Malfermi la ĉefan menuon

Huangtaiji (ĉine: Hóng Tàijí, 洪太極, aŭ Huáng Táijí, 皇台吉; manĉure: Hung Taiji name.png) estis manĉura reganto, la unua imperiestro el dinastio Qing, la oka filo de Nurhaĉi, kreinto de la manĉura ŝtato. Li transformis Manĉurion en imperion; utiligante armeon kreitan de lia patro subigis Mongolion, Koreon kaj kreis bazon por invado al Ĉinio.

Antaŭe erare identigata kiel Abahai (kiu reale estis ŝatata konkubino de Nurhaĉi kaj patrino de liaj pli junaj fratoj - Dorgon i Dodo). Lia vera nomo estas nekonata, oni ne scias kialojn por kiuj perdiĝs. En la jaroj 1627-1636 li regis sub ĉinaj nomoj - Tiāncōng (天聰), manĉure - Abkai sure; kaj en la periodo 1636-1643, respektive ĉine Chóngdé (崇德), manĉure Wesihun erdemungge, kaj mongole - Degede Erdemtü. Dum morto de la patro estis la plej juna el kvar princoj (beile), sed plej verŝajne la plej kapabla. Danke al lertaj intrigoj, li transprenis komandon super la plej prestiĝaj el Ok Standardoj kaj estis proklamita Granda Ĥano en 1627.

Eksterlanda politikoRedakti

Post la patro heredis la ŝtaton konsistanta el la norda kaj centra Manĉurio, kun la ĉefurbo en Mukdeno. Li vastigis kaj plifortigis ĝin, laŭvice forigante eksterajn minacojn. En 1627-29 kelkfoje armisticis kun komandanto de la dinastio Ming - Yuan Chuanghong, kiu defendis Ningyuan (kaj supervenkis tie la patron de Huangtaiji, Nurhaĉi, estante pro tio respondeca je lia morto). Dum armistico invadis nordan Ĉinion, kio kondukis al akuzo de Yuan pri la perfido kaj lia ekzekuto. Samtempe Huang invadis Koreon kaj devigante ĝin subskribi pakton pri neagreso (regule rompatan, kio fine kondukis al la dua milito en 1637).

Eliminante minacon de la sudo, en pluraj kampanjoj li konkeris orientan Mongolion, profitante konflikton inter mongolaj gentoj kaj strebanta al plena regado super Mongolio, nepopulara ĥano Ligdan (kiu estis ankaŭ aliancano de Mingoj). Post morto de Ligdan, lia filo agnoskis superecon de Huangtaiji.

En 1636 Huang alinomigis sian ĥanaton al imperio, entroniĝante kiel la unua imperiestro de la dinastio Qing. Lian imperion ne agnoskis Koreio, kio kondukis al la milito, en kiu Huang konkeris dinastion Chosǒn. Koreo do agnoskis superecon de Qingoj, aliancis kun ili kaj estis elspezonta al ili tributon, samkiel faris tion pli frue rilate al Mingoj (kun kiuj devis rompi la aliancon). Samtempe Huang subigis al si la tutan Internan Mongolion.

Huang estis preta agnoski sian subigecon koncerne Ĉinion, rekompence de subvencioj kaj komercaj paktoj. Pekino tamen forĵetis la proponojn, kio kaŭzis preparojn al la milito. Taĉmentoj de Qingoj estis pretaj invadi, kiam Huang subite mortis; lia pli juna frato Dorgon konkeris Pekinon kelkajn monatojn post lia morto, kiel regento de la filo de Huang, Shunzhi, la unua imperiestro de la dinastio Qing en Ĉinio.

Interna politikoRedakti

Kvankam li utiligis ĉinajn metodojn de regado, estis konscia pri minacoj de senkulturigo kaj avertis subulojn kontraŭ troa imitado de ĉinaj modeloj.

Li plifortigis ekonomie Manĉurion, antaŭ ĉio monopoligante kontaktojn kun Koreo kaj peradon en komerco Koreo-Ĉinio. Danke al plivastigo de sia regado super agrikulturaj-metiaj terenoj de suda Manĉurio, pliigis eblecojn de produktado. Kaj utiligis tibetan budhismon por plifortigo de sia pozicio.

Huangtaiji plu konstruis sistemon de standardoj: por ĉinoj el la sudo de Manĉurio, anstataŭ enkorpigi ilin kiel apudulojn aŭ sklavojn al manĉuraj standardoj, organizis por ili ok proprajn standardojn en 1642. Pli frue same faris kun subigitaj gentoj de mongoloj en 1635. Antaŭ atako al Ĉinio ĉefa forto de la manĉura armeo estis 24 standardoj, nombrantaj sume ĉ. 150 mil soldatoj. Ilia etna konsisto estis ekstreme malsama. Sed post la invado ili estis identigitaj kun "manĉuroj", diference de subigitaj hanoj.

Huang kreis ankaŭ fortan korpuson artilerian kaj pafistan, kiu akompanis ĉevalan armeon, kio montriĝis decida en bataloj ene de Ĉinio, kaj en postaj kampanjoj kontraŭ ĝungaroj, gvidataj de lia nepo.

Vidu ankaŭRedakti

BibliografioRedakti

  • Pamela Kyle Crossley, The Manchus, Blackwell Publishers, Oxford 2002, ISBN 0-631-23591-4.
  • Edward J.M. Rhoads, Manchus & Han. Ethnic Relations and Political Power in Late Qing and Early Republican China, 1861-1928, University of Washington Press, Seattle 2000, ISBN 0-295-97938-0.