Huércanos
Huércanos [ŬERkanos] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Nájera kaj precize en la nordokcidento de la regiono.
Huércanos | |||
---|---|---|---|
municipality of La Rioja (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26314 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 858 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 40 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 26′ N, 2° 42′ U (mapo)42.428611111111-2.6941666666667Koordinatoj: 42° 26′ N, 2° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 512 m [+] | ||
Areo | 21,48 km² (2 148 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Huércanos [+] | |||
Geografio
redaktiĜi estas loĝloko kun komunikvojo laŭ la regiona ŝoseo LR-321 al Nájera okcidente; krome ĝi estas inter Uruñuela norde kaj Alesón sude. Ĝi estas je 512 metroj super marnivelo.
Historio
redaktiLa plej fruaj dokumentaj mencioj datas de la jaro 944, kiam la episkopo Tudimiro aĉetis al Bellita terojn en Horcanos. La 14an de Julio 972 la reĝoj Sanĉo la 2-a kaj lia edzino Urraca donacis al la monaĥejo de San Millán de la Cogolla Huércanos kaj ties teritorion. Ekde tiam ĝis la 19-a jarcento aperis diversaj senjoro de Huércanos kiel Diego Jiménez, senjoro de Kameroj, Juana Alfonso de Montemayor, Diego López de Zúñiga, Jerónimo de Vizcaya (1484), Alonso Martínez de Nájera (1494), ktp.
Tamen la civila kaj kriminala jurisdikcio dependis de Nájera, ĉar ĝi aperis kiel integranto de ties teritorio en la foruo de Sanĉo la 3-a (11-a jarcento). Diego López de Zúñiga plendis antaŭ la reĝo Johano la 2-a kaj oni atingis la separon de la urbo per reĝa privilegio de 14a de Julio 1443; konfirmita de lia filo Henriko la 4-a la 24an de Majo 1459; de la Katolikaj Gereĝoj la 3an de Marto 1492; kaj, finfine de Filipo la 4-a la 20an de Marto 1658.
En 1516 okazis la Milito de la Komunumoj de Kastilio. En la ribelo de 1520 en Nájera partoprenis ribeluloj de Navarrete, Uruñuela, Huércanos, Camprovín kaj Matute, kiuj kontrolis la urbon je la moto “morton al flandroj”. Tuj poste, la imperiaj trupoj estis senditaj al Nájera kaj tiu estis kaptita el la ribeluloj kaj rabita.[1]
En la 1960-aj jaroj la elmigrado iris al enlandaj centroj, unue al Bilbao, Barcelono kaj Madrido, kaj en la 1970-aj jaroj al Logroño. El la 1960-aj jaroj oni malaltiĝis el 1 258 loĝantoj ĝis la nunaj 866. Proksimeco al la komarka ĉefurbo kaj al la aŭtoŝoseo A-12 (orient-okcidente) helpis reteni loĝantaron.
Aktualo
redaktiLa bazo de la ekonomio estas agrikulturo, kaj ĉefe vinproduktado, sekvita de tritiko kaj hordeo, krom la fruktoĝardenoj.
La loĝantaro estas tre maljuniĝinta. Vizitindaĵoj estas la preĝejo, ermitejo, pilorio, blazondomoj ktp.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Jaime Albelda. Cronista oficial de Nájera. “De Avila a la Rioja-Ignacio de Loyola”. 1991.