Malfermi la ĉefan menuon
Hugo Bettauer en la 1910-aj jaroj

Hugo BETTAUER (naskiĝinta la 18-an de aŭgusto 1872 en Baden bei Wien, mortinta la 26-an de marto 1925 en Vieno), estis produktiva aŭstra verkisto kaj ĵurnalisto, kiu estis murdita fare de NSDAP-ano pro siaj kontestataj opinioj. Li estis tre konata en sia vivdaŭro; multaj el liaj libroj estis furorlibroj kaj en la 1920-aj jaroj de ili fariĝis filmoj, plej precipe Die freudlose Gasse (reĝisoro: Georg Wilhelm Pabst, 1925), kiu traktis prostituadon, kaj Die Stadt ohne Juden (fare de Hans Karl Breslauer, 1924), satiro kontraŭ antisemitismo.

VivoRedakti

Bettauer estis filo de la valorpapera makleristo Arnold (Samuel Aron) Bettauer el Lvivo Li havis du pli maljunajn fratinojn, Hermine (Michi) kaj Mathilde. En 1887-88, kune kun Karl Kraus, li frekventis la renomitan vienan Franz-Josef-gimnazion de ĉe Stubenbastei. Kraus iĝis lia plej akra kritikisto por la tuta vivo.

En la aĝo de 16 Bettauer forkuris de hejme kaj vojaĝis al Aleksandrio, de kie la aŭstra konsulo resendis lin patrujen.

En 1890 Bettauer konvertiĝis de la juda kredo al la protestantismo. En la sama jaro li eniris la taĉmenton militan de "Kaiserjäger" kiel unujara volontulo. La transreligiiĝo estis supozeble ligita kun la fakto ke judaj soldatoj, al kiuj mankis nobla statuso, praktike ne ĝuis pri ebla kariero en la militistaro.

Geedziĝo kaj elmigradoRedakti

Post kvin monatoj en Tirolo li forlasis la armeon, pro malfacilaĵoj kun siaj ĉefoj. Kune kun lia patrino li translokiĝis al Zuriko kaj en 1896, en la aĝo de 24 jaroj, li iĝis posedanto de la granda heredaĵaro patra.

En Zuriko li geedziĝis kun la amo el junaj jaroj, Olga Steiner, kun kiu, post la morto de lia patrino, li elmigris al Usono. Dum la transirejo, per katastrofa veto Bettauer perdis siajn tutajn riĉaĵojn. Li kaj Olga restis ĝis 1899 en Novjorko, kie ŝi laboris kiel aktorino. Kvankam Bettauer akiris amerikan civitanecon, li estis nekapabla trovi laboron, tiel ke ili vojaĝis al Berlino, kie ilia filo Heinrich Gustav Hellmuth Bettauer estis naskita. Li estis transportita al Aŭŝvico en 1942, kie li supozeble mortis.

En Berlino Bettauer laboris kiel ĵurnalisto kaj renomiĝis pro malkovro de kelkaj skandaloj. Inter aliaj aĵoj li skribis en la sekvo de unu tia skandalo la libron Bobbie, kiu aperis en 1921, en kiu li priskribis riĉan kaj potencan infankidnapiston.

En 1901, post la memmortigo de la direktoro de la teatrejo "Berliner Hoftheater", kiun li akuzis je korupto, Bettauer estis forpelita de Prusio. Li tiam iris al Munkeno, kie li laboris en la kabaredo "Die Elf Scharfrichter". En la aŭtuno de 1901 li iris al Hamburgo por iĝi direktoro de la specialia publikigilo gastronomia Küche und Keller.

Dua geedziĝoRedakti

Post kiam lia unua geedziĝo finiĝis en eksgeedziĝo, Bettauer iĝis konata en Hamburgo kun sia estonte dua edzino, Helene Müller, kiu tiutempe estis 16-jara. En 1904 kiun li iris al Usono. Ili geedziĝis dum la transiro, kaj en la sama jaro ilia filo Reginald Parker Bettauer estis naskita. En Novjorko Bettauer laboris kiel gazetĵurnalisto, kaj ankaŭ komencis skribi felietonromanojn por gazetpublikigo.

En 1910 li revenis al Vieno kaj prenis postenon ĉe Neue Freie Presse. Kiam komence de la Unua mondmilito li volis aliĝi al la armeo li estis malakceptita, pro la amerika civitaneco.

En 1918, post kverelo kaŭzita de difektita tajpilo, li estis maldungita de ĉe Neue Freie Presse.

 
Gazeto Er und sie de Bettauer, unua numero de 1924

Post la militoRedakti

Tuj post la milito Bettauer laboris kiel korespondisto por diversaj prinovjorkaj artikoloj, kaj komencis helpan programon en Novjorko por la vienanoj. Ekde 1920 li produktis romanojn en granda kvanto, publikigante kvar aŭ kvin ĉiun jaron. Li specialiĝis en krimrakontoj kun socia mesaĝo, kiuj estis ekstreme popularaj. Alia kialo de la populareco de liaj romanoj estis ke ili ne enkadriĝis nur en Vieno sed ankaŭ en Berlino kaj New York.

La Grandurba Sen JudojRedakti

Lia plej konata romano estis Die Stadt ohne Juden de 1922, satiro pri la tiam akute aktuala temo de antisemitismo. En la libro, fikcia politikisto ordigas la elpelon de ĉiuj judoj de Vieno. Unu verkisto notis tion en scenoj kiuj estas timige profetaj. En la libro, la civitanoj de Vieno komence festis la elpelon, sed sento ŝanĝiĝis kiam teatroj iĝis bankrotaj kaj grandmagazenoj, hoteloj kaj feriejoj suferis. La ekonomio malkreskis tiom ke popola movado ekestis postulante la revenon de la judoj. La fisituacio estis ĉesigita, kaj la judoj estis bonvenigitaj ree en Vieno.

Tiu ĉi libro venditis je 250,000 ekzempleroj en la unua jaro kaj iĝis unu el la plej konataj verkoj de Bettauer, akirante al li kaj multajn admirantojn kaj amarajn malamikojn. Naziaj subtenemuloj atakis Bettauer kaj lian laboron, kondamnante lin kiel la "Ruĝa poeto" kaj "koruptanto de la junuloj".

Esploranta ĵurnalismo kaj alia laboroRedakti

Krom la tuta tio, Bettauer fondis Bettauers Wochenschrift, semajnan gazeton kiu regule kaŭzis konflikton pro sia progresema, ne por diri provokema, enhavo. Kiel en la Usono li ekspluatis la koncepton de la felietonromano.

Multe pli mallonga epizodo estis la projekto kun alia semajna gazeto, Er und Sie. Wochenschrift für Lebenskultur und Erotik, kies publikiĝo ĉesis post nur kvin numeroj. En la kuro de tempo la verkoj de Bettauer alportis al li grandan rendimenton (scenarioj/rajtoj je filmigo), kaj ilia ŝika kaj ofte kontestata enhavo igis ilin popularaj kaj pretaj por plia adaptado.

Li estis tiel ne nur unu el la plej kontestataj, sed ankaŭ unu el la plej furoraj aŭtoroj de sia tempo. En la filmversio de Die freudlose Gasse (reĝisorado: G. W. Pabst, 1925), Greta Garbo faris ŝian internacian ekran-debuton, kaj en Stadt ohne Juden, kiu estis filmita en 1924 sub la reĝisoro Hans Karl Breslauer, aktoris Hans Moser kaj Ferdinand Maierhofer havis sian debuton surekranan.

KritikojRedakti

Pro lia "esploranta ĵurnalismo" kaj lia sinteno en favoro de seksa malfermiteco kaj liberigo, Bettauer estis plurfoje la objekto de publika diskuto. Liaj kontraŭuloj serĉis misfamigi lin kiel "stratkanal-verkisto". Dum la tempo la konflikto eskaladis: Bettauer estis publike kritikaĉita, lia gazeto estis konfiskita, kaj poste kvazau persekuto estis startigita kontraŭ li, kromefiko de kiu estis ekapero de publikaj minacoj kaj postuloj de lia murdo. Surprize, Bettauer estis malkondamnita; la posta eldono de lia gazeto atingis eldonkvanton de 60,000, la plej altan iam inter semajnĵurnaloj de la periodo; en marto 1925 ĝia vastiĝo estis grave pripensita.

Atenco kaj murdoRedakti

La nazioj nomis Bettauer "ruĝa poeto" kaj "koruptisto de gejunuloj" kaj aŭstra partiano publikigis serion de artikoloj favore al radikala memhelpo kaj linĉa justeco kontraŭ ĉiuj poluantoj de niaj homoj. La 10-an de marto 1925, dentoteknikisto nome Otto Rothstock mortpafis lin. Li estis prenita al hospitalo en Vieno kun gravaj vundoj kaj mortis la 26-an de marto 1925. Eĉ antaŭ lia morto ekzistis ekscititaj argumentoj, eĉ ĝis la riproĉo de fizika perforto, en la viena urbokonsilio pri la motivoj por la atakanto. Rothstock mem asertis ke li volis elekti batalpozicion kontraŭ la kvazaŭa malmoraleco de verkinto kiu fariĝis fama pro siaj sekse eksplicitaj kaj liberalaj skribaĵoj. Tamen klaras ke antaŭ la atako Rothstock estis estinta membro de la Nacisocialisma partio; kvankam li ekspartianiĝis, li defenditis post la atenco fare de naziemaj advokatoj. Estas ĝenerale akceptite ke la kritikego de Bettauer de antisemitismemuloj, enkapsuligita aparte en la alt-profila libro kaj filmo Stadt ohne Juden, finfine provokis lian mortigiston. La tribunalo irigis Rothstock en psikiatrian klinikon, kiun li jam 18 monatojn poste forlasis kiel libera viro.

VerkojRedakti

RomanojRedakti

  • Im Banne von New York, 1907
  • Im Kampf ums Glück, 1907
  • Auf heißem Boden, 1907
  • Im Schatten des Todes, 1907
  • Aus den Tiefen der Weltstadt, 1907
  • Faustrecht, 1920
  • Hemmungslos, 1920
  • Bobbie auf der Fährte, 1921
  • Die drei Ehestunden der Elizabeth Lehndorff, 1921
  • Der Frauenmörder, 1922
  • Der Herr auf der Galgenleiter, 1922
  • Das blaue Mal, 1922
  • Die Stadt ohne Juden, 1922
  • Der Kampf um Wien, 1922/23
  • Die lustigen Weiber von Wien, 1924
  • Gekurbeltes Schicksal, 1924
  • Die freudlose Gasse, 1924
  • Das entfesselte Wien, 1924
  • Die schönste Frau der Welt, 1924
  • Memorien eines Hochstaplers, 1924
  • Gesammelte Werke in sechs Bänden, Hannibal, Salzburg, 1980, enhavas la jenon:
    • Teil 1: Kampf um Wien,
    • Teil 2: Das entfesselte Wien,
    • Teil 3: Die freudlose Gasse,
    • Teil 4: Die Stadt ohne Juden,
    • Teil 5: Faustrecht
    • Teil 6: Hemmungslos
    • Aldonitaĵo: Der Fall Bettauer: eine literatursoziologische Kapitel der Zwischenkriegszeit, von Murray G. Halla, aus dem Jahrbuch der Grillparzer-Gesellschaft, Band 13, Folge 3 (20 paĝoj).

NovelojRedakti

  • Der Tod einer Grete und andere Novellen, 1926
  • Geschichten aus dem Alltag, 1926

TeatraĵojRedakti

  • Die Stadt ohne Juden (kun Hans Sassmann), 1922
  • Die blaue Liebe, (kun Klemens Weiß-Clewe), 1924

GazetojRedakti

  • Er und Sie 14.2. - 13.3. 1924
  • Bettauers Wochenschrift 15.5. 1924 - 26.8. 1927
  • Der Bettauer Almanach für 1925, 1925

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hugo Bettauer en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligilojRedakti