Huerta de Rey [ŬERta deREJ] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda, proksime al la provinco Sorio. La loknomo Huerta de Rey signifus Huerta de Rey, kaj menciindas, ke pli gramatike ĝusta loknomo estus Huerta del Rey.

Huerta de Rey
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09430
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 880  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 50′ N, 3° 21′ U (mapo)41.8401218-3.3480473Koordinatoj: 41° 50′ N, 3° 21′ U (mapo) [+]
Alto 1 007 m [+]
Areo 98 km² (9 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Huerta de Rey (Provinco Burgoso)
Huerta de Rey (Provinco Burgoso)
DEC
Huerta de Rey
Huerta de Rey
Situo de Huerta de Rey
Huerta de Rey (Hispanio)
Huerta de Rey (Hispanio)
DEC
Huerta de Rey
Huerta de Rey
Situo de Huerta de Rey

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huerta de Rey [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.
 
Quintanarraya.
 
Peñalba de Castro.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 97,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 908 loĝantojn. Ĝi perdis 800 loĝantojn ekde la 1960-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 80 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. Ekfluas en Huerta la rivero Arandilla de 36 km de longo kiu alfluas al Douro ĉe Aranda de Duero. La hegemonia flaŭro estas de pino kaj junipero; estas ankaŭ odorherboj kaj kuracplantoj.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ la loĝlokojn Quintanarraya en 41°47′12″N 3°20′18″O je 6,2 km, Hinojar del Rey en 41°46′04″N 3°19′46″O je 11,3 km kaj Peñalba de Castro en 41°47′18″N 3°22′02″O je 7,8 km.

Historio redakti

La Colonia Clunia Sulpicia [KLUnja] estis romia urbo inter la loĝlokoj Coruña del Conde kaj Peñalba de Castro, apartenanta al Huerta de Rey. Temas pri unu el la plej gravaj urboj de la norda duono de Hispania kaj ĉefurbo de la Conventus Cluniensis.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Ĝi apartenis al la Jurisdicción de Los Arauzos, de reĝlanda administracio, en la partio de Aranda de Duero,​ kun ordinara urbestro.

La 13an de decembro 1836, dum la Unua Karlisma Milito, la ekspedicio de la karlisma generalo Gómez pasis tra la loko kaj la 14an de oktobro 1837, retiriĝintaj karlistoj batalis kontraŭ la fortoj de la reĝino Isabel estritaj de Baldomero Espartero, estis venkitaj kaj ili devis senorde fuĝi al teritorio eŭsk-navara.

La 26an de februaro 1918 Huerta de Rey suferis incendion kiu bruligis 300 domojn kaj ruinigis 250 familiojn.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Raraj nomoj redakti

La loĝloko estas registrita en la Guinness-libro de rekordoj kiel loko kies loĝantoj havas la plej rarajn personajn nomojn de la mondo, kiaj Evilasio, Gláfida, Filadelfo, Walfrido, Hierónides, Filogonio, Sindulfo, Burgundófora, Firmo, Aniceto, Marciana, Alpidia, Ercilio ktp. Tio datas el fino de la 19-a jarcento, kiam multaj personoj havis similajn nomojn, rezulte en burokrataj problemoj ekzemple por la poŝtoliverado. Tiukadre sekretario de la urbodomo turnis sin al uzado de la romia martirnomaro kaj la lokanoj enkomis sian filaron per tiaj raraj nomoj. La 9an de aŭgusto 2008 okazis Internacia Renkontiĝo de Raraj Nomoj en la loĝloko.​ En 2011, la trinkomarko Aquarius filmis en la loĝloko reklamaĵon pri la raraj nomoj de la lokanoj.​

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti