Hu Jintao

eksprezidento de Ĉinio

Hu Jintao (ĉine 胡锦涛, naskiĝinta la 21-an de decembro 1942, do nun 81-jara) esperante ĤU' Ĝjintaŭo, estas ĉina politikisto. Li estas posteulo de Ĝang Zemin, fakte gvidis Ĉinion dum la 2000-jaroj.

Hu Ĝintao
胡锦涛
Hu Ĝintao, 2011
Hu Ĝintao, 2011
Persona informo
胡锦涛
Naskiĝo 21-an de decembro 1942 (1942-12-21) (81-jaraĝa)
en Tajĝou, Ĝjangsuo, Ĉinio
Religio Konfuceismo vd
Etno hanoj vd
Lingvoj ĉina vd
Loĝloko Zhongnanhai vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio vd
Alma mater Qinghua Universitato
Partio Komunista Partio de Ĉinio
Subskribo Hu Jintao
Familio
Edz(in)o Liu Yongqing vd
Infanoj Hu Haifeng • Hu Haiqing vd
Profesio
Okupo politikistoinĝeniero vd
6-a Prezidanto de ĈPR
Dum 15-a de marto 200314-a de marto 2013
Antaŭulo Ĝiang Zemin
Sekvanto Ŝi Ĝinping
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Hu Jintao naskiĝis en 1942 en Ŝanhajo. De 1959 ĝis 1965 li studis en la eliteca Qinghua-Universitato en Pekino. Dum tiu ĉi tempo li aliĝis al la Ĉina Komunista Partio. Fininte siajn inĝenierajn studojn, li laboris en loĝeja kaj hidroteknika konstruado.

Li fariĝis en 1983 prezidanto de la Nacia Junulara Ligo kaj en 1985 sekretario de la Komunista Partio en la provinco Guizhou. En 1988 li fariĝis ĉefo de la Komunista Partio en Tibeto, kie li subpremis centojn da ribelintoj kontraŭ la ĉina okupado.

Jam en 1992 Deng Ŝiaoping antaŭvidis, ke Hu iam prezidantiĝos. Deng kaj Hu Jaobang subtenis lian politikan karieron, kiu efektive kondukis al la plej altaj postenoj. La 15-an de novembro 2002 li fariĝis - kiel posteulo de Ĝang Zemin - ĝenerala sekretario de la Ĉina Komunista Partio, kaj la 15-an de marto 2003 li prezidantiĝis.

Inter 2012 kaj 2013, Ŝi Ĝinping sekvis postojn de Hu Ĝintao, kiel Ĉefestro de Centra Milita Komisiono de ĈKP, Prezidanto de ĈPR.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:Ĝenerala Sekretario de la Komunista Partio de ĈinioPoste: 
Jiang Zemin2002-2012Xi Jinping