Hsinĉu
Hsinĉu (ĉine 新竹市) estas universitata urbego en norda Tajvano. Hsinĉu estas administrita kiel provinca urbo kaj havas la moknomon La Venta Urbo.
Hsinĉu | |||||
---|---|---|---|---|---|
provinca urbo de Tajvano • urbo • urbego | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 300 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 499 348 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 801 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 24° 48′ N, 120° 58′ O (mapo)24.804722222222120.97138888889Koordinatoj: 24° 48′ N, 120° 58′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 9 m [+] | ||||
Areo | 104 km² (10 400 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Hsinchu City [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 104,15 km²
- Supermara alteco: m
- Loĝantaro: 434 674 (2016)
- Poŝtkodo: 300
- Telefonkodo: +886 (0)2
- Horzono: UTC + 8
Geografio redakti
Hsinĉu troviĝas en norda parto de la insulo laŭ la marbordo (Tajvana Markolo).
Historio redakti
En 1626, post kiam Hispanio okupis nordan Formozon, hispanaj misiistoj alvenis tien (tiam nomata Tek-khàm (竹塹). Dum la deknaŭa jarcento ĝi estis renomita Hsinĉu. En 1945 la alvenanta Kuomintango establis la urban registaron.
Ekonomio kaj eduko redakti
La scienca parko de Hsinĉu estas hejmo de 360 teknologiaj kompanioj. En la urbego pluraj universitatoj funkcias, ekzemple Nacia Universitato Tsing Hua.
Klimato redakti
La klimato de Hsinĉu estas humida subtropika laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cfa), sed efikas ankaŭ la musono. En Hsinĉu estas ventoj for de la Orientĉina Maro. En la jaro la precipitaĵo estas po 1639 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 22,6 °C.
Trafiko redakti
Hsinĉu havas fervojan stacidomon, ŝajnas, la haveno servas nur al fiŝkaptistoj.
Vidindaĵoj redakti
Ĝemelurboj redakti
- Beaverton (Oregono), Usono (1988)
- Richland (Vaŝingtonio), Usono (1988)
- Cary (Norda Karolino), Usono (1993)
- Fairfield, Aŭstralio (1994)
- Kupertino, Usono (1998)
- Plano (Teksaso), Usono (2003)
- Okajama (urbo), Japanio (2003)
- Ĉjaji, Tajvano (2002)
- Puerto Princesa, Filipinoj (2006)
- Airai, Palaŭo (2011)
Fontoj redakti
- WikiTrans