

En decembro Hou estis dua ĉe la Ĉinia Virinoj Selekta Turniro en Pekino por la 37-a Ŝakolimpiko, kiu okazis en majo-junio 2006 en Torino, Italio. Ŝi atingis 16½/28 kaj akiris 121 elo-poentojn. Ŝi aliĝis al la Olimpika teamo kun Wang Yu kaj Shen Yang la aliaj pintaj rezultuloj.

2006 redakti

Hou atingis la trian raŭndon (la lastaj 16) de la Monda Virina Ŝaka Ĉampionumo en marto 2006. Malgraŭ tio ke ŝia Elo estis 2269 kaj rangigita 56 el 64 ludantoj, ŝi venkis la IM Nadezhdan Kosintsevan (taksitan 2480) el Rusio 1½-½ en la unua raŭndo, tiam la eŭropa ĉampiono VGM Natalian Zhukovan (2432) el Ukrainio 2-0 en la dua raŭndo. Ŝi estis batita 0-2 de IM Nino Khurtsidze (2430) el Kartvelio en la tria raŭndo por fini kun efikeco de 2504.

En majo-junio 2006 Ĉinio estis tria gajnante bronzan medalon ĉe la 37-a Ŝakolimpiko en Torino, Italio. Hou Yifan atingis 11/13 (+10=2-1), ĉio sur la kvara tabulo dum ŝia olimpika debuto. Pro ŝia procenta rezulto de 84.6% ŝi gajnis arĝentan medalon por kvara tabulo (rezervo) kaj ŝia efikeco de 2596 estis la tria plej alta de la turniro.

La Ĉinaj Ĉampionumoj por viroj kaj virinoj okazis en Wuxi, Ĝjangsuo inter la 25-an de junio kaj la 6-an de julio 2006. Ni Hua gajnis la titolon de la viroj kaj Li Ruofan la virinoj. Hou Yifan estis kvara en la de virinoj (kategorio 5 per mezuma Elo de 2369) kaj atingis poentaron de 7/11 (+5=4-2) kaj efikeco de 2477.

En aŭgusto ŝi ludis en la Ĉina-Rusio Matĉo en Ergun, Mongolio. La turniro estis unu por viroj kaj unu por virinoj (kategorio 8 (mezuma Elo de 2444)). Rusio venkis la en vira turniro per 26½-23½ sed Ĉinio gajnis la virinan turniron per 28-22, venkante en la matĉo 51½-48½. Hou Yifan estis la plej bona ludantino per 6½/10 (+5=3-2).

Ĉinio kaj Francio ludis por la Trophée MULTICOMS en Parizo dum septembro 2006, kun ses viroj kaj tri virinoj en la teamoj. Francio gaknis la viran turniron 20-16. La virina sekcio superis la francan teamon per 12½-5½. La totala rezulto estis Ĉinio 28½-Francio 25½. Hou Yifan estis denove la ina ludanto kun plej multaj venkoj 5/6 kaj efikecon de 2498.

En oktobro en Erevano, Armenio ĉe la Monda Juniora Ŝaka Ĉampionumo (virina sekcio) malgraŭ esti nur 12 jarojn aĝa, Hou estis la plej bone rangigita ludantino kun 2481 kaj atingis la duan lokon per poentaro de 9/12 (+6=4-2) kundividita unua loko laŭ la punktoj kun ŝia samlandanino Shen Yang. Ŝia efikeco estis de 2469.

2007 redakti

En januaro 2007 Hou atingis estimindan kvinan lokon en Grupo C (Kategorio 10, 2486) de la Corus Ŝakturniro per poentaro de 7/13 (+4=6-3) kaj efikeco de 2513. Tiu rezulto kune kun la VGM normoj, kiujn ŝi gajnis ĉe la Zona Turniro, la 37-a Ŝakolimpiko kaj la Ĉina Ĉampionumo 2006 ebligis al ŝi atingi la VGM titolon, formale transdonita de la FIDE komence de januaro 2007.

