Hrčava (legu Hrĉava) estas malgranda, la plej orienta vilaĝo (kun tiu ĉi "unueco ĝi "konkursas" kun najbara vilaĝo Bukovec) de Ĉeĥio. Hrčava estas laŭvorte enkojnigita inter Pollando kaj Slovakio, ĉar el centro de la vilaĝo tio estas al pola ŝtatlimo 540 m per aera linio kaj al slovaka sole 450 m! La vilaĝo havas multajn interesaĵojn, kiujn ĝi povas "proponi" al vizitantoj.

Hrčava
germane Hertschawa, pole Herczawa
municipo
Vido al Hrčava el pola vilaĝo Jaworzynka
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Hrčava
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Najbaras kun Čierne Slovakio, Jaworzynka Pollando
Situo Hrčava
 - alteco 594 m s. m.
 - koordinatoj 49° 31′ 30″ N 18° 50′ 04″ O / 49.52500 °N, 18.83444 °O / 49.52500; 18.83444 (mapo)
Katastro 2,87 km² (287 ha) Hrčava
Loĝantaro 251 (2023)
Denseco 87,46 loĝ./km²
Unua skribmencio 1920
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 98
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 598232
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Hrčava
Retpaĝo: www.obechrcava.cz
Portalo pri Ĉeĥio
De maldekstre dekstren: Hrčava (Ĉeĥio), Čierne (Slovakio, en valo) kaj Jaworzynka (Pollando)

Hrčava estis unu el la plej junaj vilaĝoj de la eksa Ĉeĥoslovakio estiĝinta lunde la 28-an de oktobro de 1918. Statuton de la memstara vilaĝo ĝi ricevis nur la 6-an de oktobro de 1927, eĉ kiam ĝi estis aligita al Ĉeĥoslovakio intertempe jam en junio de 1921. Ĝis tiu tempo ĝi estis vilaĝo de hodiaŭ pola vilaĝo Jaworzynka.

Hrčava kun sia areo 288 ha, 36 a kaj 15 m² kaj kun sia nombro da loĝantoj 251 (2023) apartenas certe al la plej junaj kaj al la plej malgrandaj vilaĝoj de Ĉeĥio.

La longeco de limoj de Hrčava kun ĉirkaŭaj vilaĝoj estas sume 8,9 km. Najbaroj de Hrčava estas vilaĝo Bukovec (je 3,6 km), je 2,45 km poste troviĝas vilaĝo Čierne situanta en Slovakio kaj je 2,85 km pola vilaĝo Jaworzynka.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bukovec, Gmina Istebna kaj Čierne.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18690
18800
18900
19000
1910171
1921186
JaroLoĝantoj
1930254
1950268
1961310
1970319
1980315
1991273
JaroLoĝantoj
2001278
2014271
2016266
2017261
2018262
2019260
JaroLoĝantoj
2020252
2021216
2022243
2023251

Kuriozaĵoj redakti

Hrčava estas kun sia areo sole 288 ha la plej malgranda el ĉiuj memstaraj vilaĝoj de Ĉeĥa respubliko sur limo kun Slovakio. Kaj ĝi estas ankaŭ la plej malgranda el ĉiuj memstaraj vilaĝoj sur ĉeĥa-slovaka limregiono, do ankaŭ el ĉiuj slovakaj vilaĝoj najbarantaj kun Ĉeĥio.

Hrčava estas per sia areo ankaŭ la dua plej malgranda memstara vilaĝo (post Petrovice) el ĉiuj memstaraj vilaĝoj de Ĉeĥio, kiuj najbaras kun Pollando.

Ĝi estas verŝajne ankaŭ la dua plej malgranda vilaĝo el ĉiuj memstaraj vilaĝoj sur ĉeĥa-pola limregiono, do eĉ ĉiuj ĉeĥaj kaj polaj vilaĝoj.

Hrčava estas ununura vilaĝo de Ĉeĥio, kiu najbaras kun du ŝtatoj, sed samtempe sur la teritorio de Ĉeĥio ĝi najbaras sole kun ununura vilaĝo - Bukovec, kies katastro tute ĉirkaŭas ĝin.

Kuriozaĵo estas ankaŭ fakto, ke kvankam vilaĝo Hrčava estas en Ĉeĥio tute ĉirkaŭita de la katastro de vilaĝo Bukovec, en vilaĝon Bukovec kondukas el Hrčava nenia ŝoseo, sole kampa kaj arbara de tempo al tempo riparata vojo tra montarpasejo de montaro Moraviasileziaj Beskidoj. Hrĉavanoj havas tion al siaj plej proksimaj kaj unusolaj najbaroj en Ĉeĥio ĝis Bukovec proksimume 4 km per aera linio, sur la kampaj kaj la arbaraj vojoj je unu kilometro pli, sed per duspura veturilo sur la ŝoseo tra Mosty u Jablunkova, Jablunkov kaj Písek tio estas 27 km! En la praktiko ili devas sur montopiedo de monto Gírová ĉirkaŭveturi la tutan monton. Pli precize dum vido el Gírová, se vi volus observi tiun ĉi vojdirekton el Hrčava ĝis centro de Bukovec, vi devus turniĝi je 296°!

