Hrhov situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj redakti

Hrhov, hungare Tornagörgő estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Situo redakti

Hrhov situas en valo de rojo, laŭ la hungara landlimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Košice-Rožňava. La lasta troviĝas 21 km-ojn.

Historio redakti

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1345 en formo "Gergew". En 1846 incendio okazis. En 1910 loĝis en Tornagörgő 1057 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Tornagörgő apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Torna, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Hrhov 1219 da homoj, (1098 hungaroj, 111 slovakoj, 5 ĉeĥoj, 2 ciganoj).

Vidindaĵoj redakti