Ĉe la Aeroflot Malferma Turniro en februaro 2007 kelkajn semajnojn antaŭ la 13a naskiĝtago de Hou, ŝi ludis en la A1-grupo por la unua fojo. Hou komencis bone kun du venkoj el du, venkis unue la rusan IM Nikita Vitiugov (2604) tiam la Eŭropa Ĉampionino, GM Emil Sutovsky el Israelo (2629). Tamen en la tria raŭndo ŝi estis venkita de la rusa ĉampiono Dmitry Jakovenko kaj atingis nur unu egalvenkon en ŝia venontaj kvin ludoj. Ŝi gajnis la finan raŭndon kontraŭ la greka grandmajstro Vasilios Kotronias por fini kun poentaro de 3½/9.

En marto ĉe la 1a Ruy Lopez International Festival (Kat. 15 (2607)) en Zafra, Hou ludis malbone kaj finis laste per 2/7 (+1=2-4). Ŝia efikeco estis de 2462.

Dum majo 2007 ĉe la 8a Ruso Teama Ŝaka Ĉampionumo (virina sekcio) en Dagomys, Hou ludis por Southern Ural Chelyabinsk sur la unua tabulo kaj atingis 6½/10 (+5=3-2). Ĉe la 1a Monda Virina Teama Ŝaka Ĉampionumo en Jekaterinburgo, Hou estis parto de la venka Ĉinia nacia teamo, kiu ankaŭ inkludis Zhao Xue, Ruan Lufei, Shen Yang kaj Huang Qian. Hou Yifan ludis sur la tabulo du en ĉiuj rondo atingis 7½/9 (+7=1-1) kaj gajnis la oran medalon. Ŝia efikeco estis 2559.

En junio 2007 ŝi gajnis sian unuan Ĉinan Ŝakan Ĉampionumon en Ĉongĉingo. Hou estis 13 jaraĝa tiutempe, superante la VGM Qin Kanying (kiu estis 14 aĝa kiam ŝi gajnis la titolon en 1988) rekordo kiel la plej juna ĉina ĉampiono. Hou atingis 9/11 (+7=4-0). Dua kaj tria loko iris al Zhao Xue kaj Shen Yang, respektive.

En aŭgusto ŝi konkuris en turniro, kiu tiam estis sia plej forta fermita turniro la 5a Győrgy Marx Memorturniro (Kat. 14, 2582) en Paks, Hungario. Estante la plej malsupra rangigita ludanto kaj la nura ne-grandmajstro, ŝi ludis kontraŭ Pentala Harikrishna, Peter Acs, Csaba Balogh, Ferenc Berkes kaj Viktor Korĉnoj), ŝi finis en la lasta loko per 3/10 (+1=4-5).

Ĉe la Unuiĝinta Reĝlando-Ĉinio Matĉo en Liverpool dum septembron 2007, Ĉinio venkis per komforta poentaro de 28-20 Hou ludis por la vira teamo kaj atingis 2½/6 (+1=3-2) kun efikeco de 2540. La meza rangigo de ŝiaj kontraŭuloj estis 2598.

Komence de septembro ŝi venkis ĉe la 2007 Ĉina Zona (3.5) Turniro en Tjanĝino per poentaro de 8/9 (+7=2-0). En oktobro 2007 ŝi konkuris ĉe la 12a Eŭropa Kluba Pokalo en Kemer, Turkio por la teamo Southern Ural Cheliabinsk. Hou ludis sur la dua tabulo por la teamo, kiu finis kvara en la virina turniro. Hou estis kvina inter la virinoj per poentaro de 5/7 (+3=4-0) kaj efikeco de 2556.

Dum oktobro-novembro ŝi konkuris kun la Teamo Ĉinio ĉe la 2a Azia Endomaj Ludoj en Makao. La nacia teamo gajnis oran medalon per (18½ poentoj el 24). En la ĉina teamo estis Zhao Xue, Xu Yuhua, Hou Yifan, Wang Hao, Ni Hua kaj Bu Xiangzhi. Hou Yifan gajnis individuan oran medalon per poentaro de 5½/6 (+5=1-0; 91.7%) kaj efikeco de 2649.

2008 redakti

 
Hou Yifan ĉe la 2008 Monda Juniora Ŝaka Ĉampionumo

En la januara Corus 2008 ŝakturniro en Wijk aan Zee, Hou konkuris en Grupo B kie ŝi finis en la 7a pozicio per 6/13 (+3-4=6) kun efikeco de 2598. Ŝi venkis tri grandmajstrojn, inkluzive de 23 mova ludo kontraŭ la iama mondĉampiona defianto Nigel Short.

En februaro 2008 Hou akiris sian unuan grandmajstran normon (GM normo) ĉe la Aeroflot Malferma Turniro en Moskvo per la 31a loko kaj poentaro de 4½/9 (+2=5-2). Tio estis sekvita en marto de venko ĉe la 1a Atatürk International Women Masters Chess Tournament (kat. 9 (2461)) en Istanbulo, Turkio kie ŝi finis punkton antaŭ la resto de la ludantoj per 7/9 (+5=4-0) kaj efikeco de 2674. Ŝia venko en tiu turniro donis al ŝi GM normon. Poste tamen tiu GM normo ne estis uzita en ŝia oficiala grandmajstra titolpeto.

En aprilo 2008 ŝi konkuris en Merido ĉe la 2a Ruy Lopez Chess Festival. En la kategorio 15 (2616) en kiu ŝi finis 7a el 8 ludantoj kun 2/7 (+1=2-4) kaj efikeco de 2467.

En majo-junio 2008 ŝi fariĝis la Ĉina Virina Ĉampiono por la dua sinsekva fojo per 9/11 poentoj (+7=4-0) en Pekino kaj efikeco de 2599. Ĉe la 2008 First Saturday GM Turniro en Budapeŝto, Hou atingis la duan lokon per 9/12, kaj restis je ½ poento malpli por GM normo. Ŝia efikeco estis de 2574.

En aŭgusto 2008 ŝi konkuris en la Monda Juniora Ŝaka Ĉampionumo okazita ĉe Gazientep, Turkio kie ŝi konkuris en la ĝenerala ("la sekcio de knaboj") dum la unua fojo en sia kariero. Ŝi estis la sola knabino en tiu sekcio. Hou finis je la 3a pozicio per 9/13 (+6=6-1), kaj efikeco de 2661, ŝi gajnis sian duan GM normon.

En septembro 2008 FIDE nomis ŝin GM, indikante ke ŝia normo estis konfirmita. Tio signifis ke Hou Yifan kvalifikiĝis por la grandmajstra titolo en aŭgusto en la aĝo de 14 jaroj, 6 monatoj kaj 2 tagoj, por fariĝi unu el la plej junaj grandmajstroj en historio, same kiel la plej juna virina GM.

En aŭgusto-septembro 2008 ŝi konkuris en ŝi dua Monda Virina Ŝaka Ĉampionumo ĉe Nalĉik, Rusio. Ŝi kvalifikiĝis estante unu el la ses plej altaj rangigitaj ludantoj. En tiu turniro ŝi estis tria el 64 ludantoj. Ŝi venkis VGM Mona Khaled (Egiptio) 2-0 en la unua raŭndo kaj VGM Bathuyang Mongontuul (Mongolio), 2-0 en la dua raŭndo. En la tria ŝi devis iri al rapidaj decidludoj por gajni al la IM Elenan Sedinan (Italio) 3-1 (1-1, 2-0). En la kvaronfinaloj ŝi venkis la armenan IM Lilit Mkrtchian 1½-½, sekvita de Barata GM Humpy Koneru en la duonfinaloj (4-2, 1-1, 1-1, 2-0). Ŝi perdis la finalon kontraŭ Alexandra Kosteniuk el Rusio, 2½-1½. Tamen ŝi iĝis la plej juna iam finalisto por la virina mondĉampionumo, gajnante aŭtomate Internacian Majtran (IM) titolon kaj grandmajstran normon, ŝia kvara GM normon. Ŝia efikeco por la tuta ĉampionumo estis de 2536.

