Huerta (Salamanca)

Huerta estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Peñaranda de Bracamonte en la nordoriento de la provinco kaj al la Municiparo Zona de Cantalapiedra y Las Villas.1​ . Huerta estas tradukebla etimologie al Fruktoĝardeno.

Huerta
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37338
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 278  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 58′ N, 5° 28′ U (mapo)40.968055555556-5.4688888888889Koordinatoj: 40° 58′ N, 5° 28′ U (mapo) [+]
Alto 787 m [+]
Areo 14,2 km² (1 420 ha) [+]
Huerta (Provinco Salamanko)
Huerta (Provinco Salamanko)
DEC
Huerta
Huerta
Situo de Huerta
Huerta (Hispanio)
Huerta (Hispanio)
DEC
Huerta
Huerta
Situo de Huerta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huerta, Salamanca [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 14,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 298 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Limas kun loĝlokoj Babilafuente, Cordovilla, Encinas de Abajo, Villagonzalo de Tormes, Calvarrasa de Abajo kaj Aldearrubia. Ĝi distas 25 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.

Estas restaĵoj de romia epoko, sed la setlejo mem fondiĝis komence de la 12-a jarcento. Iam gravis akvomuelejoj sed en 1626 okazis detrua inundo. En diversaj jarcentoj suferis pro militoj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo ekzemple kadre de la Batalo de Arapiles.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti