Hučava estas rivereto de centra Slovakio, kiu estas dekstra alfluo de rivero Slatina. Elfontas rekte en vulkana montmasivo Poľana. Ĝia longeco estas 32 km, trafluas Valo de Hrochoť (Hrochoťská dolina), kie kreas limrivero inter Distrikto Banská Bystrica kaj Distrikto Zvolen. Poste enfluas en Zvolenská kotlina (Valkaldrono de Zvolen) kaj en Zvoleno buŝas en Slatinan. Ĉe komunumo Očová, apartiĝas de ĉefa riverfluejo branĉo kiu fluas sub la nomo Slatinský potok (Rivereto de Slatina) suden kaj enbuŝas Slatinan ĉe vilaĝo Zvolenská Slatina. Tio fenomeno nomiĝas forkiĝo. Hučava alprenas nur mallongajn enfluojn, escepto estas nur dekstraflanka Zolna. Ĝi fluas nur sur teritorio de Distrikto Zvolen.