Ĉe la 38-a Ŝakolimpiko en Dresdeno, Germanio de 12-25an de novembro, ŝi ludis por la unua tabulo de la ĉina virina teamo. Kvankam ŝia teamo ne gajnis premion, ŝi atimgis la trian lokon en la individua ŝaktabulo unu. Ŝi ludis en ĉiu rondo kun finrezulto de 7½/11 (+5=5-1).

Ĉe la 79a FIDE Kongreso, okazigita dum 16-26-an de novembro 2008 en Dresdeno, Germanio, ŝia GM titolo estis aprobita tiel ŝi fariĝis la 27a ĉina grandmajstro. Ŝiaj tri aprobitaj GM normoj estis:

  • Aeroflot Malferma Turniro A1 en Moskvo, februaro 2008; poentaro 4½/9 (postulo 4½ punktoj)
  • Monda Juniora Ŝaka Ĉampionumo en Gaziantep, aŭgusto 2008; poentaro 9/13 (postulo 8 punktoj)
  • Monda Virina Ŝaka Ĉampionumo en Nalĉik, septembro 2008; atingis la finan raŭndon (ekvivalentan al 9-luda GM normo).

Rangigo redakti

Taksita 2686 en la marto 2015 ĉe la FIDE rangolisto, Hou estis la monda #59 ludanto kaj monda #1 inter la virinoj. La 1an de julio 2006 ŝi estis la plej juna iam ludanto por membrigi la Supran 50 virinojn (Numero 8) kaj al Supraj 20 knabinoj (Numero 2).

Inter aprilo 2006 kaj julio 2006 ŝi gajnis imponajn 190 Elo poentojn de 2298 ĝis 2488, kiuj igis ŝin la oka plej alte indicita virina ludanto kaj la due plej altan indicitan knabinon el la mondo.

Rimarkindaj ludoj redakti

Gabriel Sargissian-Hou Yifan
  a b c d e f g h  
8                 8
7                 7
6                 6
5                 5
4                 4
3                 3
2                 2
1                 1
a b c d e f g h
Fina pozicio post 49...Te8

La 25an de januaro 2008 Hou per nigraj ŝakpecoj venkas la GM Gabriel Sargissian (2676) el Armenio, longtempa sekvanto de Levon Aronian, en la Corus (grupo B) turniro, Wijk aan Zee, Nederlando:

1. d4 e6 2. c4 Ĉf6 3. Ĉf3 b6 4. g3 Ka6 5. Dc2 Kb4+ 6. Kd2 Ke7 7. e4 d5 8. cxd5 Kxf1 9. Rxf1 exd5 10. e5 Ĉe4 11. Ĉc3 Ĉxd2+ 12. Ĉxd2 Dd7 13. Rg2 Ĉc6 14. Da4 0-0 15. Tac1 f6? (16.Ĉd1 Ĉxe5 17.Dxd7 Ĉxd7 18.Txc7 RR4 19.Ĉf3 +/−, pli bone estas 15...Tfd8.) 16. f4 fxe5 17. dxe5 Kb4 18. Thf1 Tac8 19. Ĉe2 Ĉxe5 20. Dxb4 Ĉd3 21. Db3 Ĉxc1 22. Ĉxc1 Tce8 23. Ĉf3 Df5 24. Tf2 c5 25. Dd3 De4 26. Td2 d4 27. Dxe4 Txe4 28. Ĉd3 Te6 29. h4 Tc8 30. a4 a6 31. Ĉfe5 b5 32. a5 g6 33. Tc2 c4 34. Ĉb4 Tf8 35. b3 d3 36. Td2 Tc8 37. Td1 Td6 38. Rf3 d2 39. bxc4 bxc4 40. Ĉc2 c3 41. Re2 Td5 42. Ĉg4 Txa5 43. Ĉge3 Td8 44. Tb1 Ta2 45. Rd1 Tb2 46. Ta1 Tdb8 47. Txa6 Tb1+ 48. Re2 Tc1 49. Tc6 Te8 0–1 50.Td3, tiam ...Txc2. Se 50.Txc3, tiam ...d1=D+.

Referencoj redakti

  1. Hou Yifan bio (angle). NICBase Online Info. Arkivita el la originalo je 2012-09-06. Alirita 2020-10-13.

Eksteraj ligiloj redakti