Vilaĝo Hrčava estis eble kiel unu el la lastaj (se ne la lasta) vilaĝo konektita al ŝosea reto de la respubliko. Tiel okazis nur fine de la jaro 1965! Ĝis tiu tempo kondukis en la vilaĝon nur kampaj kaj arbaraj vojoj!

Ĝis la konstruo de distrikta ŝoseo el Mosty u Jablunkova ĝis Hrčava en 1965, la ĉefa kunigkomunikilo kun la mondo estis por hrĉavanoj vilaĝo Čierne (Slovakio), precipe ties fervoja haltejo de la sama nomo, de kie ili povis tra Čadca (Slovakio) povis veni en regionon de Těšín. Al la haltejo malproksima proksimume 2 km kondukis el Hrčava tretita trotuareto. Estas notinde, ke kvankam al la plej proksima bontenata vojo en Čierne tio estis per aera linio proksimume 1750 m, per irado 2 km, en tiun ĉi slovakan vilaĝon kondukis neniam el Hrčava bontenata vojo.

Kurioza estas ankaŭ fakto, ke hrĉavaj loĝantoj proprumas kampojn (proksime ĉe la ŝtatlimo) kiel en Slovakio (en Čierne), tiel en Pollando (en Jaworzynka). Kaj ne nur tio - polaj civitanoj el Jaworzynka havas denove kampojn en Hrčava kaj slovakoj el Čierne ankaŭ.

Al kuriozaĵoj apartenas certe fakto, ke Hrčava najbaras nur kun tri vilaĝoj, el kiuj ĉiu situas sur teritorio de alia ŝtato - Bukovec en Ĉeĥio, Jaworzynka en Pollando kaj Čierne en Slovakio.

Dume ĝis la jaro 1965 Hrčava havis eĉ ne ŝosean kunigon kun la ĉirkaŭa mondo, hodiaŭ en Hrčava interreto ne estas fremda.

Unusola vere ebena loko en la vilaĝo estas futballudejo antaŭ gastigejo.

Trilanda punkto redakti

 
Trilanda punkto inter Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio

Vilaĝo Hrčava estas enkojnigita inter Pollando kaj Slovakio. La komuna nenies punkto kaj samtempe de ĉies tri ŝtatoj, kie renkontiĝas limoj de Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio estas do ankaŭ sur teritorio de Hrčava. Ĉar tiu ĉi trilanda punkto troviĝas en ravino de baseno de rojo, profunda proksimume 8 m kaj larĝa proksimume 34 m, ne eblis marki per unusola limŝtono, do tiu ĉi trilanda punkto (oficiale triŝtata punkto Beskidoj) estas destinita sole geometrie. Tio estas mezo de cirklo ĉirkaŭskribita al verticoj de egallatera triangulo, kiun kreas tri triedraj piramidaj monolitoj, kies bazon kreas egaledra triangulo je longeco de la edro 70 cm. La unuopaj monolitoj estas havigitaj per ŝtatsignoj de la unuopaj ŝtatoj kaj ties nomoj. La unuopaj monolitoj poste troviĝas sur teritorio de Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio.

En cilindroformajn aperturojn de sokloj de la unuopaj monolitoj estis poste en cilindroformaj metalaj ujoj metitaj memorigaj dokumentoj - diversaj dokumentoj, tiamaj ĵurnaloj kaj moneroj.

Por vizitontoj redakti

Se vi iros trarigardi sole la polan liman monoliton sur la pola teritorio aŭ se polo iros trarigardi la ĉeĥan liman monoliton kaj eĉ ne unu havos klopodon daŭrigi plu en la teritorion de la najbara ŝtato, vi povas fari tiel eĉ antaŭ la okuloj de limgardista polico de Ĉeĥio kaj Pollando, kiu toleros tiun ĉi transpaŝon de la limoj. Tio estas interkonsento de komandanto de limgardista polico en Písek kaj de lia similulo en Pollando.

Pluraj vizitantoj de Trilimejo sopiras viziti ĉiujn tri trilimajn ŝtatojn kaj prepari por si eksterordinaran sperton. Ili preteriros preter la ĉeĥa trilanda monolito tiel, ke ili lasos ĝin sur la maldekstra flanko, superos la ravinon de la rojo, ili ĉirkaŭiros la slovakan monoliton denove tiel, ke ili lasos ĝin sur la maldekstra flanko, denove ili superos la ravinon de la rojo kaj per la sama maniero (la polan monoliton ili lasos sur la maldekstra flanko) ili revenos al la ĉeĥa monolito. Ili pasos per irado ĉirkaŭ 200 metroj kaj ili povas kuraĝe proklami, ke en la hrĉava trilimejo dum kelke da minutoj ili vizitis Ĉeĥion, Pollandon kaj Slovakion. Jam trovis eĉ tiuj, kiuj ĉirkaŭkuris la trilimajn monolitojn je tempo.

Vidu ankaŭ redakti