Hrušov (distrikto Veľký Krtíš)

(Alidirektita el Hrušov (Veľký Krtíš))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hrušov

Hrušov (hungare Magasmajtény) estas vilaĝo en Slovakio en distrikto Veľký Krtíš. La civito Hrušov situas en suda randa altigita parto de Montebenaĵo de Krupina.

Hrušov
hungare Magasmajtény
municipo
Vilaĝo Hrušov
Oficiala nomo: Hrušov
Ŝtato Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Banská Bystrica
Distrikto Distrikto Veľký Krtíš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Hont
Montaro Krupinská planina
Situo Hrušov
 - alteco 300 m s. m.
 - koordinatoj 48° 10′ 00″ N 19° 08′ 00″ O / 48.16667 °N, 19.13333 °O / 48.16667; 19.13333 (mapo)
Areo 23,31 km² (2 331 ha)
Loĝantaro 897 (31.12.2004)
Denseco 38,48 loĝ./km²
Unua skribmencio 1285
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 991 42
Telefona antaŭkodo 047
NUTS 516040
Aŭtokodoj VK
Folklora festivalo Parado de Hont
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Situo enkadre de Regiono Banská Bystrica
Vikimedia Komunejo: Hrušov, Veľký Krtíš District
Retpaĝo: www.hrusov.sk
Portalo pri Slovakio
Parado de Hont en Hrušov, 2003

Historio redakti

Civito Hrušov oni unue mencias en malnovaj skribaj mesaĝoj de la jaro 1272. Tie oni mencias nomo de Mikuláš el Hrušov. La vilaĝo tiam apartenis al gento de Huntovoj. Pli detala mesaĝo pri Huntovoj el la 25-a de februaro 1285 mencias, ke la vilaĝon akiris Demeter, pli juna filo de Honta. De la jaro 1342 la civito apartenis al diversaj gentoj. Iom post iom aperiĝis ĉi tie ankaŭ nunaj gentoj, kiel gentoj de Stacho, Baláž, Bobák, Lekýr kaj aliaj. Oni scias, ke najbara vilaĝo Vinica (tiam Nekyje) estis pli signifa, ĉar tie kunsidis la hontiana juĝa tribunalo. Pri vivmaniero en tiu temp parolas skelet-tombejoj en kiuj oni trovis kruĉetojn, butonojn kaj ankaŭ restoj de kufoj (restoj de malgrandaj vitraj bidoj). Tiu ĉi septulejo trovis P. Kamas en la jaro 1974 inter lokoj Lúčka kaj Bralo. Pro haltita esploro ne eblis datigi ilin. En 16-a17-a jarcento la vilaĝo aliĝis al Turkoj. Sed Hrušov tamen apartenis al grandbieno Bzovík. Dum ĉi tiuj kaj ankaŭ en postaj tempoj, kaj ankaŭ nun ekzistas duobla rezidenteco, tio estas vivo en montaraj loĝejgrupoj dum semajno, kaj dum dimanĉo en domo vilaĝa. Post konstruo de preĝejo en matrikulo estis konservita nomo de nia unua pastro, li nomiĝis Jozef Bonaventúra kaj estis ĉi tie de la jaro 1787. El matrikulo ni eksciis, ke dum tiu tempo en vilaĝo estis alta mortonombro de infanoj, kio atestas pri tiatempaj vivkondiĉoj. Incendioj en la jaro 1809 (forbrulis 45 domojn) kaj en la jaro 1838 apartenis al du la plej grandaj. En duono de 20-a jarcento evoluo de la vilaĝo estis malfacila. La plej proksima fervoja stacio estis en Krupina (33 km), kaj en la vilaĝo ne troviĝis poŝtofico, ne estis telefonoj. Pro sia propranatureco homoj tenis interspacon de aliuloj. Eĉ en la jaro 1934 multaj domoj havis pajlan tegmenton kaj malfermitan fajrujon.

Ekonomia vivo redakti

1 107 ha de la ĥotaro de Hruŝov konsistas el arbaroj kaj alia grundo. Troviĝas ĉi tie brunargiloj kaj brunaj arbaraj argiloj, plejparte kun divesaj almiksaĵoj. Sur ĉi tiu tero oni kultivas maizon, cerealojn, terpomojn, aŭ ofte ili ĉi grundon uzas kiel paštejoj. Privatuloj kapablas kulturi ĉi tie ankaŭ termofilajn kreskaĵojn, tomatojn, kapsikojn kaj aliajn. Bonege prosperas fruktokulturado (ĉerizoj, piroj, prunoj, pomoj) kaj vitberkulturado. Fundamentaj grundoj en nia teritorio estas terciaraj vulkanitoj, inter kiuj apartenas andezitaj cindropetroj kaj aglomeraĵoj. En la regiono mankas valoregaj kaj ercaj mineraloj. Pasintece ĉi tie oni ekspluatis sablon, nun ili pripensas eskpluatadon reaktivigi.

Vidindaĵoj redakti

  • sur montopinto 520 m-ojn alta romkatolika pilgrimloka kapelo

Personeco redakti

Vidu ankaŭ redakti