Huertahernando (Fruktoĝardeno de Fernando) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Huertahernando
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Lorenzo Abanades Martínez
Demografio
Loĝantaro 56  (2023) [+]
Loĝdenso 1,17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 49′ N, 2° 17′ U (mapo)40.824444444444-2.2855555555556Koordinatoj: 40° 49′ N, 2° 17′ U (mapo) [+]
Alto 1 154 m [+]
Areo 51,32 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Huertahernando (Hispanio)
Huertahernando (Hispanio)
DEC
Huertahernando
Huertahernando
Situo de Huertahernando

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huertahernando [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 60 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,17 loĝ/km².

Situo kaj geografio redakti

Huertahernando situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la centr-orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1154 m super marnivelo; je 114 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 51,32 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°49′28″N 2°17′08″Ok.

La vilaĝo, situa sur alta monteto, estas ĉirkaŭata de montoj kovritaj el anzinoj, pinoj, juniperoj kaj buksoj. La municipa teritorio estas inkludita en la Natura Parko de Alto Tajo. La rivero Taĵo fluas sude markante limon kun Huertapelayo (submunicipo de Zaorejas). NOk fluas la rivero Ablanquejo, alfluanto de Taĵo.

Limaj vilaĝoj estas Ribarredonda norde, La Buenafuente del Sistal oriente, Huertapelayo sude kaj Canales del Ducado okcidente.

Historio redakti

Dum la Reconquista Huertahernando estis strategia loko kaj partoprenis en la bataloj kaj de islamanoj kaj de kristanoj, same kiel la najbaraj vilaĝoj.

 
El Empecinado; detalo de la statuo de la ĉefa placo de Castrillo de Duero, lia naskiĝloko.

Komence de la 19-a jarcento, en la kunteksto de la Hispana Milito de Sendependiĝo, Huertahernando akiris protagonismon kiam la estraro de la provinco Gvadalaĥaro kunsidis tie kaj organiziĝis la divizio de El Empecinado kiu estis ege aktiva tra tiuj teroj.[1]​ En januaro de 1811, post malsukcesi en aliaj vilaĝoj de la provinco, trovinte ilin malplenaj, la franca generalo Hugo direltis sin al Huertahernando kie trovis akran opozicion de la gerilanoj de la Empecinado kiu troviĝis tie atendante ordonojn, kaj li devis retiriĝi. Kiel reprezalio, Huertahernando estis rabita kaj incendiita fare de la francaj trupoj en marto samjare. La francoj detruis ankaŭ tiam la fabrikon de fusiloj kaj municio de la apuda loko de Cobeta. Post jaroj, en 1840, la vilaĝo estis denove rabita, tiam fare de la karlismaj trupoj estritaj de la guberniestro Beteta.[2]

Dum la unua duono de la 29-a jarcento la loĝantaro preskaŭ atingis 500 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 486 loĝantoj en 1940 al 60, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Huertahernando, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Huertahernando kie oni falis al la nunaj 60.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. En la teritorio oni kultivas avenon, hordeon, tritikon kaj kardon (por biodizelo el 2010). La fruktoĝardenoj estas por privata uzado; ne por komerco. Rura turismo: ĉefaj vidindaĵoj estas: la preĝejo de la Purísima Concepción (purega koncipiĝo), la publika fonto, kun bestotrinkejo, konstruigita de Karlo la 3-a, kaj la ermitejo de Sankta Roĥo, situ ĉe la enirejo al la vilaĝo kaj kiu estas nun en ruinoj.

Diversaj vidindaĵoj
La preĝejo

Notoj redakti

  1. Cifuentes en la guerra de la Independencia Konsultita la 27-6-2011
  2. Madoz

Bibliografio redakti

  • Madoz, Pascual. Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar:Castilla-La Mancha. Faksimila eldono de Grupo Pinciano. ISBN 84-86047-92-7.
  • Mata Perelló, Josep Maria; Vilaltella Farràs, Jaume (2010). Recorrido geológico y minero por la tierra del Señorío de Molina (Guadalajara): desde Riba de Saelices a Huertahernando, La Buenafuente del Sistal, Cobeta, Corduente y a Molina de Aragón. pp. 103-110. ISBN 978-84-614-1299-0.
  • agenda21 - Diputación de Guadalajara (ed.). «Diagnóstico de sostenibilidad de la Mancomunidad de Río Gallo».

Vidu ankaŭ redakti