Hrkovce, hungare Gyerk estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Hrkovce situas en la plej griza distrikto

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo, laŭ dekstra bordo de Ipeľ, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Zvolen-Šahy. La lasta troviĝas 4 km-ojn for.

Historio redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1156 en formo "Gyrki". La kampoj longe apartenis al vicpastro de Esztergom. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1910 loĝis tie 567 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Ipolyság, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 339 da homoj (196 hungaroj, 140 slovakoj).

Vidindaĵo redakti