Hubli-Dharwad estas metropolo (du kuntiritaj urboj) en subŝtato Karnatako en Barato. Aparte Dharwad estas la administra ĉefsidejo, Hubli, situanta proksimume 20 km sudoriente de Dharwad, estas la komerca centro. Ili havas ununuran municipan korporacion.

Hubli-Dharwad
Duobla urbo

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 58xxxx
Demografio
Loĝantaro 1 299 000  () [+]
Loĝdenso 6 488 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 15° 27′ N, 75° 0′ O (mapo)15.4575Koordinatoj: 15° 27′ N, 75° 0′ O (mapo) [+]
Alto 670 m [+]
Areo 200,23 km² (20 023 ha) [+]
Hubli-Dharwad (Karnatako)
Hubli-Dharwad (Karnatako)
DEC
Hubli-Dharwad
Hubli-Dharwad
Situo de Hubli-Dharwad
Hubli-Dharwad (Barato)
Hubli-Dharwad (Barato)
DEC
Hubli-Dharwad
Hubli-Dharwad
Situo de Hubli-Dharwad

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hubli-Dharwad [+]
vdr

En la urbo vivas 1 299 000 loĝantoj sur areo de 200,23 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 488 loĝantoj/km². La loĝantaro de la urboj en 2011 estas 943,857.

Historia templo

Geografio redakti

Hubli-Dharwad etendiĝas sur averaĝa alteco de 700 m. Kolhapur kaj Sangli troviĝas po 179, Solapur 269, subŝtata ĉefurbo Bengaluro 372, Hajderabado 420, Mumbajo 472, Ĉenajo 601, ĉefurbo Delhio 1492, Kolkato 1604 kilometrojn (aere) [1].

 
Stacidomo de Hubli

Historio redakti

Dharwad redakti

La vorto Dharwad venas de la sanskrita vorto dvaravata, dvara signifas pordon kaj vata aŭ vada signifas urbon. La nomo de la urbo reflektas la gravecon kiel grava haltejo sur la malnova komercvojo.

Dharwad ekzistis ekde almenaŭ la 12-a jarcento. En la 14-a jarcento Dharwad estis parto de sultanlando - la unua islama ŝtato en Suda Hindio. Baldaŭ ĝi apartenis al alia imperio, kies regantoj konstruis lokan fortikaĵon en 1403. Post la malvenko de la reĝo en 1565 Dharwad iĝis fakta sendependa princlando kun hindua reganto, sed en 1573 la urbo estis konkerita fare de sultano, kiu konstruis novan fortikaĵon. La konstruado de la fortikaĵo fortigis la strategian gravecon de Dharwad, kiu igis ĝin alloga al postaj konkerintoj, fine al britaj koloniistoj ekde 1818. En 1888 fervoja stacidomo estis malfermita.

Hubli redakti

Khubli kreskis kaj formiĝis kiel grava produkta kaj komerca centro pri kotonoj. La britoj konkeris la urbon en 1817, poste ĝi evoluis kiel grava industria centro de Suda Hindio.

Komuna historio redakti

Post kiam Hindio akiris sendependecon en 1947, Hubli kaj Dharwad restis parto de la stato de Bombay. En 1962 ili estis unuigitaj per la formado de ununura municipa korporacio.

Ekonomio redakti

Hubli-Dharwad estas evoluiga industria nabo en Karnatako post Bengaluro kaj Mangaloro. Oni produktas maŝinilojn, elektraĵojn, meblojn, manĝaĵojn, kaŭĉukajn kaj ledajn objektojn.

Demografio redakti

Ĉirkaŭ 1920 kune ambaŭ urboj atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil), en la 1970-aj jaroj metropolo (pli granda, ol kvin cent mil), supozeble en la 2020-aj jaroj ĝi estos milionurbo.

 
Ornama pordo

Trafiko redakti

Flughaveno de Hubli estas hejma flughaveno servanta al ambaŭ urboj kun 10 cellokoj. Same la ĉefa stacidomo situas en Hubli kaj rele estas bone ligita al la barata fervoja reto. Hubli estas voja nodo. Inter la du urboj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Religio redakti

La loĝantoj estas hinduoj (67,5%), islamanoj (27%), kristanoj (3%) kaj aliaj.

Klimato redakti

Hubli-Dharwad havas tropikan klimaton. La someroj estas varmaj kaj sekaj de februaro ĝis junio. Sekvas la musono kun moderaj temperaturoj kaj alta pluvokvanto. La averaĝa pluvo jare estas 838 mm.

 
Universitato

Eduko redakti

En Hubli-Dharwad pluraj universitatoj, institutoj, kolegioj funkcias.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans