HU Guozhu, esperante plumnome Miĉino, (naskiĝis la 3-an de februaro 1938 en Uhano, mortis la 22-a de aprilo 2020 en Uhano[1]) estis ĉina verkisto kaj tradukisto tre fekunda, unu el la plej aktivaj kaj en la verkado kaj en la movado.

Hu Guozhu
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1938 (1938-02-03)
en Vuhano
Morto 22-an de aprilo 2020 (2020-04-22) (82-jaraĝa)
en Vuhano
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo esperantistoverkisto
vdr

Ekde 1955 laboris en tekstila fabriko kiel teknikisto, 1994 emeritiĝis kiel supera inĝeniero.

Komencis memlerni Esperanton 1956; debutis kiel kunlaboranto de EPĈ 1959; respondeca redaktoro de Penseo (1997~1999); membro de UEA (1984-), honora komitatano de ĈEL (1999/2004, 2005-), Prez. de Hubei-a Esperanto-Asocio (2001/2005, 2006-), membro de EVA (2004-).

Verkoj redakti

libroforme redakti

  • Esperanta Metriko (1973, en la ĉina)
  • (lernolibro) Esperanta Elementa Kurso (1992)
  • (primovada esearo) Hushuoji (HU Parolas Mal-delire, 2001)
  • (primovada esearo) Shuoxiangji (HU Laŭdas Verdakore,2003, 2-a eldono 2004)
  • (rimportretoj) Ĉina galerio - 108 Rondeloj de Guozhu, 2008)

speciala-numere redakti

  • FONTO n-ro 266 (2003/2), la Speciala Numero de Hu Guozhu
  • FONTO N-ro 294 (2005/6), p.3~14: Kial mi amas Esperanton

Tradukoj redakti

  • Matenaj Floroj Kolektitaj en Vespero (eseoj de Lusin,1981,eld. EPĈ)
  • (kuntraduke) Poemoj de Li Bai (1997 eldoniĝis en Japanio)
  • (kuntraduke) Poemoj de Du Fu (2004 eLibro)
  • Triptiko de Amrakontoj de Tang-dinastio (1998)
  • La Senfina Bedaŭro kaj La Bivistino de Bai Juyi (2000)
  • la majstroverko de Pu Songling: Strangaĵoj de Liaozhai,Kompleta Esp-igo, surretiĝis ekde 2000

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

eLibroj kaj aliaj artikoloj aperis je la paĝo